Esoterismo kaj okultismo

Esoterismo (greke εσωτερική interna, kaŝita, sekreta scio) estas kolekta nocio por larĝa spektro de vivaspektoj kaj "sekretaj instruoj", kiuj akcentan la spiritan evoluon de la individuo, sed ne temas fakte pri religio en mallarĝa senco. La komuna en la diversaj instruoj estas, ke oni supozas ekziston de fortoj kaj influoj krom la naturscience mezureblaj kaj tiel oni rigardas la sciencoj kaj la tradiciajn religiojn kiel limigitajn por kompreni la mondon. Tiel la esotera pensado staras en kontraŭdiro al la scienca bildo. 

Kvinpinta stelo
Okultismo (de la latina vorto occultus = kaŝita, obskura, sekreta) estas parta tereno de esoterismo kaj sinonimo de esoterismo. Foje la vorto simple uziĝas – en neŭtrala aŭ malapreza signifo – kiel sinonimo de la vorto magio. La vorto "okultismo" ekestis dum la 19-a jarcento. Inter la kleruloj, kiuj eksplicite nomis sin "okultistoj", estis ekzemple la filozofino Helena Blavatskij. Laŭ la lingvouzo la vorto dum la sekvaj jardekoj ekhavis tendence negativan, malaprezan signifon. Ne ekestas unueca scienca difino pri ĝi. 

Historio de esoterismo kaj okultismo 


La klasika instruo de esoterismo okazis nur en fermitaj rondoj (ordenoj, loĝioj) nur al la anoj. Krom la okulta praktiko, oni instruis el la branĉoj de tarokoj, astrologio kaj nombromistiko sed oni povis ankaŭ lerni en kelkaj rondoj pri gnostiko, hermetikismo, kabalo, alkemio kaj rozkrucismo. En la tempo de reĝino Viktoria, la okultismo kaj la diversaj formoj de orakloj havis floradan tempon. Malpli populara estis la movado de spiritismo. En la lastaj 150 jaroj, esoterismo transformiĝis al mondkoncepto, kies kredantoj taksas ĝin kiel universalan kaj kiel unuiĝon de instruoj de ĉiuj religioj. Ekde la 1980-aj jaroj, esoterismo tre disvastiĝis en la okcidenta kultura sfero. 

Formoj de okultismo aŭ esoterismo 


- Rigardo en la estonton (aŭgurado): 
taroko, astrologio, geomancio, kiromancio; 

- Kontakto kun mortintoj: 
spiritismo, kontakto kun fantomoj (aparte nekromancio); 

- Supernaturaj fortoj: 
telepatio, telekinezo, parapsikologio, spirita kuracado; 

- Okulta kredo
hermetikismo, kabalo, magio, kredo sorĉista, sankta gralo, Akaŝa-kroniko, akvista epoko, rozkrucismo; 

Aŭgurado  


Aŭgurado oni nomas supozitan kapablon antaŭdiri estontajn okazaĵojn. La libro "The Concise Lexicon of the Occult" listigas 93 metodojn de aŭgurado. Laŭ sciencaj studoj aŭgurado ne liveras fidindajn rezultojn. Tion pruvis ekzemple - rilate antaŭdirojn de popularaj aŭguristoj pri la la jaro 2003 - la germana societo por scienca studo de parasciencoj. Kelkaj el la plej konataj metodoj estas:

- akvoaŭgurado
- astrologio (aŭ astroaŭgurado)
- bird-aŭgurado
- fajroaŭgurado
- geomancio
- haruspeksado (aŭ trip-aŭgurado)
- kiromancio (aŭ man-aŭgurado)
- libroaŭgurado
- nekromancio (aŭ mortint-aŭgurado)
- rekrement-aŭgurado
- taroko (aŭ kart-aŭgurado)
- fengŝuo 
- horoskopo 
- omeno 
- profetaĵo 
- prognozo 
- superstiĉo 
- vizio 
- zodiako 

Astrologio - Zodiako

Branĉoj de esoterismo 


Plej gravaj branĉoj de la esoterismo:

- alkemio
- antropozofio
- astrologio
- aŭgurado‎ 
- demonologio
- geomancio (fengŝuo, vastuo) 
- gnostikismo
- hermetikismo
- jogo
- kabalismo
- magio (teŭrgio, ceremonia magio, getjo - ars goetia) 
- medicina alternativa (reiki, spirita kuraco) 
- novpaganismo
- nov-epokismo
- okultismo
- rozkrucismo
- novŝamanismo
- psikismo (hipnotismo, magnetismo, telepatio) 
- spiriteco
- spiritismo
- teozofio

La plimulto de la esoteraj branĉoj akcentas spiritualismon kaj prilumiĝon de la individuo.

Esotera mondkoncepto baziĝas je 5 principoj:

- Praktika decidhelpo por la vivplanado
- Memrekono.
- Medicina (alternativa) helpo. (aromoterapio, Florterapio de d-ro Bach aŭ homeopatio.
- Spirita helpo.
- Plibonigo de la mondo.

Orakolo 


Orakolo laŭ PIV estas: 

- respondo, plejofte dusenca aŭ neklara, kiun, en la nomo de sia diaĵo, la pastroj faris al tiuj, kiuj venis ĝin konsulti, aŭ 
- persono, kies paroloj aŭ konsiloj estas rigardataj kiel neerarivaj.

Temas do pri dia revelacio, kiu en formo de signo aŭ per rekta korespondado de mediumo (peranto inter la dia kaj la homa mondoj) donu dian informon pri la estonto.

La pastroj en orakolejo interpretis ekzemple la formon de vaporo, aŭ la pozicion de pluraj ĵetitaj ostoj, por interpreti la diajn signojn pri la estonto. Aparte konata estas la orakolo de Delfo en antikva Grekio, sed ankaŭ en multaj aliaj, aparte antikvaj kulturoj, ekzistis siatempe tre konataj orakolejoj. Aparte ŝatataj orakoloj estis, krom en antikva Grekio, ekzemple ĉe la historia juda popolo kaj en antikva Egiptio, en Romio, antikva Ĉinio kaj en Tibeto.

Ekzistas proverbo pri orakolo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof: 

„Ĝi estas ankoraŭ vortoj de orakolo.” 

Baza literaturo 


- Manfred Kyber: Einführung in das Gesamtgebiet des Okkultismus, vom Altertum bis zur Gegenwart (germane: "enkonduko en la tutan temaron de la okultismo, de la antikvo ĝis la nuntempo"), eldonejo Union, Stutgarto/Berlino/Lepsiko (Germanio) 1923; Fourier, Wiesbaden 1994; 
- Rudolf Steiner: Der Mensch im Lichte von Okkultismus, Teosophie und Philosophie. Zehn Vorträge, gehalten en Kristiana (Oslo) vom 2. bis 12. Juni 1912. (same germane: "La homo en la lumo de okultismo, Rudolf-Steiner-Verlag, Dornach (Svislando) 1999; 
- Ekzistas multaj nacilingvaj nesciencaj verkoj pri okultismaj temoj, kaj ankoraŭ multe pli da kritikaj prijuĝoj de okultismaj movadoj kaj de rilataj literaturaj verkoj: pri listo de ili en unuopaj lingvoj vidu la koncernajn versiojn de tiu-ĉi artikolo en tiuj lingvoj. 

Kvinpinta stelo

Okultismo en la Enciklopedio de Esperanto 


La Enciklopedio de Esperanto dum la jaro 1934 pri la temo skribis:

Okultismo. "Esperanta Psikistaro", estis iniciita de A. Stas, Antverpeno kaj ĝi celis esti „unuiĝo por psikisma studado per Esperanto“ pri hipnotismo, magnetismo, telepatio, spiritismo ktp. Rektoro Boirac skribis en 80-paĝa libreto, kiun eldonis la unuiĝo per helpo de la Belga Federacio Spiritista en 1910: „Esperantismo kaj Psikismo respondas al samaj bezonoj de la homa spirito. Psikisto deziras transpaŝi la limojn de la videbla mondo kaj penetri en pli profundan regionon, kie kaŝiĝas la veraj kaŭzoj kaj principoj de ĉiu realeco. Simile Esperantisto deziras transpaŝi la limojn de sia nacieco kaj penetri en la spiriton de la tuta homaro.“ La unuiĝo aranĝis kongresan fakkunsidon dum la antverpena UK en 1911, pri kiu aperis raporta kajereto 31 paĝa enhavante ankaŭ la protokolon de tri spiritistaj kunvenoj, kiujn partoprenis 30 Esperantistoj. La kajero ankaŭ enhavas „psikisman terminaron“ kun la plej gravaj fakvortoj. La sekretario de la unuiĝo estis Stas, kiu aranĝis sukcesan fakkunsidon en Krakovo, 1912, sed la tie projektita revuo ŝajne neniam aperis. En 1934 Alexander William Thomson fondis Psiĥan Esperanto-Ligon, por kolekti tiujn, kiujn interesas psiĥaj fenomenoj.

En 1913-1914 aperis ĉe Davidov en Saratov dumonata bulteno dupaĝa titolita „Okultismo“. La unua tiaspeca verko estis certe „Libreto pri transmorta vivo“ de G. T. Fechner, aperinta en Parizo en 1907. Dum la Unua Mondmilito aperis de fama ĵurnalisto William Thomas Stead „Kial mi scias ke mortintoj revenas“ en 1917 en Bostono. Du kajerojn pri sama temo verkis J. Thiebault. Unu el ili aperis, kiel aldono de Heroldo de Esperanto en 1925 kaj aparte france kaj Esperante en dekmil eroj, tri eldonoj. Lian kajeron pri la mortinta amiko tradukis Émile Grosjean-Maupin. Pri okultismo ĉiam interesiĝis ankaŭ eminentaj Esperantistoj. Membroj de la diversaj similtendencaj movadoj, kiel Bahaa Movado, Oomoto, Nova Spirito, La Blankaj Fratoj en Bulgario, Ruĝkrucanoj, anoj de Emmanuel Swedenborg kaj Teozofoj uzas Esperanton en siaj eldonaĵoj, kelkaj el ili eĉ en kunvenoj. La estraro de la Nederlanda Societo de Spiritistoj, „Harmonia“ eldonis Esperantan flugfolion „La Spiritisto“ en 1928. Pri la lasta okultisma kunveno ĉe UK-j ni scias el 1923, Nurenbergo. Poste nur la diversaj supre nomitaj movadoj aranĝis apartajn kunvenojn. D-ro Privat rakontas, ke la lasta manskribaĵo de Zamenhof, nefinita, estis plano de artikolo pri senmorteco de la animo. 

Helena Blavatskij 


Helena Petrovna BLAVATSKIJ (denaske Helena von Hahn; post la unua edziniĝo ruse Елена Петровна Блаватская, post la dua edziniĝo Helena Betanelly; n. la 12-an de aŭgusto 1831 en Jekaterinoslav, nuntempe Dnipropetrovsk, Ukrainio; m. la 8-an de majo 1891 en Londono) — verkistino, religia filozofino pri teozofio. De 1848 ĝis 1875 ŝi vojaĝis ĉirkaŭglobe trifoje kaj dum 2 jaroj vojaĝis en Hindio. En 1875 en Nov-Jorko ŝi fondis la Teozofian Societon (Theosophical Society от theosophy). Plejparte ŝia agado okazis en Usono, Britio kaj Hindio. Siajn ĉefajn verkojn ŝi skribis angle. Helena BLAVATSKIJ kaj ŝiaj verkoj influis la kreadon de rusa komponisto-pianisto Aleksandr Skrjabin. 

Helena Petrovna Blavatskij - 1887
Helena Blavatskij Verkoj 

- Iriso malvualita (Isis Unveiled, 1877)
- La sekreta instruo (The Secret Doctrine, 1888)
- La voĉo de la silento (The Voice of the Silence, 1889)
- La ŝlosilo al teozofio (The Key to Theosophy, 1889)
- Kolektita verkaro en 15 volumoj, eldonita de Boris de Cirkof (Collected Writings)

La kritikantoj de la esoterismo kaj okultismo nomas ĝin pseŭdoscienco kaj plej bone estas spirita scienco aŭ sankta misticismo, aŭ teozofio. 


Esperanton "ĉapelitajn" literojn: ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ, ŭ. 

Ĉ, ĉ - pola cz, angla ch,
Ĝ, ĝ - pola dż, angla dj,
Ĥ, ĥ - pola ch, angla kh,
Ĵ, ĵ - pola  ż, angla  j,
Ŝ, ŝ - pola sz, angla sh,
Ŭ, ŭ - pola  ł, angla  w,

Esperanton "ĉapelitajn" literojn: ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ, ŭ

Surogate laŭ la x-sistemo: cx, gx, hx, jx, sx, ux.
Surogate laŭ la h-sistemo: ch, gh, hh, jh, sh, u.

Brak komentarzy:

Prześlij komentarz