Magio kaj Teŭrgio

Magio - Elementoj kaj anĝeloj


Magio estas tuto de la procedoj kaj ritoj, per kiuj la operacianto kredas povi efiki sur la okultajn fortojn de la mondo kaj obeigi ilin al la homaj deziroj. La vorto magio parencas al mago. La bazo de tio estas la imago, ke la naturajn objektojn movas, regas nevideblaj spiritoj (animismo), kiujn la homo kapabla devigi al sia servo. Ĝi evoluis en la primitivaj cirkostancoj de la prahomo, kiam la homo tute dependis de la naturaj elementoj, bonŝanco. Tre gravas en la magia rito la imitado (ĉasado, kapto de besto) kaj eldiro de nomo. La praa arto (danco, artludo, desegnado) elkreskis el la magio. Foje eĉ en religioj troviĝas magiaj spuroj, kiuj tamen antropologoj efike distingas el religio. Eĉ iuj religioj, kiel la Biblia kaj Kristana, rifuzas kiel sensencajn kaj neefikajn kaj pekajn ĉiujn magiajn praktikadojn. Oni distingas blankan (bonfara) kaj nigran magion (malbonfara) ekde la mezepoko. Mezepokaĵoj”, oni uzas diri ankaŭ la konstato de vasrmo de la magio en la moderna epoko. Sed kiel pruvi la eminenta esploristino Graziella Federici Vescovini, (Medioevo magico. La magia tra religione e scienza nei secoli XIII e XIV, 2008), da magio propre dirita en Mezepoko malmulte troviĝas. La jarcentoj de la magio ne estas tiuj de la Mezepoko, sed la jarcentoj 19-a, 20-a, 21-a. 

Teurgio - Blanka Magio
Temas pri la greka vorto 'magos', plurale 'magoi'. En la Esperanta traduko de Mateo, 'magoi' estas tradukita per 'saĝuloj'. Aliloke, en Agoj 13:6 kaj 13:8, 'magos' estas tradukita per 'magiisto'. (La vorto 'magio' fakte devenas
de la greka vorto 'magos'.) La greka vorto devenas de persa vorto, maguŝ, kiu signifas praktikanton de la religio Zaratuŝtrismo. Zaratuŝtrismo estis fondita de la profeto Zaratuŝtro (konata en Eŭropo kiel Zoroastro) kiu vivis en Persio dum la sesa jarcento antaŭ Kristo. Li predikis pri la adorado de unu krea dio, Ahura Mazda. Inter la Grekoj, 'magoi' estis konataj kiel astrologoj kaj divenistoj.

Laŭ greka vortaro Magos: 

(1) Magian, unu el Meda tribo, sekve, iu de ĉi tiu tribo.
(2) Unu el la pastroj kaj saĝuloj en Persio, kiuj interpretis sonĝojn.
(3) Sorĉisto, magiisto, speciale je malbona senco, trompisto, fraŭdulo. 

Animismo 


Animismo estas la kredo pri ekzisto de animoj kaj spiritoj, precipe ke, krom vivaĵoj, movaj malvivantaj objektoj aŭ naturaj fortoj havas animojn. Ties nomo venas el la latina anima, kiu havas variajn signifojn, inkluzive de vento, aero, spiro, vivo, animo, menso, fantomo, kaj spirito. Laŭ la pli specifa signifo, animismo estas la kredo, ke animojn enhavas ĉiuj aŭ multaj objektoj. Tiel, animojn havas bestoj, plantoj, kaj mineraloj, kaj la materialo de la objekto determinas tian, kian animon ĝi havas. Ĉi tiaj religioj ofte ne precize distingas inter spirito kaj materio, kaj ĝenerale supozas, ke ĉi tiu unuigado de materio kaj spirito ludas gravan rolon en ĉiutaga vivo.

Krom la animoj de estaĵoj aŭ objektoj, ekzistas personiĝintaj animoj, dotitaj de intelekto, volo kaj emocioj similaj al tiuj de la homoj. Pratempaj eskimoj kredis, ke nomoj kaj la variaj nomoj de ĉiu persono havas siajn proprajn animojn. Kelkaj japanoj kredas, ke eĉ vortoj havas animojn, kaj kiam oni prononcas specifajn frazojn, ekzistas magia povo. Eble animo kvazaŭegalas nekonata energio. Laŭ la ĝenerala signifo, preskaŭ ĉiuj religioj estas bazitaj sur Animismo. 

Kelkaj ekzemploj de animismo estas la japana Ŝintoo, la ĉina Taoismo, kaj multaj prareligioj en Ameriko, Afriko, Azio, kaj Aŭstralio. Eĉ Eŭropo ja havis animismojn pratempe, ekzemple de Viko, kiu daŭras eĉ nuntempe. Kelkaj formoj de la barata Hinduismo estas animismaj. Kelkaj tajoj praktikas, krom Budaismo, ankaŭ animismajn ritojn. Strikte, animismo estas pli kiel kredaro ol kiel religio. Ties konceptoj troviĝas en multaj religioj. Oni povas konsideri, ke Animismo estas generika religio. Kelkaj animismaj religioj, kiel Taoismo kaj Ŝintoo, kredas, ke ĉiu persono havas plurajn animojn aŭ spiritojn. 

Blanka magio 


Nobla magio (malfimagio - "blanka" magio estus "blanka koloro", ne "nobla/malfia") estas esotera praktiko kiu, malsame ol la fimagio, celas interveni nur sur fenomenoj de la naturo pere de la studo pri ties leĝoj, utiligante esplorojn, eksperimentojn, transformiĝojn el unu kemia elemento al la alia. 

Dum la fimagio celas kreskigi la povon de la magiisto pere de alvokoj al malnaturaj kaj paranormalaj, kiu transiru la naturajn leĝojn altruditajn de la realo, la nobla magio intencas harmonie labori kun ili, opiniante ke ĉiu organismo, fenomeno aŭ evento havas sian lokon en la universala desegno establita de Kreinto, aŭ de la naturo, ĉar partoprenanta en la unika animo de la mondo (koncepto tipa de novplatonismo reproponita de Marsilio Ficino kaj aliaj renesancaj filozofoj). 

Pli precize, la operatoro de la fimagio esperas sukcesi submeti la kosmajn entaĵojn al sia volo (renversante la naturan ordon), dum, male aganto en la nobla magio submetas sian volon al la kosmaj leĝoj. Tio signifas ke por harmonie aktivi necesis – necesis ĉar tiu precipa spekto de la malfia magio floris precipe dumrenesance - evoluigi kaj konfesi etikan senton bazitan sur la obeo al Dio kaj sur la respekto de la naturo. 

Magio - La stelamaso de la Plejadoj
Kaj ĉar tiam oni pensis ke la dia volo koincidas kun la objektiva racieco de la mondo, la malfia magio celis ĝin konservi, kaj eĉ favori al la natura racieco. La malfia magio eniris tiel la optikon tipan de la renesancaj pensistoj, kiuj subtenis ke la kreitaĵaro, koruptiĝinta pro la biblia origina peko, tendencus reveni al sia origina perfekteco. Kiel la homo emas al la diiĝo, tiel ĉiu elemento inklinas reveni al la celo al kiu estis destinita (aŭ entelekio), laŭ la aristotela filozofia konceptado miksiĝinta kun tiu platona. Oni provis, se ekstreme metafori, redukti la materion al la spirito; la malfia magio finiĝis tiamaniere por koincidi kun la alkemio, kiu strebis konstrui la ŝtonon de la saĝuloj, imagitan kiel ilo por la transformo de la metaloj al oro, konsiderita la natura celo de ĉiuj elementoj. Oro serĉita ne por kontentigi avidecon aŭ posedeman orgojlon, sed pro ĝiaj intrinsekaj kvalitoj, inter kiuj tiu de la pli alta nekorupteco (nome pli rezista al eluzado de la tempo), krom tiu de katalizilo uzebla en la kemiaj reakcioj.

La interesoj vekitaj de la malfia magio, adresiĝinta nur al la esploro pri la naturo kaj al respekto de la naturaj leĝoj en ĝi entenataj, funkciis tiel antaŭiniciatinto de la moderna kemio. La aktiveco de la alkemiisto konsistis fakte en la empiria studo pri la elementaj substancoj kaj en sciencaj eksperimentoj sur ili. Li serĉis la proprecojn de la elemento ĝuste kiel la moderna kemiisto, provante miksaĵojn, uzante en siaj eksperimentoj fornelojn kaj alambikojn ktp kiuj, poste, perfektigitaj, fariĝos tiuj de la moderna kemiisto. 

En la juda medio havis grandan influon la studo pri la disvolviĝo de alfabeto transdonita el la patriarko Ĥanoĥ (Gn 5, 21-22), difinita ĥanoĥa, alfabeto taksata taŭga por paroli kun la anĝeloj kaj la spiritoj bonaj, kiuj estis nomataj per nomoj formulitaj en tiu imagita lingvaĵo. 

Ĉirkaŭ la 15-a jarcento aktivis Abramelin la magiisto, kiu en sia grimorio parolas pri manuskripto titolita La Sankta magio: li asertas ke mem povis ordoni al demonaj spiritoj jam devigitaj ĵuri fidelecon. Tiam ankoraŭ ne sufiĉe oni distingis la noblan magion el la fimagio kiu celis renversi la naturan ordon helpe de la diablo: pro tio tiu nigra magio estis kondamnita de la kristanaj eklezioj laŭlonge de la tuta mezepoko kaj renesanco ĉar sendepende de la rezultoj, ĉi-kaze juĝataj nerealaj, ĝi celis kapti kaj obeigi Dion al la magiisto aŭ opratoro. La malfia magio, male, celis favori al disvolviĝo de la naturo en la respekto de la naturaj leĝoj.

En la 19-a jarcento unu el la famaj esploristoj pri la magio, sed mem dediĉita al malfia magio, estis Eliphas Lévi. Laŭ alia esploristo, Omramo Miĥaelo Aivanhov (1900-1986) la magio devus esti koncepte distingita el la okultismo: okultismo ne estas vera spirita scienco ĉar estas miksaĵo de bono kaj malbono. La vera magio estas dia magio kiu konsistas en la utiligo de siaj kapabloj kaj povoj por realigi la dian regnon sur la tero. La vera magiisto aktivas por plibonigi la homaron. En tiu koncepto estas spure entenata la principo de malfia magio. 

Teŭrgio 


En la ŝafaron de la tuteco ne falas la teŭrgiuloj (en Ĥaldeaj Orakoloj fragmento 153.) La teŭrgio (el la antikva greka: θεουργία teurgía ) estis religia ekzercaro praktikita precipe en la greka antikveco antaŭkristana. La teŭrgio konsistas en la elvoko de la diaĵo pere de telestiko (τελεστική), nome per ritoj taŭgaj al enŝoviĝo de la dio en estaĵon tute senaniman kiel statuon, aŭ pere de ekstazigaj teknikoj celantaj igi enkarnita, dum determinita tempo, la diaĵon en homa estulo,(δοχεὑς). En tiu lasta kazo la teŭrgia praktiko malsamis el tiu de la orakoloj ĉar la diaĵo elvokita ne eniris la korpon de la dokéŭs (δοχεὑς) preskaŭ aŭtomate sed nur ĉar elvokata de la teŭrgiulo tiucele ŝarĝiginta (κλήτωρ, klétor).

La teŭrgion oni aktivadis pere de ritaro - ritaj operacioj, ceremoniformaj – gestoj nedireblaj faritaj precizege kaj solene – utiligantaj simbolojn, vortformulojn aŭ aliaĵoj, kiu analogisence pensigitaj taŭgas altiri la diaĵon deziratan. La simboloj, la gestoj kaj la uzita lingvo ne devus esti kompreneblaj kaj nenimaniere koneblaj laŭ ilia vera senco. La nomo mem de la diaĵoj estis elvokataj per barbaraj lingvoj, antikvaj aŭ ĉiukaze nekonataj ĉe komisiantoj. La efiko de la rito dependis de la suspendo de la homa racieco por konsenti la aktivadon de la superaj psikaj elementoj kiuj en tiu kazo estis pretaj ricevi la energion dian aŭ dajmonan.

La religia teŭrgia praktiko estas resumita en la verko – Ĥaldeaj Orakoloj - atribuita al la filozofo novplatona de la 2-a jarcento, Juliano la Teŭrgiulo. Ankaŭ se la teŭrgiaj praktikoj estas certe pli antikvaj ol la epoko de Juliano la Teŭrgiulo, la Ĥaldeaj orakoloj reprezentas la unuan verkon skribe nin atingintan pri tiu temo. En tiuj tekstoj la teurgio distingiĝas el teologio ĉar, malsame ol la dua, la unua ne limiĝas al la diskuto pri la prerogativoj de la Dia sed preferas indiki la ritojn kaj la praktikojn pro ĝin kapti. La termino “teŭrgio” elstaris por signifi "agi kiel Diaĵo", helpi la homojn transformi sian staton al la dia pere de la helpo de la mistika unuiĝo.

La teŭrgio havis rimarkindan influon sur novplatonismo. Tiel ankaŭ la novplatona romia imperiesto de la 4-a jarcento Flavio Klaudio Juliano, antaŭ ol surmeti la imperian purpuron kaj informite de Eŭsebio el Mindo pri la teŭrgia praktikata en Ateno de Maksimo el Efeso, kvazaŭ ofendiĝinta respondis: “vi povas kuŝi sur viaj libroj, mi scias kien iri ". Fakte Juliano translokiĝis ĉe Maksimo el Efeso kaj estis inicita al la Eleŭzisaj Misteroj. Por sia studoj Juliano petis ke sia amiko Prisko sendu ekzempleron de la komentario de la novplatonisma filozofo kaj teŭrgiulo Jambliko pri Juliano la Teŭrgiulo. Tiurilate li komentis ke mem estas avida pri la filozofio de Jambliko kaj ke nenio en la mondo povus kompare flanken stari kun tiu teŭrgiulo. Fama teŭrgiulo en antikva epoko estis ankaŭ la novplatonisma filozofo Proklo. 

Teŭrgio en Mezepoko. La praktiko de la teŭrgio ŝajnis malaperi kuntekste kun la fermigo de la filozofioj kaj teologioj nekristanaj okazinta en 529 p.K. kun la enleliĝo de Codex Iustinianus (justinians kodo), promulgita de la kristana imperiestro Justiniano, kiu malpermesis iujn ajn la instruon pri filozofioj kaj religiajn praktikojn nekristanajn. En la kristana mezepoko tiuj praktikoj estis “demonigitaj” kaj konsideritaj missorĉaj kaj kontraŭreligiaj, ĉar la alveno de kristanismo implicis de ĉiuj paganaj dioj estis “demonoj” kiuj siavice estis konsideritaj maskoj de la Diabloj aŭ anĝeloj falintaj kune kun a Lucifero. La teŭrgia praktiko estis nomata ars goetia, lokucio grekdevena signifanta sorĉarto kaj Nigra magio, al kiu kontraumeti la liturgiajn sakramentojn konsideritaj, eventuale, la nova kaj vera teŭrgio pere de kiu Dio sanktigas la korojn kaj la universon. Patroj de la Eklezio kaj apologiistoj vidis en teŭrgio volon posedi Dion kaj lin igi dependantan de la homaj intencoj, kio kompromisas la absolutan transcendon de la kristana Dio. 

Teŭrgio en la moderna mondo. La teŭrgio, post jarcentoj de dekadenco havis mallongan revivigon dum la 19-a jarcento, kun ĝia utiligo flanke de esoteraj grupoj kiuj la Ordo Templi Orientis, la Hermetic Order of the Golden Dawn, la Teozofia societo. Ĉi-kaze teŭrgio, pli/malpli purigita, nutris iun kristana esoterismon. En la lasta jarcento, krome, tiu okcenta teŭrgio havis sian naturan evoluon en la novpaganaj religioj, kiel ekzemple en la Viko (kun la rito de la Drawing Down) kaj Druidismo. Fakuloj emas trovi diferencojn, spite de iuj koincidoj, inter Taŭmaturgio kaj teŭrgio: la unua interesiĝas pri la mirakloj, ekzemple, dum la dua preferas tion alestigi. 

Ceremonia magio 


Per la termino ceremonia magio (foje indikata ankaŭ per “Alta Magio aŭ Salomona Magio"), oni intencas tiun branĉon de la magio karakterizita per vario da longaj, ellaboritaj kaj kompleksaj ritoj, akompanataj de miriado da akcesoraĵoj kaj ceremonioj ĝuste. Ĝi povas esti konsiderita ekspansio de la rita magio kaj fakte ofte ĝi ludas kiel sinonimo de tiu. Ĝi fariĝis popola inter 1800 kaj 1900 per publikigo de Hermetika Ordeno de la Ora Ektagiĝo kaj praktikita en la rondoj de hermetika kabalo sub ĥanoĥa magio kaj grupoj kies magio apogiĝas al grimŭaroj.

La observo de la tuta ceremoniaro estas garantio de la sukceso, ankaŭ kiam la operatoro intencas elvoki spiritojn aŭ mortintojn. Malfacilas, tamen, aranĝi difinon akcepteblan ĉe ĉiuj grupoj kaj skoloj. Tiu magio baziĝas sur alvokoj kaj elvokoj, preĝo kaj riproĉoj, kun la celo obteni materiajn kaj spiritajn avantaĝojn per la preciza eldiro de formuloj magiaj, konvenciaj aŭ ne, kiuj havas la povon altiri aŭ ordoni al la spiritoj; foje oni uzas ritajn objektojn, ŝtonojn kaj aliaĵojn, kune kun simboloj kaj sigeliloj. Foje ankaŭ tiu magio finiĝas en nigra magio kaj nekromancio. 

La origino de la ceremonia magio perdiĝas en la noktoj de la tempoj, ĉar ĝi estis praktikita en la plej antikvaj civilizoj kaj, kvankam sendokumente, al Reĝo Salomono, sed koncerne la okcidenton ĝi certege malkovriĝis en la malalta mezepoko kaj precipe dum la renesanco. Multaj antikvaj tiutemaj grimŭaroj kiel la Picatrix, retrovitaj dateblas, laŭ esploristoj, al la 13-a kaj 14-a jarcentoj. 

Epoke de renesanco Marsilio Ficino, per sia traduko el la greka lingvo de multaj hermetikaj tekstoj, donis novan impulson al tiu branĉo de magio, kiu estis vaste kulturita ĉe la mediĉa kortego kaj havis elstarajn kultistojn inter kiuj elstaras Johano Piko de la Mirandolo. Germana Agrippa von Nettesheim, fama renesanca magiistoj kaj lia teksto “De occulta philosophia” (Pri la okulta filozofio) estas konsiderata bazo de ĉiuj estontaj disvolviĝoj de la ceremonia magio. Alia famega elstarulo, ĉiam dummezepoke, sed en Anglio, estis John Dee kies studoj enkondukis al la elstariĝo de la ĥanoĥa magio, kiu povas taksiĝi subprodukto de la ceremonia magio.

Post periodo de kadukiĝo en la 17-a kaj 18-a jarcentoj la ceremonia magio reprenis floradon en la 19-a ekde la publikigo de “The Magus” de Francis Barrett komence de 1800; duone de la sama jarcento la plej elstara gravulo estis sendube la franca Eliphas Lévi, kies publikiĝo de “Dogme et rituel de la Haute Magie” en 1855 fariĝis la precipa referenca punkto por la sinsekvaj studoj, ne nur en Francio. Sed estis denove Anglio la donanto de impulso al tiu tipo de magio. Malgranda ero de la ceremonia ritaro estis heredita de la religieca Viko fondita de Gerald Gardner en la 40-aj jaroj de la pasinta jarcento, ĉerpanta precipe el antaŭaj esoteraj fontoj. 

Ĥanoĥa Magio estas sistemo de ceremonia magio surbaze de la elvokado kaj komandado de diversaj spiritoj. Estas surbaze de la 16-jarcentaj skriboj de Dr-o John Dee kaj Edward Kelley, kiuj pretendis ke iliaj informaĵoj estas donataj al ili per anĝelo. Ili kreis la Ĥanoĥan alfabeton, kaj la tablon de korespondadoj kiu estas kun la alfabeto. Ĝi pretendas havi la sekretojn de la apokrifa Libro de Ĥanoĥ. 

Vorta magio 


La tiel nomata vorta magio aŭ lingva magio ampleksas ĉiujn magiajn agojn, kiuj per pensitaj aŭ prononcitaj vortoj kreas magian efikon. Konkretaj formoj povas esti magiaj formuloj, aŭ specifaj aspektoj de benoj kaj malbenoj. La supozo pri magia efiko de certaj vortoj venas de la koncepto, ke la nomo de objekto nedisigeble ligatas al la objekto mem, estas simboligo kaj materia aspekto de la objekto. Iu, kiu uzis la nomon de objekto, do povis preni influon al la korespondaj objektoj aŭ personoj.

Tiun koncepton pri vorta magio ekzemple fokusigas la germana fabelo Rumpelstilzchen (en la esperantlingva versio "Rumpelstilskin"), kiun skribe fiksis kaj konatigis la fratoj Grimm: tie malica vireto, kiu al neniu malkaŝas sian nomon. havas magian povon - oni povas rompi tiun magion nur per malkovro kaj magia prononco de lia nomo. Laŭ la sama koncepto la recito de magia vorto subtenas la sorĉon, ekzemple per voko de fortaj dioj, sen ke la dio mem iĝas viktimo de la sorĉo. Krom magiaj formuloj ankaŭ ĉiuj aliaj ritoj uzantaj kanton aŭ reciton de potenca nomo uzas tian specon de magio. En multaj naturaj religioj ekzemple ekzistas ritoj, kiuj per rakonto de mito alportu pluvon. Al vorta magio rilatas multaj tabuoj.

Magia cirklo 


La magia cirklo (aŭ magia rondo) estas rito origine antikva kiu spertas malkovron kaj revalorigon en moderna novpagana spirita movado. Oni materie ĝin surtere desegnas per gipso aŭ salo dum la fervoruloj mense koncentriĝas por krei la samon ene de si mem kiel partopreniĝo en la ceremonio. Troviĝas pri ĝi spuroj ekde la epoko de babilonanoj kaj pli ofte epoko de la de ceremoniaj magiistoj de Mezepoko kaj Renesanco, same kiel en diversaj triboj de la indianoj de Ameriko, kun motivadoj kaj praktikoj malsamaj. La komuna celo: krei per la energio de la menso limigitan spacon kiu aludas al la mondo de la supernaturo el tiu materia, por plifaciligi la koncentradon, la sanktecon de la rito kaj la komunikadon kun la diaĵo. Tiu estas la celo kiu karakterizas religion vikan, en de kiu la alestiĝo de tiu cirklo nepras por ke la operatoro efike realigu la riton. 

La magia cirklo ĉerpas sian magian simbolan esencon el la arketipo de la Cirklo, simbolo de pleneco sed ankaŭ de kontinueco kaj cikleco. La formo mem de la cirklo volas simboli harmonion, kompletigecon kaj perfektecon, nome konscistato konstruita en simbolo, kiun ankaŭ ĵusaj studoj de psikanalisto Carl Gustav Jung reprezentus la arketipon de la psika individuigo (nome la sukceso de ĝia objektiveco). La formo de la cirklo estas, ankaŭ por tiuj scienculoj, simbolo de harmonio, kompleteco kaj perfekteco.

Por magia cirklo oni intencas la spacon en kiu plenumiĝas magia ago, esotera aŭ nure spirita. En la rita kunteksto, la cirklo esprimas la volon de la praktikanto rekrei ĉirkaŭ si spacon en kiu alestigi praajn energiojn, ligitajn al la universo kaj al la energiaj dinamikoj, pere de kiuj la operatoro atingas la energion sufiĉan al la plenumiĝo de la rito. Iuj esploristoj opinias ke la uzo de la cirklo ŝuldiĝas al ĝia aparta formo: ĝi povas esti konsiderata senkomenca kaj senfina, do reprezentanta la senfinon, la universon kaj cirklon de la vivo kiu sin renovigas senĉese. La cirklo reprezentus la eksteran formon de la magia sfero, ene de kiu oni estus sekura kontraŭ ĉiu ekstera kontraŭaganto.

Laŭ la sorĉisteca tradicio la universo, kaj la kosma energio, kiu ĝin animas, dividiĝas en kvin malsamaj formoj:

- Tero
- Aero
- Fajro
- Akvo
- Spirito (Etero) 

Kaj estas tiuj elementoj kiuj kutime estas ŝarĝitaj zorgi pri la sfero. La traceado de la cirklo devenas certe el la ceremonia magio, kie estis utiligita la traceado de cirklo kiel formo de protekto, por teni foren la negativajn kaj damaĝajn energiojn. Al tiu protektadocelo, en la viko aldoniĝas aliaj celoj: krei lokon de kontakto inter la du mondoj, tiu homa materia kaj tiu dia; krome konservi la kolektitajn energiojn kaj pli sanktiĝintajn dum la rito.

Vikanoj, kaj generale novpaganoj, estas tre ligitaj al la naturo kaj al la fluo de la tempo. Tial, ili aplikas la naturan evoluon ankaŭ al la ritoj. Rilate la cirklon ili trairas tri precizajn fazojn:

- La cirklo estas desegnata kaj sigilita
- Rita ago ene de ĝi
- Rompo de la cirklo aŭ ignoro pri ĝi. 

La praktikantoj opinias ke antaŭ krei la cirklon necesas purigi fizike kaj psike la areon elektitan. La psika purigo dependas de la morala perfekteco de de la praktikantoj. La plej efika cirklo havas diametron de tri metroj, kaj devas esti desegnita horsence. Karakterizoj aktualigitaj estas klarvoĉe priskribitaj. Ĉe la fino estas dankataj la estaĵoj kiuj, kaŝite inspiris onin.

Eliksiro 

Eliksiro en la antikva medicino, en alkemio kaj magio estas esencaĵo de kuracaj herboj aŭ aliaj magiaj substancoj en alkoholo kun diversaj eblaj aldonaĵoj. En la mezepoka latina lingvo de alkemiistoj la vorto nomiĝis elixirum, kiu venis el la araba vorto الإكسير (al-iksir, "la esenco") kaj probable origine devenis de la malnovgreka vorto xerion (pulvoro). Dum la mezepoko ankaŭ magia likvaĵo por transformigo de malmultekostaj metaloj al oro aŭ arĝento, pri kiu revis kaj kiun serĉis la alkemiistoj, nomiĝis eliksiro. Laŭ la moderna kemio la ekzisto de tia transformiga likvaĵo ĝis nun ne pruveblis kaj kontraŭus ĉiujn leĝojn de kemio. La eliksiroj de alkemiistoj tamen dum tiu epoko konsideriĝis ĉionsanigaj kuraciloj kaj al pluraj el ili oni atribuis junigan aŭ vivoplilongigan efikon. 

Kuraca aŭ magia trinkaĵo 

En fabeloj kaj en la fantasta literaturo kaj plue en magiecaj rolludoj "eliksiroj" ofte havas gravan rolon. Foje ili estas kuraca, foje magia trinkaĵo aŭ havas la renomon de "eliksiro de eterna vivo" aŭ "de eterna juneco". Ekzemple oni laŭ la legendo atribuas al la alkemiisto Nicholas Flamel el la 13-a jarcento la konon produkti tian vivoplilongigan eliksiron – multaj aliaj fantastaj verkoj, inter alie la romanoj pri la sorĉista lernanto Hari Poter, aludas al tiu legendo. 

Kuraca trinkaĵo estas likva kuracilo, kies trinkado (laŭ efikeco de la trinkaĵo) povas renovigi certan parton de la korpa forto kaj saneco, en la fikcia formo de Mana-trinkaĵo ankaŭ povas renovigi psikajn fortojn. 

Magia trinkaĵo estas likvaĵo, kies trinkado veku aŭ plifortigu magiajn fortojn, aŭ transportu magiajn efikojn al la trinkanto. Ĝi prepariĝas fare de magie spertaj personoj – ekzemple sorĉistoj, sorĉistinoj aŭ keltaj druidoj – por doni al la magiisto aŭ al alia persono, konscia aŭ nekonscia pri la trinkado de la magia likvaĵo, certajn avantaĝojn (respektive malavantaĝojn). Nuntempe arkeologoj supozas ke la "magiaj trinkaĵoj" de la keltaj druidoj estis alkoholo kun herbaj esencoj, kiuj desinfektis vundojn kaj tial grave helpis pri la sanigo de vunditaj militistoj. Fama literatura ekzemplo estas la eliksiro de la druido Miraklomiks el la bildstria serio pri la gaŭlo Asteriks, kiu post la trinkado dum iom da tempo al la trinkinto donu superhomajn fortojn.

Ensorĉo 

Ensorĉo estas, aktive, konsiderita, koncentrado de deziroj kaj de vola energio en la direkto de preciza celo por provoki aliigon – kio estus la pasiva rezulto – de la natura aktiveco de la aĵoj aŭ de la volo de personoj. Preskaŭ ĉiu magia tradicio – kaj foje ankaŭ anoj de klasikaj religioj – profitas de tiu arto por kontentigi sian deziron akiri por si aŭ por siaj amikoj fortunon kaj sukcesojn, sed foje ankaŭ por kontentigi sian deziron de venĝo. Foje oni similigas al la ensorĉa arto komunajn gestojn aŭ ritojn kun la preciza celo plifortigi siajn dezirojn por ke tiu ĉi realiĝu. 

La ensorĉo povas estis vehiklita per vortoj - aparte per kantoj kaj kantilenoj kiel videblas en la latina etimologio incantum el incantare - aŭ per instrumentoj destinitaj al tiu celo, kiel magiaj sigeliloj, pentagramo, amuletoj, talismanoj, herboj, planoj, oleoj, incensoj, ritoj ktp, kun, foje, la apogo de alvokoj al diaĵoj aŭ spiritaj estaĵoj, aŭ ankaŭ elvokadoj (de mortintoj kaj spiritoj). Per ensorĉoj nutriĝas abunde la fabeloj kaj la literaturoj de ĉiu epoko, aparte tiu klasika.

Ekzorcismo 

Ekzorcismo (latinigita el la greka ἐξορκισμός / exorkismós) signifas ĉe religioj la forpelon de demonoj, diabloj el la homoj, bestoj aŭ objektoj. Se la homo aŭ besto estas trafita far demonoj, oni diras pri la stato obsediĝo. La ekzorcisto komunikas la demonon per religia konvinko por forlasi la korpon kaj tiel liberigi la obseditoj.

La ekzorcismo ĝenerale sekvas la sekvan skemon:

- minaco
- nomodemando
- forpela vorto
- malpermeso de reveno (blasfemo)

La ekzorcismo estas nun parto de la katolika instruo kaj liturgio. La rito estas regulita far Rituale Romanum De exorcismis et supplicationibus quibusdam de 1999. Ekzorcisto povas procedi al la celebro de ekzorcismo laŭforme de altrudo se mem morale certa ke la ekzocenda persono vere estas posedata de demono. Krome, laueblece, la ekzorcisto devas procedi kun la konsento de la persono. Ĉiukaze, la ekzorcisto devas esti ŝarĝita de sia episkopo (Vidu sube: Che diavolo sei? de Sini kaj Stanzione). Ankaŭ la ortodoksa eklezio faras ekzorcismon, kiu kondukis en 2005 al morto de monaĥino (legu pri tio pli). "La Ekzorcisto" (1973) estis kulta filmo. 

Obsedo 

Obsedo laŭ PIV estas tio, kio premokupas la spiriton. Obsedo trude ekkaptas la atenton, kaj tre malfacile eblas reforturni la atenton de ĝi. Ekzemplo de obsedo estas tiel nomata "fiksa ideo". Obsedanta halucino cetere estas termino por aparte forta simptomo de psikozo. 

Spirito 

Spirito povas esti:

1. Naturo de Dio ("Dio estas spirito."). La tria persono de la kristana Triunuo.

2. Homa Spirito, unu el la 3 flankoj (partoj) de homa persono: korpo - animo - spirito. Nemateria komenco de homo, kiu havas la saman naturon kun Dio. Spirito diferencas homon de aliaj kreaĵoj (animaloj), kiu havas animon, sed ne havas spiriton. Diference de materia animo, kiu malaperas post homa morto ("iras en la teron"), spirito "revenas al Dio, kiu donis ĝin". Spirito ebligas por homo specialajn spiritajn fenomenojn: kredo, konscienco k.a. En la profana uzo "spirito" kaj "animo" ofte estas sinonimoj. Vidu: menso, intelekto, racio.

3. Aliaj nemateriaj estaĵoj de kreita mondo.

4. Propra karaktero, karakteriza tendencaro. 

Ekzistas proverboj pri spirito en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof: 

„Pli valoras kontenta spirito, ol granda profito.” 
„Vesto eluzita, sed pureco spirita.”

Fantomo 

Fantomo estas mita estaĵo, kiu estus apero de mortinto sub videbla sed ne palpebla figuro (ekz. la fantomo de la patro en Hamleto). Ĉiu kulturo en la mondo havas rakontojn kaj folkloron pri fantomoj, sed ekzistas nenia certeco, pri ĉu fantomoj estas efektivaj mortintaj animoj, ia nekomprenata natura fenomeno, aŭ simple halucinaĵoj de psiĥe malsanaj homoj. Fantomo en alia, figura, senco estas nura ŝajno, sen realeco. Iluzio, ĥimero.

Tri reĝoj - Tri magoj 


Per la esprimo sanktaj tri reĝoj (aŭ magoj, saĝuloj) nomas la katolika tradicio la saĝulojn de la oriento, kiuj estas menciitaj en la evangelio laŭ Mateo (Mat. 2,1). Laŭ tiu evangelio ili venis el fremda lando por adori kaj pridonaci la novnaskiĝintan Jesuon en Bet-Leĥem. En la Nova testamento oni tamen skribas nek ke ili estis sanktaj, nek ke ili estis tri, eĉ nek ke ili estis reĝoj. La lasta tamen ne estas malkonfirmebla, ĉar la titolo "reĝo" havis en la Romia imperio dum la mezepoko multe pli vastan signifon. En la greka teksto de la Evangelio troviĝas la vorto μαγοι (magoj). 

Kiel nomoj de la tri reĝoj uziĝas en la latina tradicio ekde la komenco de la 6-a jarcento diversaj nacilingvaj variantoj (ekzistas ankaŭ esperantaj) de personaj nomoj, kiuj komenciĝas per la komencaj literoj de la unuopaj vortoj, kiuj konsistigas la latinlingvan kristanan benon Christus mansionem benedicat" (Kristo benu la domon): 

- Caspar (esperante Gasparo) donacis olibanon
- Melchior (esperante Melĥioro) donacis oron
- Balthasar (esperante Baltazaro) donacis mirhon

Laŭ la evangelio, stelo gvidis la tri reĝojn al Betlehemo. Ekzistas diversaj hipotezoj pri la astronomia naturo de tiu stelo. En Matea evangelio la magoj alvenintaj al Jesuo pli ol historian eventon simbolas la homaron kiu serĉas kaj, serĉante per la inteligento kaj sciencvojoj, trovas la veron pri la origino kaj destino de unuopa homo. Ili per la donacoj al Jesuo indikas Kiun ili trovis. La 6-a de januaro estas la festotago de la tri reĝoj; ĝi nomiĝas Epifanio. 

Sorĉistino 


Sorĉistino kaj sorĉisto estas eksperimentulo de sorĉarto, ofte kunligata kun paganaj kredoj, viglaj antaŭ la alveno de kristanismo. Oni nuntempe kutimas tiel nomi nuntempe sekvantojn de novpaganismo kaj viko. La kontraŭsorĉa eklezio faris konfuzon inter sorĉarto kaj satanismo ĉar ambaŭ estis nekristanaj kaj disvastigis la ideon ke sorcist(in)oj estas nur malbonaj magiistoj. Tiu vidpunkto multe influis la nuntempan popolan kredon, laŭ kiu sorĉist(in)oj estas pliofte malbonuloj. Dum la epoko de sorĉistinpersekutoj la nomo sorĉistino estis uzata por virinoj, kiuj malproksimiĝis de la kristana religio. Neniu mem nomis sin tiel sen influo de perforto. 

De la greka stryx, latina striges devenas la mezepoka stria, strega en la itala. La franca vorto sorcière devenas de source, fonto, misformo de sourcier kaj miksita kun sort, sorto kaj tiuj, kiuj ĵetas ilin. La germana vorto estas Hexe, kiu devenas de la greka aix, kaprino, referenco de paŝta mondo. Bruja, en la hispana lingvo devenas de la ibera bruixa, kaj de la galega brŭa. La angla vorto witch havas pli disputitan devenon, sed povus deveni de la radiko wik kaj kelta kaj ĝermana. La rusa vorto ведьма devenas de arkaikiĝinta verbo ведать - scii. 

Laŭ la analiza psikologio, en la tradicio de Carl Gustav Jung, sorĉistinoj en revoj, legendoj kaj mitoj indikas la malbonan aspekton de la patrina arketipo, do de la detruanta, forglutanta patrino. Nuntempe historiisto Norman Cohn evidentigis sociajn konstatojn en la fantazmoj elvokitaj en la sorĉisto-ĉasadoj, kaj pli ĝenerale demonigado de marĝenaj homoj (kristanoj en la Romia imperio, herzuloj, lepruloj, "malsuperaj" rasoj, samseksemuloj, ktp), kaj la procezo per kiu tiuj fantazmoj povas iĝi ricevitaj de tuta socio kiel "evidentaj nediskutablaj realaĵon". 

Aŭtentaj personoj 

- La "infansorĉistino" Agatha Gatter
- La sorĉistinoj de Salem. Salem estas fama pro la sorĉestinprocesoj kiuj okazis tie en la jaro 1692. Tial la urbo nomiĝas ankaŭ sorĉistinurbo en Usono.
- Elisabeth von Doberschütz, naskita von Strantz, edzino de la iama urba armilestro de Neustettin Melchior von Doberschütz, ŝi estis senkapigita kaj bruligita antaŭ la pordegoj de Stettin la 17-an de decembro 1591.
- Sidonie von Borcke (1548-1620) el la monaĥinejo Marienfließ estis senkapigita kaj bruligita antaŭ la muelejpordego la 28-an de septembro 1620.
- "Tempel Anneke", Anna Roleffes, estis unu el la lastaj en Braunschweig kondamnitaj kaj tie la 30-an de decembro 1663 mortigitaj sorĉistinoj.
- Hester Jonas, la "Meurer", estis kaptita en 1635, torturita ĉe la sorĉistinseĝo kaj senkapigita kaj bruligita 64-jara antaŭ la ventmuelejo de Neuss. La tuta protokolo de la proceso ĉiam ekzistas en Neuss.
- Anna Göldi, lasta – en junio 1782 – en Eŭropo mortigita sorĉistino.
- Anna Truels, bruligita en la 18-a jarcento sur la nordfrisa insulo Nordstrand.
- Maria Holl, (1549 - 1627) La "sorĉistino de Nördlingen" malcedis kiel unu el la unuaj virinoj ĉiujn torturojn dum la sorĉistinproceso kontraŭ ŝi en 1593/1594. Per ŝia forto ŝi liberigis la urbon Nördlingen de la sorĉistinofebro. Ŝia konstanteco enkondukis dubojn je la ĝusteco de sorĉistinprocesoj kaj fine ŝanĝis la pensmaniero de la popolo kaj de la estroj. 

Sorĉistinoj en la literaturo 

- La Sorĉistino el Kastilio de Izrael Lejzerowicz
- La malgranda sorĉistino de Otfried Preussler
- La Leono, la Sorĉistino, kaj la Ŝranko el la serio La Kronikoj de Narnia
- Harry Potter de J. K. Rowling 

Valpurga Nokto 


Mitologie la Valpurga Nokto okazas - simile al la kelta festo Belteno - kiel luna festo en la nokto de la unua plenluno inter la Ekvinokso (la tago printempe kiam ekzakte samas lumaj kaj mallumaj horoj) kaj la Solstico (la somera tago kiam plej longe estas lume). Tiam la sorĉistinoj laŭdire sur siaj balailoj flugu al altaj montoj (en Germanio ekzemple sur la legendan monton "Blocksberg", vernome monto "Brocken" en la mezmontaro Harco oriente de urbo Göttingen aŭ ĉe Hexentanzplatz) kaj tie atendas la alvenon de la "korna dio". Tradicie tamen oni interkonsentis, ke la nokto inter la 30a de aprilo kaj la 1a de majo estu la nokto de tiu sorĉistina festo. Same kiel la pli frua karnavalo, la festo aludas al pra-kristanaj kutimoj de la homoj en centra Eŭropo festi la finon de la vintro. 

Dum la kristanigo de Eŭropo la kulto de la la Valpurga Nokto kaj parencaj kultoj (ekzemple la antikva Pajn-Kulto) laŭvorte estis "diabligita": el la korna dio, la simbolo de vireco, kiu tiunokte unuiĝas kun la ineco, iĝis la diablo. Parte la Valpurga nokto dum la jarcentoj estis kaj estas festo de homoj, kiuj timis sorĉistinojn, ekflamis grandajn fajrojn por simbole forbruligi la malbonon, kaj memoris la sanktulinon Valpurgo, kaj aliflanke ĝi en aliaj tempoj kaj por aliaj homoj estis kaj estas festo simpatia al sorĉistinoj, festo memora al la misteraj legendoj pri magiaj posedantoj de antikvaj scioj kaj kapabloj. 

Mitologio. La nomo Valpurga Nokto devenas de la kristana sanktulino Valpurgo. Ŝi estis proklamata sanktulino la 1an de majo. La abatino de la monaĥejo Heidenheim en Frankonio (Germanio), kiu estis naskiĝinta ĉirkaŭ la jaro 710 en Anglio, aparte subtenis la sciojn pri sanigaj plantoj kaj praktikoj: por multaj kristanoj de tiu epoko kaj regiono, kiuj (pro nescio kaj sekva timo de malsanoj kaj aliaj malfavoraj eventoj, sed ankaŭ pro konscia misinformo de la kristanigistoj, kiuj "diabligis" pra-kristanajn kutimojn kaj sciojn) timis sorĉadon kaj magion, la pia abatino iĝis protektantino kontraŭ magiaĵoj, kiuj povus malhelpi al homoj kaj hejmaj bestoj. Laŭ malnovaj kutimoj, festo aŭ memortago komenciĝas, kiam subiras la suno la antaŭan tagon.

En la monda literaturo oni traktas la fenomenon de Valpurga Nokto diversmaniere, inter alie en la germana dramo '"Faŭsto, Unua parto'" de Johann Wolfgang von Goethe, kie okazas sonĝo pri Valpurga Nokto kun drastaj seksaj aludoj, kiujn dum longa tempo oni ne permesis surscenigi. En Esperanto ekzistas, aldone al tio, ankaŭ ĉarma infana libro kun titolo "La Malgranda Sorĉistino", de la germana verkisto Otfried Preussler, kiu rakontas la historion de relative juna kaj naiva sorĉistino, kiu volas partopreni la Valpurgan Nokton sed estas forbarita de la malicaj maljunaj koleginoj. 

Magio kaj antropologia vidpunkto 


Antropologio kun psikologoj kaj faka kredantaro opinias ke la unuaj religiecaj sentoj en la prahomaro eble estis signitaj je magio, kiun la postaj generacioj kapablis distingi el religio. Krome ili dividas magion el religio. Dum en religio, la kredanto ne havas kontrolon sur la okultaj fortoj, kaj nur povas peti kaj pruvi proponi akordojn al la gedioj, aŭ esperi bonan volon de gediuloj aŭ spiritoj, en magio, la sorĉisto havas povon (aŭ kredas havi povon), ĉar tiu konas formulojn aŭ ritojn, kiujn certe devigas (tiu kredas) la spiritojn, demonojn, gediojn aŭ okultajn fortojn, por ke ili faru kion tiu volas. Sekve, antropologie, la katolika pastro, kiu kredas devigi ke la demonon eliru korpon de posedato per formuloj de ekzorcismo, unuvide tiam ŝajnas praktiki magion, ĉar li ne petas al la demono eliri la posedaton, sed vere ordonas tion al ĝi; sed, duavide, li sin montras religia ĉar li petas al Dio ke al la demono estu ordinite forlasi la posedaton, kiel dedukteblas el la Preĝoj en la koncerna Katolika Ritaro. 

Adepto


Adepto estas sperta lernito de fako de (ofte esotera) scio. Oni povas esti adepto en jogo aŭ ia mistikaj aŭ religiaj aferoj. Pli ĝenerale, ĝi povas signifi homo kiu havas grandan iom da scio de specifa temo, kiel "adepto de Esperanto". 

Inico - Inicado 


Inico (el la latina: initiatio) estas la rito, kiu transirigas eksterulon en grupon aŭ komunumon. Ekzemplo de inico estas la kristana bapto, kiu igas la baptaton membron de la eklezio, la komunumo de kredantoj. La inicito estas akceptita partopreni specifajn agadojn de socio aŭ asocio aŭ aliron al sekretaj scioj. Inico estis uzitaj de pratempoj por anigi membrojn al misteraj kultoj aŭ skoloj. La inico al religiaj funkcioj estas nomita ordinacio. En Hinduismo junaj viroj el la altaj kastoj devas sperti la Upanayana-inicon (inicorito por knaboj). Tiu kulta ago igas homon laŭ kredo de hindoj „Dvijati“, t.e. "dufojonaskiton". Ankaŭ sekretaj socioj kiel tiuj de framasonismo kaj rozkrucismo estas inicaj socioj. 

Inicado estas rito aŭ ceremonio por enkonduki personon en societon aŭ alian organizaĵon, aparte kaze de sekretaj societoj kaj ordenoj. En framasonaj kaj rozkrucaj (kiel ekz. la Rozkruca Ordeno, AMORC) grupoj, inicado estas ne nur enkonduka rito en la ordenon aŭ societon, sed ankaŭ enkonduka rito en ĉiun vice pli altan gradon (ekzemple, la Rozkruca Ordeno, AMORC havas 12 gradojn, kaj ĉiu grado havas propan inican ceremonion). Ĉiu grado havas specialajn simbolojn, terminojn kaj sciojn kiuj ne estu malkaŝitaj al personoj kiuj ankoraŭ ne estas inicitaj en tiun gradon. Krome ceremonio, inicado povas esti ankaŭ interna spirita sperto en kiu oni estas inicita en superan spiritan scion/konon, ekzemple estis en antikva Helenio la inicado en la Eleŭzisaj Misteroj. 

Mago Zaratuŝtro 


La mago Zaratuŝtro (n.ĉ. 1080 a.K.), la Fondinto de Zaratuŝtrismo, ankaŭ konata kiel Zoroastro, Zaratuŝtra, kaj Zartoŝt, vivis ĉirkaŭ ses cent jarojn antaŭ la invado de Kserkso en Grekion. La Nomo zaraθ-uštra estas Bahuvriha kombinaĵo en la avesta lingvo kiu signifas "havante maljunajn kamelojn, tiu kiu posedas maljunajn kamelojn". La unua parto de la nomo antaŭ estis tradukita kiel "flavaj" aŭ "oraj", de la avesta "zaraj", donante la signifon "[havante] flavaj kameloj". Pli romantika, sed neakurata, traduko de la nomo en la pasinteco estis "[portanto de la] ora tagiĝo", bazita sur la erara supozo ke la dua parto de la nomo estas variaĵo de la veda vorto "uŝas" kiu signifas "tagiĝo". La lasta traduko ŝajne devenis de deziro doni pli taŭgan signifon al la nomo de la Profeto ol "posedanto de maljunaj kameloj." 

La Denkard tiel priskribas la alvenon de Zaratuŝtro:

"Plie, Dio, por doni ĝojon al la bona kreaĵo, de la komenco de la mondo, kreis, en pura kaj luma esenco, la sanktan Zartoŝt kiel konaton de la Amahaspandoj, dotitan per bonkvalitoj, penseman, kaj plene atenteman. Kaj Lia esenco estis farita en la Spirita Mondo por (la tasko de) predikado, kaj disvastigado de la religio tra la mondo. Kaj en la ĝusta tempo Li estis sendita malsupren en la mondon kiel Viro, vestita per tera Korpo. Tiutempe (t.e. kiam la pura Spirito de Zartoŝt eniris la domon de argilo), superega speco de lumo kaj brileco komencis ekbrili el Lia domo, pere de stelo (en la ĉieloj). Kaj li naskiĝis de Sia Patro Pouruŝasp -- ido de (la Peŝdadia Reĝo) Ĝamŝed -- kaj de Sia patrino Dukdaub. Plie, kiam Li (la Profeto) naskiĝis, estis lumo kiel la brilego de fajro--blindumo kaj krepusko--radiante de Lia domo ĉiudirekten, alte en la aeron, kaj al granda distanco tra la tero, kiel signo de Lia grandeco kaj ekzalteco." (Denkard: 5.2.1) 

Lia patro estis nobelo de reĝa deveno, sed ne tro potenca. Zaratuŝtro estis la tria el kvin fratoj. Li estis pastro. Li ricevis Sian Revelacion kaj Profetecon kiam Dio (en la antikva persa Ahura Mazda aŭ Ohrmazd) sendis al Li vizion. La Spirito Vohu Manah ('Bona Penso') ordonis al Li kontraŭstari la sangajn oferojn de la tradiciaj persaj kultoj kaj helpi la malriĉulojn. Li ricevis vizion en kiu Li vidis la komencon de la mondo kaj eksciis ke Li estis elektita en la komenco de tempo por Sia Misio. Li diris ke Li vidis kaj aŭdis Dion. (Zaehner: p. 35, 44) 

Kiam Li anoncis Sian Mision, Zaratuŝtro estis tuj persekutata de la sekvantoj de la mitra kulto. Persekutita kaj ekzilita, apartigita de Sia familio, Zaratuŝtro suferis la saman sorton de la aliaj fondintoj de mondreligioj. Zaratuŝtro diris: "Al kiu lando Mi fuĝu, kien fuĝi? De nobeloj kaj miaj konatuloj ili apartigas Min, nek Mi plaĉas al la homoj [......], nek al la mensogaj regantoj de la lando. Kiamaniere Mi plaĉos al Vi, Mazda Ahura?" (Yazda 46.1) 

Tamen, Li finfine ricevis azilon de kajana Reĝo Viŝtasp. Laŭ la Denkard, Li faris multajn miraklojn kaj konvinkajn pruvojn por la reĝo, kiu finfine akceptis Zaratuŝtrismon. Viŝtasp faris ĝin la oficiala religio de sia regno. Ĝi poste ankaŭ fariĝis la ŝtat-religio de la Persa imperio. 

Zaratuŝtro admonis Siajn sekvantojn "regi ĉiujn iliajn dezirojn laŭ la ordonoj de Dio... montri al bonaj homoj la plenan bonon de ĉiu virto, kaj fari la homojn de la mondo komfortaj ĉiumaniere, kaj instrui ilin kiel gajni siajn vivtenojn per honestaj rimedoj. Homo en tiu ĉi mondo povas akiri komforton (t.e. feliĉon) en tri manieroj. Unue pere de memregado laŭ ĉiuj ordonoj de Dio, due per gardado de la animo de ĉiuj nocoj, kaj trie per atingo al la kompreno de la venonta spirita mondo." (5.5.1-2)

Plie, Li instruis ke "penso de adorado pri la unu Vivdonanto okazas pro vivado laŭ Siaj leĝoj". Tio ĉi povas esti atingita per "bonaj pensoj, bonaj vortoj, bonaj agoj, kaj evitado de malbonaj pensoj, malbonaj vortoj, malbonaj agoj." (5.6.2) 

Zaratuŝtro instruis ke Li ne estis la unua Profeto. Li diris ke "la alveno de veraj Profetoj en tiun ĉi mondon estas por la celo riveli al la homoj la misteron de la spirita mondo, kun la celo bremsi iliajn sopirojn al pekaj agoj, kaj konfirmi ilian determinon strebi por bonaj agoj." La Profetoj "devas esti agnoskataj kaj iliaj vojoj sekvataj". (5.8.2.) Zaratuŝtro profetis ke en la estonteco aperus Resurekto kaj la alveno de Promesita Savanto, kiu ankaŭ estus Sia ido.

"Li estos la venkema Pliboniganto (Ŝaoŝjant) pernome kaj la Mond-renoviganto (Astat-ereta) pernome. Li estos Pliboniganto ĉar li plibonigos la tutan fizikan mondon; li estos Mond-renoviganto ĉar li establos la fizikan ekzistadon nedetrueblan." (Avesta, Farvardin Yast, 13.129) 

Bahá'u'lláh, Fondinto de la Bahaa Kredo pretendis esti la Promesito de Zaratuŝtrismo. Laŭ 'Abdu'l-Bahá, Bahá'u'lláh estas praido de Zaratuŝtro. La nomon Zaratuŝtro popularigis ankaŭ Niĉeo en sia verko Tiele parolis Zaratuŝtra. 

Zaratuŝtrismo aŭ magio 


Zaratuŝtrismo, ankaŭ nomata zoroastrismo aŭ mazdaismo, estas unudia dualisma religio kaj religia filozofio estiĝinta ĉ. 1200 a.K., reformita en 560 a.K. Ĝi fondiĝis sur teritorio de la nuntempa Irano. Tie ankaŭ nun ekzistas sekvantoj de la religio. Iam ĝi iĝis ŝtata religio de la Aĥemenida, Partia kaj Sasanida Imperio. La fondinto de Zaratuŝtrismo estis Zaratuŝtro (greke Zoroaster). Centre de la kredo staras la Krea Dio Ahura Mazda. Li estas akompanata de senmortaj sanktuloj (Ameŝa Spenta) kaj kontraŭita de koleraj demonoj (kies ĉefo nomiĝas Ahriman aŭ Angra Mainju).

Zoroastrismo aperis en la orienta regiono de la antikva Persa Imperio, kiam la religia filozofo Zoroastro simpligis la diaron aŭ panteonon de la komencaj iranaj dioj en du kontraŭaj fortoj: nome Spenta Mainju ("progresema mensostato") kaj Angra Mainju ("detrua mensostato") sub unu dio, Ahura Mazda ("Lumiga Saĝo"). La ideoj de Zoroastro kondukis al formala religio portanta lian nomon ĉirkaŭ la 6a jarcento a.K. kaj influis aliajn postajn religiojn kiaj Duatempla Judismo, Gnostikismo, Kristanismo kaj Islamo. 

Ĉirkaŭkalkuloj de la nuna nombro de Zoroastrianoj tutmonde varias inter proksimume 145,000 ĉirkaŭ jaro 2000 kaj 2.6 milionoj en pli ĵusaj ĉirkaŭkalkuloj.[4] La ŝanĝo ĉirkaŭ la lasta jardeko estis atribuita al pli granda nivelo de informado kaj al malferma mem-identigo pli ol al fakta pliiĝo de la loĝantaro; tamen, precizaj nombroj restas malfacile akireblaj parte pro altaj niveloj de historia persekutado en mezorientaj regionoj. La komunumo de Parsioj de Barato sekvas Zaratuŝtrismon. Kelkaj sekvantoj de tiu ĉi religio, nome anoj de la movado "Ohrmazd Mandal" ("Dia Cirklo"), laŭ kies instruado Ahura Mazda havis profetojn en diversaj landoj, subtenas Esperanton kiel pacan ilon kaj tradukis tagpreĝojn en la internacian lingvon.

Ahura Mazda 

Ahura Mazda (Saĝa Sinjoro) estis reganta dio en la antikva persa religio, precipe en religia sistemo de Zaratuŝtro. Laŭ Zaratuŝtro, Ahura Mazda kreis la universon kaj la kosman ordon, kiun ĝi ankaŭ nun gardas. Ĝi kreis la du ĝemel-spiritojn, Spenta Mainju kaj Angra Mainju. La interbatalo de du spiritoj formas la mondan historion. En la sankta libro de la Zaratuŝtranoj, en la Avesto, oni identigis Ahura Mazda al la bonfara spirito, kiu publike kontraŭstaras la detruiston. Ahura Mazda estas sciisto de ĉiu saĝeco, sindonema, rekta kaj kreinto de ĉio bona. Oni perceptas la bonan kaj malbonan spiriton en la Avesto, kiel estaĵojn malhelpantaj unu la alian daŭre. Unu el ili vivas en alto, la alia en profundo kaj la batalkampo inter ili estas la mondo. El tiu koncepto respeguliĝas eroj en la maniĥeismo, kie la Dio nomiĝas Zurvan, kies unua emanacio estas Ormazd, la Unua Homo, kiun venkis la detrua spirito de la mallumo, sed kiun savas la unua emanacio de Dio, la viva spirito. 

Ameŝa Spenta 

Spenta Mainju aŭ Ameŝa Spenta (Aməša Spənta) estas avestlingva termino por klaso de diaj entoj en Zoroastrismo, kaj laŭvorte signifas "Ege Senmorta" (per inversa vortordo)[5] Pli postaj mezpersaj variaĵoj de la termini inkludas la kunntraktaĵon 'Ameŝaspand' kaj la specife zoroastran 'Mahraspand' kaj 'Amahraspand'. Pli komuna ol la nespecifa signifo de Ameŝa Spenta estas limiga uzado de la termino reference al pli grandaj ses "diaj sparkoj" de Ahura Mazda. En Zoroastria tradicio, tiuj estas la unuaj ses emanaĵoj de la nekreita Kreinto, tra kiu ĉiuj sekva kreado estis plenumita. 

Angra Mainju 

Angra Mainyu, ankaŭ Ahrimano aŭ Arimano (persa lingvo اهريمن) estas la malbona ekvivalento de Ahura Mazda en la Zoroastrismo. La nomo ne aperas en la antikvaj manskribaĵoj de la persa lingvo. En la Avesto estas nomata kiel la ĝemela frato de la Sankta Spirito, kaj la malulo de Spenta Mainju. Li estas konsiderata kiel la detruanta Satano, la fonto de ĉiuj malbonoj sur la tero kaj same kiel Ahura Mazda, li ekzistis ekde ĝia kreado. Ahrimano konscie elektis la malbonon, kreis la malsanojn por akceli la alvenon de la morto. Oni konsideras ke lia plej granda malbonaĵo estis la malpurigado de la pura fajro kreata de Ahura Mazda, kiun li kolorigis kaj aldonis fumon, poluigante ĝin. Dum la tago de la Lasta Juĝo, li estos detruata de Spenta Mainju kaj malaperos de la mondo por ĉiame. 


Esperanton "ĉapelitajn" literojn: ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ, ŭ. 

Ĉ, ĉ - pola cz, angla ch,
Ĝ, ĝ - pola dż, angla dj,
Ĥ, ĥ - pola ch, angla kh,
Ĵ, ĵ - pola  ż, angla  j,
Ŝ, ŝ - pola sz, angla sh,
Ŭ, ŭ - pola  ł, angla  w,

Esperanton "ĉapelitajn" literojn: ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ, ŭ

Surogate laŭ la x-sistemo: cx, gx, hx, jx, sx, ux.
Surogate laŭ la h-sistemo: ch, gh, hh, jh, sh, u.  

Brak komentarzy:

Prześlij komentarz