Hermetikismo kaj Hermeso

Hermetikismo kaj Hermeso Trismegisto 


La hermetikismo (kojnea greka lingvo ἑρμητική τέχνη, "la hermetika arto") estas religia revelacia kaj sekreta instruaro de la malfrua antikva epoko. Ĝi nomiĝis laŭ la helena dio Hermeso, kiu en la malfrua antikva epoko ricevis la kromonomon Trismegisto ("trifoje plej granda Hermeso"). La helenoj identigis tiun dion kun la egipta dio Toto. La hermetikismo ekestis dum la helena-romia epoko de antikva Egiptio, inter la jaroj 100 kaj 300 post Kristo. Dum tiu tempo kaj parte ĝis la nuntempo, la vorto konsideriĝis sinonimo por Alkemio. La idearo estas influita de persa, babilona kaj judaj elementoj, kaj de platonismaj, novplatonismaj kaj stoikismaj konceptoj. 

Hermetikismo
Ĉar oni dum la mezepoko opiniis, ke Hermeso Trismegisto estis egiptia klerulo dum la tempo de Moseo, kaj opiniis lin fondinto de la helena filozofio, la hermetikismaj tekstoj konsideriĝis fonto de la prisca sapientia (plej pura saĝeco). Inter la bazaj verkoj de hermetikismo konsideriĝas la "Corpus Hermeticum", la "Asklepio-dialogo" kaj la "smaragdaj tabuloj". Pli postaj gravaj tekstoj, kiuj referencis al tiuj tri bazaj verkoj, nomiĝas "Picatrix" kaj "Kybalion". La hermetikismo regis la natursciencan mondkoncepton ĝis la 17-a jarcento kaj influis la okultismon de okcidentaj misteremuloj. 

Hermeso kaj Merkuro 


Hermeso (ankaŭ Hermes) – helene Ἑρμῆς – estas la filo de Zeŭso kaj de la filino de la titano Atlaso, Maja. Li estas la fluga mesaĝisto de sia patro, la ĉefdio. La romianoj nomis lin Merkuro. Hermeso estas la dio de la vojaĝantoj kaj de la komercistoj. Li kondukas egale la animojn de la mortintoj al Hadeso. Li estas amiko de la homoj, sed li estas ankaŭ trompemulo. Li inventis la liron, la ŝalmojn, la muzikan skalon, la astronomion, la mezurojn, kaj la zorgon pri olivarboj. Hermeso portas ĉapelon kun flugiloj, sandalojn kun flugiloj, kaj la kaduceon, vergon kun du enplektitaj serpentoj. Hodiaŭ, la kaduceo estas la simbolo de la medicina profesio. Hermeso estas ankaŭ la protektisto de la medecinistoj kaj de la ŝtelistoj. 

Merkuro estas la filo de Jupitero kaj de la filino de la titano Atlaso kaj la diino Maja. Li estas la romia dio de komerco (rilata kun la vorto merkantilismo) kaj de la veturo. Li portas ĉapelon kun flugiloj, la pegasus-on, kaj tial li estas la pli rapida mesaĝisto kaj tre fidela amiko de Jupitero. Merkuro inventis la liron, kaj lia birdo estas la koko. En Romo, lia tago estis la 15-an de majo. Merkuro donis sian nomon ankaŭ al la planedo Merkuro kaj al la tago de la semajno merkredo (de la latina Mercurii dies). En iuj lingvoj, Merkuro donis sian nomon al la elemento hidrargo. En la greka mitologio, lia nomo estas Hermeso. 

Merkuro - helene Hermeso - planedo hermetiko estas la plej malgranda planedo de la Sunsistemo, kaj ankaŭ la plej proksima al la Suno. Merkuro ricevis sian nomon de la romia dia heroldo Merkuro, verŝajne pro sia rapida migrado tra la ĉielo. Ties helmon kun flugilojn montras la astrologia simbolo de Merkuro: ☿. La planedo posedas nek naturajn satelitojn, nek ringojn. 

Hermetikismo - astrologio kaj numbromistiko kaj alkemio
Merkuro estas videbla en la ĉielo de la Tero ankaŭ sen teleskopo, kaj tial estas konata ekde la pratempo. Ĝia proksimeco al Suno malfaciligas observadon, kaj ĝi nur videblas okaze de sunleviĝo kaj sunsubiro; malgraŭ tio, jam la antikvaj egiptoj, la ĉinoj kaj la sumeranoj (en la 3-a jarmilo antaŭ Kristo) konis ĝin. La helenoj atribuis al la planedo du nomojn: Apolono, kiel matena astro, kaj Hermeso, kiel vespera astro. Ĉirkaŭ 4-a jarcento antaŭ Kristo grekaj astronomoj komprenis, ke temas pri la sama planedo.

Pro la malfacila observeblo de la ĉirkaŭsuna regiono el Tero, ĝis la 20-a jarcento oni kutimis pensi, ke Merkuro ne estis la plej interna planedo de la sunsistemo; iuj astronomoj asertis, ke ili observis pli internan planedon, Vulkano. Tamen, neniu tia korpo ekzistas, kaj verŝajne dum iuj el tiuj observatoj la koncernita objekto estis Merkuro mem. En la jaro 1631 la franca astronomo Pierre Gassendi kiel la unua observis pasado de la Suno fare de Merkuro, danke al antaŭkalkuloj de Johannes Kepler. En 1639 la itala astronomo Giovanni Battista Zupi perteleskope observis, kaj priskribis, la fazojn de Merkuro, tute similaj je tiuj de Venuso kaj de la Luno; tio pruvis, ke ankaŭ Merkuro orbitis la Sunon. 

La sumeroj nomis Merkuron Ubu-idim-gud-ud; la babilonanoj uzis nomojn Nabu, gu-ad, gu-utu. En antikva Grekujo la planedo Merkuro rilatis al la dio kaj diomesaĝisto Hermeso kaj, eble, ankaŭ al la titanoj Metis kaj Koios. La planedo videbla nur en krepusko kaj tial videbla nur malfacile, la moviĝemega planedo iĝis kiel simbolo de Hermeso estanto patrono de komercistoj, vojaĝistoj, ŝtelistoj. Ĉe la romianoj Hermes korespondis, almenaŭ en la postantikva epoko, al Mercurius, kies nomo devenas de mercari (latine komerci).

Laŭ li estas nomata tago de la semajno: dies Mercurii, en Esperanto merkredo, en la germana Mittwoch, en la franca mercredi, en la itala mercoledì, en la hispana miércoles, en la rumana miercuri, en la albana e Mërkura. La ĝermanoj rilatigis la planedon al la dio Odin aŭ Wotan, al kiu rilatas la sama semajntago: en la angla Wednesday kaj en la nederlanda Woensdag. En la antikvo kaj en la mondo de la mezepokaj alkemistoj Merkuro estis ligita al la moviĝema planedmetalo hidrargo. En multaj lingvoj la nomo de la metalo montras ankoraŭ nuntempe tiun devenon: en la angla Mercury, en la franca Mercure. 

Ĉielo vidata de Merkuro 


De Merkuro la Suno estas vidata kiel mezkvante 2,5-oble pli granda (laŭ diametro) kaj 6-oble pli hela ol de la Tero. Ĉi tiuj parametroj estas tre variemaj (diametro de 2,2 ĝis 3,2, heleco de 4,8 ĝis 10,2), ĉar la formo de la orbito de Merkuro estas ne tre proksima de la cirkonferenco (havas grandan discentrecon). La granda discentreco krome kaŭzas, ke dum iuj periodoj de la merkura jaro la Suno haltas aŭ eĉ iras malantaŭen en la ĉielo de Merkuro.

La laŭ heleco dua astro de la merkura ĉielo estas Venuso. Ĝi estas tie eĉ multe pli hela ol en la ĉielo de la Tero, ĉar de la Tero oni neniam vidas Venuson je plena fazo (ĝi estas en ĉielo tro proksima al la Suno), sed de Merkuro plena Venuso estas vidata dum opozicio laŭ la Suno kaj havas videblan magnitudon −7,7. La Tero estas ankaŭ tre hela astro en merkura ĉielo (magnitudo −5). Eĉ la Luno lumas simile al helaj steloj (magnitudo −1,2) kaj kiel regulo estas videbla aparte de la Tero (la plej granda videbla distanco inter la Tero kaj la Luno estas ĉirkaŭ 15′). 

Hermeso Trismegisto 


Hermeso Trismegisto, helene Ερμης ο Τρισμεγιστος, signifas "Hermeso la trioble granda". "Trismegisto" estis alnomo de la egipta dio Toto, dum la romia epoko donita ankaŭ al la greka dio Hermeso. Ambaŭ estis en siaj kulturoj la dioj (interalie) de la skribo kaj de la magio. Oni konsideris Hermeson kiel aŭtoron de multaj libroj medicinaj, astrologiaj kaj magiaj. Klemento de Aleksandrio en sia verko Stromata listigas 42 librojn de Hermeso kiel nemalhaveblajn por la egipta liturgia servo. Nur malmultaj el tiuj verkoj estis konservitaj. Eŭhemeranoj, nov-platonanoj kaj kristanoj supozis aŭ supozas fone de tiuj verkoj kaj ilia legendo egiptan saĝulon, kuraciston, reĝon kaj/aŭ pastron. 

Hermeso Trismegisto - Siena preĝejo

Alkemio 


Alkemion (ankaŭ foje Alĥemio) oni povas konsideri kiel la pra-staĝo de la scienca kemio. Oni ankaŭ povas konsideri ĝin kiel kvazaŭ-religia vojo al perfektiĝo per la laboro de la metaloj. La vorto alkemio estas el greka deveno, tra la araba. La greka etimologio aludas la Egiptojn, kaj eblas ankaŭ kompreni ĝin kiel «arto de la fandado, aŭ de transformigo». Tamen, ni konstatu ke alkemio kaj orfarado ekzistas en ĉiuj kulturoj. Ofte, alkemio fariĝas videbla nur tra legendoj: La reĝo Midas, la oron-fekanta azeno, ktp. La alkemia entuziasmo instigis multnombrajn homojn al diversaj klopodoj kun metaloj kaj tuta aro da substancoj. La naskiĝanta kemio tiel akiris multajn praktikajn rezultojn. Dank'al la alkemiistoj, la eŭropanoj malkovris la kanonan pulvon, la kahelon, kaj la lumumon de la fosforo. 

Smeralda Tabulo 


La smeralda tabulo aŭ smeraldeta (latine: tabula smaragdina) estas saĝa teksto kiu, laŭlegende, estis retrovita en Egiptio antaŭ la kristana erao. Oni serĉis, senrezulte, la supozitan originan greklingvan tekston. Ĝi konsistas el 15 sentencoj tre malfacilajn pro la kompreno: oni diris ke en ili estas entenata la tuta scienco de la mondo. La teksto estis enĉizita sur smeralda plato kaj estis tradukita el la araba lingvo al la latina 1250. Ĝi reprezentas la dokumenton plej faman inter la hermetikismaj verkoj kaj estas atribuata al Hermeso Trismegisto. Ĝi aperis unuafojon en presa versio en De Alchemia di Johannes Patricius (1541). Onidira tradicio sugestas ke Hermeso enĉizis la tabulajn vortojn sur verda smeralda plato per diamanta pinto, kaj ke ĝin malkovris Apolonio de Tiano aŭ Aleksandro la Granda. 

Smeralda Tabula teksto - Teksto esperantigita: 

La senmensoga vero, certas kaj treveras. Kio staras malalte estas kiel kio altas kaj kio altas kiel kio malaltas por fari la miraklojn de la aĵo sola. Kaj ĉar ĉiuj aĵoj estas kaj devenas el unu, per la perado de unu solo, tiel ĉiuj aĵoj naskiĝis el tiu sola aĵo pere de adaptiĝo. La suno estas ĝia patro, la luno ĝia patrino, la vento ĝin portis al lia sino, la tero estas ĝia nutristino. La patro de ĉiu, la celo de la tuta mondo estas tie ĉi. Lia forto aŭ potenco estas integra se estas konvertita al tero. Disigu la teron el la fajro, la maldikan el la dika dolĉe kaj kun granda industriemo. Supreniras el la Tero al la Ĉielo kaj denove malsupreniras al Tero Kaj ricevas la forton el la superaj kaj malsuperaj. Per tiu ilo vi havos la gloron de la tuta mondo kaj pere de tio la mallumo forfuĝoj de vi. Temas pri la forta forto de ĉiu forto: ĉar ĝi venkos ĉiu aĵo maldika kaj penetros ĉiun aĵon solidan. Tiel estis kreita la mondo. El tio estos kaj devenos miregaj adaptiĝoj, kies mondo estas tie ĉi. Okazas tial ke mi estas nomata Hermeso Trismegisto Ĉar posedanta tri erojn de la filozofio de la tuta mondo. Kompleta estas tio kion mi diris pri la agado de la Suno. 

Aŭtoroj kiuj interesiĝis pri la Smeraldo Tabulo 

- Jam epoke de Renesanco la Tabulo estis objekto de studo kaj traduko flanke de Marsilio Ficino. 
- Titus Burckhardt (1908-1984) ĝin citas en sia libro Alchimia, significato e visione del mondo. 
- La germana Thorwald Dethlefsen (1946-2010) dediĉas al al Tabulo ĉapitro de sia Schicksal als Chance. 

Esperanton "ĉapelitajn" literojn: ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ, ŭ. 

Ĉ, ĉ - pola cz, angla ch,
Ĝ, ĝ - pola dż, angla dj,
Ĥ, ĥ - pola ch, angla kh,
Ĵ, ĵ - pola  ż, angla  j,
Ŝ, ŝ - pola sz, angla sh,
Ŭ, ŭ - pola  ł, angla  w,

Esperanton "ĉapelitajn" literojn: ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ, ŭ

Surogate laŭ la x-sistemo: cx, gx, hx, jx, sx, ux.
Surogate laŭ la h-sistemo: ch, gh, hh, jh, sh, u.  

Brak komentarzy:

Prześlij komentarz