Mistikismo kaj Astekismo

Mistikismo kaj astekimso: kabalo, gnostiko, sufismo, teozofio 


Mistikismo (el la greka μυστικός / mustikos, t.e. inicio) estas spirita religia aŭ filozofia doktrino kaj metodo kontraŭa aŭ suplementa al raciismo kaj ekkonanta per sento kaj imago - pli ol per intelekto - la veron. Ĝi kaŭzas en homo animtrankvilon, sed ankaŭ fervoron, ekstazon. Ĝi estiĝas spontane aŭ estas kulturata per meditado aŭ asketismo. 

Mistikismo estas la religia-filozofia variaĵo de idealismo, kiu ofte akceptas la ekziston de supernaturaj estaĵoj (dioj, anĝeloj, spiritoj ktp.) kaj kiu peras kontakton kun tiuj estaĵoj. Ĝi troviĝas en ĉiu religio: taoismo, kabalo, gnozismo, sufiismo, pietismo... Pluraj idealismaj filozofioj entenas el ĝi elementojn ekzemple la nombromistiko de pitagorismo, instruoj de Platono, Plotino. Ankaŭ la Rozkruca Ordeno emfazas mistikecon.

Kelkaj gravaj mistikuloj el la eŭropa mezepoko: majstro Eckhart, Jakob Böhme. La 18a-19a-jarcenta idealisma germana filozofio enhavis mistikajn elementojn: spiritismo, teozofio. 

Proprecoj de la religia mistikismo 

- Proksime al Dio.
- Vojo al Dio: meditado, asketismo, kontemplado k.a.
- Nekonformeco.
- Individualismo. Propraj spertoj. 
- Izolado, mistika retiriĝo kaj perioda silento.

Ekstazo mistika aŭ tranco

Ekstazo estas religia stato de tranco. Dum ekstazo, la mistikulo sentas esti ekstere de si aŭ de l' komuna mondo. La mistikulo povas senti la prezencon de Dio. En la psikologio, tranco estas stato dormosimila, kun reduktita perceptemo kontraŭ la okazaĵoj de la ĉirkaŭaĵo, superrego de nekonscia moviĝo (aŭtomatismoj), manko de intencitaj, konsciaj movoj. Trancoj apartenas al la simptomoj de histerio, kaj ilin povas estigi hipnoto. Religiaj statoj de tranco estas nomataj ekstazo. En spiritismo, tranco estas stato en kiu restas la mediumo dum la komuniko kun Spiritoj. 

Supernaturo 

Supernaturo (supernatura) estas kategorio de tiu, kiu ekzistas super la materia mondo kaj ne obeas leĝojn de la naturo. Supernaturaj objektoj kaj subjektoj povas rompi kaŭzecan principon. Spiritualistoj ofte konsideras supernaturon aŭ ĝian parton kiel primaran por la realeco kaj eĉ kiel influantan al realeco. En la religia kunteksto la supernaturo rilatas al tiaj konceptoj kiel supersenseca, senkorpeca, senspaca. La supernaturo povas esti komprenata kiel dimension de metafizika spaco aŭ postmorta mondo, kie animo povas loĝi sen materia korpo. 

La koncepto de supernaturo aŭ ĝiaj elementoj povas esti uzata en literaturo aŭ kino. Nun multaj verkoj povas esti determinataj kiel verkoj en la ĝenro "supernaturo". Tio povas esti romano, filmo, televida serio, animeo, mangao ktp. Tiu ĝenro estas karakterizata per supernormalaj (magiaj) kapabloj de herooj aŭ per ĉeesto de supernaturaj objektoj, estaĵoj, fenomenoj ktp. 

Metafiziko 

Metafiziko estas fako de la filozofio kiu studas la plej fundamentajn konceptojn kaj kredojn pri la realeco, ekzemple ekzisto, eco, relacio, kaŭzo, spaco, tempo, evento kaj multaj aliaj. La vorto metafiziko devenas de verko de Aristotelo, kiu aperis post lia verko fiziko. En la greka, μετα [meta] signifas post kaj φυσική [fizike] signifas naturo. Estas koincido ke la prepozicio μετα ankaŭ signifas trans, tiel ke metafiziko ankaŭ signifas "trans la naturo", kio fakte estas bona priskribo de la metafiziko: Oni studas tiujn konceptojn, kiuj ne estas rekte percepteblaj en la naturo, sed kiujn oni uzas por paroli pri la konceptoj de la naturo. La vorto "Metafiziko" derivas de la vortoj grekaj μετά (metá) ("post") kaj φυσικά (physiká)("fiziko"). Ĝi ekuzis kiel la titolo de pluraj verkoj de Aristotle. 

Asketismo 

Asketismo (el greka ασκητής – fakulo kaj sence laŭ greka άσκημα, άσκησις – ekzerco, vivmaniero de la atletoj) estas ofte religie motivita fastado, abstino, silentado, ĉasteco, nedormado, elsociiĝo, ankaŭ rezigno pri korpa purigado, memskurĝado, senhejmeco kaj ankaŭ tolerado de humiligoj. Asketismo rilatas al korpo kaj animo. Ĝi estas ĉefe spirita sinteno: Oni eltenas ĉion libervole kaj pro iu celo ekster si.

La radikoj de la asketismo de judoj, kristanoj kaj islamanoj kuŝas en la hebrea biblio, eĉ se la vorto mem ne aperas tie. Por la frua kristanismo Johano la Baptisto estis ekzemplodona. Jesuo mem ne praktikis specialan asketismon, kvankam laŭ Mat. 4, 2 li fastis dum 40 tagoj. Multaj monaĥaj ordenoj, aparte en budhismo, hinduismo, kristanismo kaj islamo (tie aparte la sufismaj ordenoj de derviŝoj), akcentas la praktikon de asketismo.

Fasto 

Fasto aŭ fastado estas la ago tute aŭ grandparte siavole rezigni pri manĝado dum certa periodo. Ordinare oni nomas faston kiam estas propravole, sed oni ja kelkfoje diras ke "fastas" nur kiam estas hazarde aŭ devigite nemanĝi. Ene de ĉi periodo la manĝado estas tre zorga, aŭ nula. Fastoj estas praktikataj pro pluraj kialoj. Unu el la plej kutimaj estas la religia aŭ rita kialo, kiam oni fastas pro observado de religia praktiko. 

Alia kialo estas protestado, la tiel nomata fastostriko, kiam oni ne manĝas ĝis kiam la celo estas atingita, kaj premas la respondeculojn donante al ili respondecon pro ebla promalsata morto. Unu el la plej famaj, kaj kiu famigis ĝin, praktikantoj de tiaj strikoj estas la barata pacisto Gandhi. Kaj alia ofta kialo estas fasto pro sano, do la fasto povas servi por purigi la organismon. Aŭ ankoraŭ fasto pro kuracaj kialoj, certaj terapioj por esti efikaj aŭ pli efikaj postulas certajn periodojn de fastado, preskaŭ ĉiaj kirurgioj postulas iomgradan faston. 

Judismo kaj kabalistanoj havas pluraj fastoj, inter kiuj la plej grava estas Yom Kippur. Dum la monato ramadano, islamanoj kaj sufianoj sin detenas el trinki, manĝi, fumi kaj seksumi dum tago, kaj festas dum eknokto. Budao, antaŭ ol atingi enlumiĝon, fastadis laŭ la moro de hinduaj piuloj. Rompinte la faston, li deklaris la mezan vojon inter ekstrema malkomforto kaj mondumo. La plej fortaj fastoj en la mondo estas tiuj de Ĝajnismo, en kiu la plej altaj sanktuloj povas fasti ĝis la morto. 

Fastas estas tre integra parto de la hindua religio, ajurvedo kaj jogo. Hinduoj fastas sur certaj tagoj de la monato kiel Ekadasi, Pradosha, aŭ Purnima (plenluno). Joganoj fastas, ne manĝas dekunua tago (ekadasi) post la novluno kaj la plenluno. Ajurvedo kaj jogo promocii fastas por medicinaj kialoj, plejparte el sep al dek tagoj. Absoluta fastado estas normale difinita kiel abstinado de ĉiuj nutraĵoj kaj likvaj por difinita periodo, kutime ununura tago (24 horoj), aŭ plurajn tagojn. Ampleksa fastado estis rekomendita kiel terapio por diversaj kondiĉoj de sano profesiuloj de multaj kulturoj, dum historio, de antikva al moderna.

Fervoruloj de Ŝivao kaj joganoj emas fasti lunde sed ĵaŭdo fastado estas komuna inter la hinduoj de norda Hindio. Ĵaŭdoj fervoruloj aŭskulti rakonton antaŭ malfermi lia fastado. Sur la ĵaŭdo fastado estas ankaŭ adoras Vrihaspati Mahadeva. Ili portas flavajn vestojn kaj manĝoj kun flava koloro estas preferitaj. Virinoj adoras la banana arbo kaj akvumita arbo kun akvo. Manĝerojn estas faritaj kun flava-kolorita ghi (klarigita butero). Ĵaŭdo dediĉas ankaŭ al Guruo kaj multaj hinduoj kiuj sekvas guruo fastos en tiu tago.

Fastantaj dum religiaj kaj spititual festivaloj estas ankaŭ tre komuna. Oftaj ekzemploj estas la Maha Shivaratri (Plej popolo realigi striktan faston sur Maha Shivaratri eĉ konsumanta guto da akvo), aŭ la naŭ tagoj de Navaratri kiu okazas dufoje aŭ kvar fojojn jare. Metodoj de fastado ankaŭ varias vaste kaj kovras larĝan spektron. Se strikte sekvis mian, la persono fastado ne partoprenas ajnan manĝaĵon aŭ akvon el la antaŭa tago sunsubiro ĝis 48 minutoj post la sekva tago la sunleviĝo. Fastas povas signifi ankaŭ limigi sin ke unu manĝon dum la tago, kaj ĝis la tagmezo. En Shri Vidya fastado estas ĉe la datreveno de la tago onia gepatroj mortis. 

Taoismo 


Taoismo (daŭismo aŭ taismo) estas religio kiu evoluis el la filozofio de Laozio (Laozi) kaj Ĝuangzio (Zhuangzi) kaj sub la influo de popola kulto kaj budhismo. Ĝia ĉefa verko estas la Daŭdeĝingo (Tao Te Ching). Laŭ taoismo, la plej alta realo kaj celo de la mondo kaj de nia vivo estas la Tao (Dao). Nuntempe taoismo estas religio de 20 milionoj, precipe en Tajvano, estinte severe persekutita sub la komunista reĝimo en Ĉinio mem dum diversaj epokoj. En la Okcidento estas taoismo okcidenta: taoismo, kiu sekvas Laozion kaj Ĝuangzion, sed sen dioj kaj kulto. La taoisma etiko, kiun jam praktikis antikvaj saĝuloj, nun eĉ populariĝas inter streĉplagitaj manaĝistoj. En nia tempo, la plej grava influo de taoismo realiĝas per zen-budhismo (zeno) (japane: zen; malnov-ĉine dʑjen: mandarine: chán, lit. "meditado"). La penso de Laozio ne estas taoismo entuta, sed nur la filozofia semo. 

La taoisma etiko diras, ke la homoj orientiĝu laŭ tao. Taoistoj klarigas tion jene:

Kiu observas la ŝanĝiĝadon de la mondo, tiu povas ekkoni fenomenojn kaj leĝojn, kiuj sugestas, ke en ili esprimiĝas principo. Tao estas ĉi mondoprincipo.

Ĉar la tao esprimas sin en la naturo, ĝi simbolas naturecon, spontanecon kaj la kapablon ŝanĝiĝi. Sekve saĝulo atingas harmonion kun tao pli per intuicia adaptiĝo al la fluo de la aĵoj de la mondo ol per racio, volo kaj planita agado.

En la kosmo ekzistas nenio firma, fiksa. Ĉio devas daŭre ŝanĝiĝi. Ĉiu estaĵo ŝanĝiĝe realigas spontane specifan vojon, agmanieron aŭ metodon, sian propran taon. Permesi al ĉi spontano liberan disvolviĝon estas etike valora konduto. Tiu ĉi neintervena praktiko nomiĝas ĉine vu vei (= neinterveno aŭ neago).

La taoistoj kredas, ke la aĵoj kaj ties evoluo mem ordigas sin kaj disvolvas sian laŭnaturan karakteron. Laŭ ili do estas sen senco malŝpari energion por ago kontraŭ naturaj procezoj (en kiuj ja efikas tao). Ago estu konvene adaptita, en ĝusta mezuro. Ĝi estas esprimiĝo de spirito, kiu ne estas centrita al la mio; spirito, kiu povas lasi okazi trankvilanime, ĉar ĝin ne blindigas la propraj deziroj kaj avidoj.

Laŭ taoisma kompreno nur la kongruo kun tao kondukas al vera kaj daŭra feliĉo. Kontraste la implikiĝo en mondajn aferojn distancigas de la veraj virtoj. Pro tio rekomendindas gajni egalanimecon vidalvide de riĉaĵoj kaj komforto kaj sin gardi kontraŭ ekscesaj deziroj. 

Taoismo desegnas sian kosmologiajn fondojn el la Skolo de Naturalistoj (en formo de ties ĉefaj elementoj – Jino kaj Jango kaj la Kvin Fazoj), kiu disvolviĝis dum la Militŝtata periodo (4a al 3a jarcentoj a.K.). Laozio estis tradicie konsiderata kiel la fondinto de Taoismo kaj estas tre proksime asocia en tiu kunteksto kun "origina" aŭ "unuaranga" Taoismo. Robinet identigas kvar komponantojn en la apero de Taoismo:

- Filozofia Taoismo, t.e. la Daŭdeĝingo kaj la Ĝuangzio
- teknikoj por atingi ekstazon
- praktikoj por atingi longvivecon aŭ senmortecon
- ekzorcismo. 

Kelkaj elementoj de Taoismo povas esti serĉitaj el prahistoriaj popolaj religioj en Ĉinio kiuj poste kristaliĝis en la tradicio de Taoismo. En partikularo, multaj praktikoj de Taoismo venas el la fenomenoj de la Militŝtata periodo nome vu (konektita kun la ŝamanisma kulturo de norda Ĉinio) kaj la fangŝi (kio probable derivas el la "arkivist-divenistoj de antikveco, unu el kiuj supozeble estis Laozio mem"), eĉ kvankam postaj Taoistoj insistis ke tio ne pravas. Ambaŭ terminoj estis uzataj por aludi al individuoj dediĉitaj al "... magio, medicino, divenado,... metodoj de longviveco kaj por ekstaza vagado" same kiel la ekzorcismo; en la kazo de vu, "ŝamanoj" aŭ "sorĉistoj" estas ofte uzata kiel traduko. La fangŝi estis filozofie proksimaj al la Skolo de Naturalistoj, kaj fidis multe el ties astrologiaj kaj kalendaraj spekulacioj al ties divenadaj aktivaĵoj. 

Jino kaj jango (ankaŭ Jino-Jango) estas malnovega ĉina koncepto el la Daoismo por du samtempe komplementaj kaj kontraŭaj povoj kiuj konstante ŝanĝiĝas. 'Jino' (ĉina por "luno" aŭ la principo de mallumo) reprezentus la inan, la teron, la negativan, pasivan kaj kontraktas. 'Jango' (ĉina por "suno" - aŭ la principo hela) reprezentus la viran, la ĉielon, la energion, la pozitivon, la dinamikan, la varmecon, kiu produktas, movigas kaj ekspansias. Kune jino kaj jango formas la vivenergion Chi, kiu trakuras la korpon pere de meridianoj (energilinioj). Kiam jino kaj jango estas en harmonio oni estas sana. 

La ekzakta origino de Jino kaj Jango estas malklara, ĉar estas koncepto kiu ekzistas jam plurajn milojn da jaroj. La principon oni nomas unuafoje en la libro I Ching, kiu datiĝas de proksimume 700 ĝis 1000 jaroj antaŭ Kristo. Oni supozas ke, por provi kompreni la vivon, finfine oni prenis la movojn de la naturo kiel elirpunkto. 

Tao 

Tao, el la ĉina vorto "dao" (pinjine; pr. [tao]; vidu), t.e. "vojo", la centra koncepto de taoismo, estas laŭ Laozio la plejalta, plejprofunda realo de la mondo. La Tao estas super la kapablo de vortoj, ekster tempo kaj spaco. "La Tao eldirebla ne estas la eterna Tao," diris Laozio. La Tao naskis la ĉielon kaj la teron kaj ĉiun kreaĵon, sed ne, kiel la kristana Dio, ne kiel ĉarpentisto faras tablon, sed kiel disvolviĝado de si mem. La Tao ne estas persono, kiel la kristana Dio, sed forto sen vizaĝo. Ĝiaj efiko kaj maniero estas videblaj en la agoj de la ĉielo kaj la tero, sed ne en la agoj de homoj.

Homoj senĉese strebas – pri riĉo, honoro, famo, eĉ pri scio kaj sankteco. Sed tia strebado agas kontraŭ la Tao, kontraŭ la Vojo, la vojo videbla en la ĉielo kaj la tero. Tial tia strebado estas, en la fino, vana, estas la vojeto de homo, vojeto de larmoj kaj trompo.

Kabalo 


Kabalo (hebree: קַבָּלָה — ricevo, akcepto) estas la doktrino pri la realo. Laŭ la senduba aŭtoritatulo pri Kabalo, Baal haSulam, "la scienco Kabalo estas kaŭz-konsekvenca ordo de malsupreniro de Superaj fortoj, subordiĝataj konstantajn kaj absolutajn leĝojn, ligataj inter si kaj direktitaj al malkovro de Supera estranta forto (Kreinto) al homo en ĉi tiu mondo." 

Laŭ la ordinara opinio, Kabalo estas mistikfilozofia doktrino, asociata kun judismo. La celo de Kabalo estas spirita perfektiĝo de individuo, kiu donos eblecon al homo kompreni sian antaŭdestinon en la materia kaj en spiritaj mondoj. Konforme al Kabalo, animo enkorpiĝas en la materia mondo ĝis kiam ĝi "ellernos sian instruon" kaj plenumos la funkcion, por kiu ĝi estis kreita. (Estas opiniate, ke ĉiu animo havas iun propran, nur por ĝi specifan specialecon, nome kiun ĝi devas finkonscii). Kiam - per studado de Kabalo — la celo estas atingita, animo ĉesas enkorpiĝi. Tia stato nomiĝas "Gmar Tikun" (hebree: גמר תיקון) — fino de korekto. Nome atingo de tiu stato estas la celo de Kabalo.

Malgraŭ tio, ke ekzistas skribaj tekstoj, uzi ilin preskaŭ ne eblas, ĉar ili intence estas skribitaj per alegoria lingvo kaj aludoj, krom verkoj de Baal haSulam kaj iliaj posteuloj. Scioj pri Kabalo estis transdonataj de instruisto al disĉiplo. Komence de la 16-a jarcento danke al granda kabalisto Ari komenciĝis procezo de "scienciĝo" de Kabalo, unu el sekvoj de kiu (en la 20-a jarcento kaj niatempe, parte per penoj de Baal haSulam kaj liaj disĉiploj) iĝis apartiĝo de la doktrino de religiaj tradicioj. 

Inter la problemoj, pere aŭ malpere ĉeestaj en la spkulativado de la hebrea Kabalo, opas ankaŭ tiu pri la origino de la malbono, en kiu oni konceptas la malbonon kiel kvalaton de Dio aŭ, kiel okazas en Hegelo, ke la nergativeco eniras en la konstituon de la Absoluto kaj le la Alsoluto bezonas ĝin por esti kia li estas. Ĉi tie estas la listo de ĉefaj kabalistaj fontoj, de la plej malnovaj al la plej novaj tiuj.

- Sefer haJecira (Libro de Kreo) de Abraham
- Torao (Biblio) de Moseo
- Libro Zohar de RAŜBI
- Ec Ĥajim (Arbo de vivo) de ARI
- Talmud Eser haSfirot (Doktrino de dek sfirot) de Baal haSulam

Vivarbo aŭ arbo de la vivo 

La koncepto vivarbo aŭ arbo de la vivo estis uzata en scienco, religio, filozofio kaj mitologio. La vivarbo estas komuna temo en diversaj tutmondaj teologioj, mitologioj kaj filozofioj. Temas pri mistika koncepto alude al interkonekto de tuta vivo sur la planedo kaj metaforo por komuna praulo en direkto de la evoluo. La termino vivarbo povas esti uzata ankaŭ kiel sinonimo por sanktaj arboj. La koncepto prezentas diversajn modelojn el kulturoj el Antikveco (ekzmeple en la Biblio) al modernaj branĉoj de la filozofio aŭ religioj. 

Sephirot kun la signifo eliĝoj , estas la 10 atributoj/eliĝoj en Kabalo, tra kiu Ein Sof (La Infinito) rivelas sin kaj ade kreas kaj la fizikan sferon kaj la ĉenon de pli altaj metafizikaj sferoj ( Seder-hishtalshelus). La esprimo estas alternative transliterumita en la anglan kiel Sefirot/Sefiroth, eksterordinara Sephirah/Sefirah ktp. Alternativaj konfiguracioj de la sefirot ricevas de malsamaj lernejoj en la historia evoluo de Kabalo, kie ĉiu prononcas malsamajn spiritajn aspektojn. La tradicio de listigado 10 estas deklarita en la Sefer Yetzirah. En Kabalo la funkcia strukturo de la sefirot en enkanaligado de Dia kreiva vivoforto, kaj rivelado de la nesciebla Dia esenco al Kreado estas priskribita. 

La Sephirot estas konsiderita revelacioj de la Volo de la Kreinto ("ratzon"), kaj ili ne devus esti komprenitaj kiel dek malsamaj "dioj" sed kiel dek malsamaj manieroj tiu dio rivelas sian Volon tra la Eliĝoj. Dum en Cordoveran Kabalo, Keter (La Dia Volo) estas listigita kiel la unua Sephirah, ĝi estas peranto super konscio inter dio kaj la alia, konscia Sephirot. La Sephirot estas eliris el la Dia Volo, ĉar Kabalo vidas malsamajn nivelojn ene de Keter, reflektante la internan Volon kaj eksteran Volon de dio. La plej internaj, kaŝaj niveloj de Keter, ankaŭ en kelkaj kuntekstoj nomitaj estas unuiĝintaj super la Sephirot kun la Nil Sof (Dio-esenco). Ĝi ne estas dio kiu ŝanĝas nur la kapablon percepti dion kiu ŝanĝoj. Tiun diferencon inter la " Ma'Ohr " ("lumaĵo" dia esenco) kaj la " Ohr " ("Malpeze") Li elradias estas emfazita en Kabalo, eviti herezajn nociojn de iu pluropo en la Diaĵo. En ĝia frua 12-ajarcenta disvastigo, Kabalo ricevis kritikon de kelkaj rabenoj, kiuj estis apoganto de "Hakirah" (mezepoka juda filozofio), por ĝia kvazaŭa enkonduko de diverseco en judan monoteismon. La diverseco de rivelitaj eliĝoj nur uzas de la perspektivo de la Kreado, kaj ne de la perspektivo de la senfina Dia esenco. 

Interna grandeco de la Sephirot kaj la Potencoj de la Animo 

* Keter - "krono", la hebrea nomo de dio "Ehyeh Asher ehyeh" - Mi estas la unu kiu estas. 
* Chochmah - "Saĝeco": Unuan nelimigitan fulmon de ideo antaŭ ol ĝi akceptas limigojn, masklan malpeze, dia realo, unuan revelacion, kreadon de nenieco. 
* Binah - "Kompreno": la senfina fulmo de Chochmah alportita en la ŝipon de kompreno por doni al ĝi tenon de larĝo kaj profundo - virineca ŝipo kiu naskas la emocioj - racio - komprenado alportas teshuvan rendimenton al dio. 
* Daat - "okulta scienco", meza ŝtato la unueco dek Sephirot, nomata arbo de la vivo. 
* Chesed - "Bonvolemo" - Ama gracio de libera donado, amo por dio, inspirante vizion, inspiris viziojn. 
* Gevurah - "Severeco" - volforto, la juĝo, intenco, konservado de scio, aŭ konscio de dio. 
* Tiferet - "Beleco" - Simetrio, ekvilibro inter Chesed kaj Gevurah en kompato. 
* Netzach - "Venko". 
* Hod, Morterujo - "Majesteco" - absorbado, sindediĉo, sincereco. 
* Yesod - "fundamento" - Ligante al la tasko por plenumi, tute memoradon, kohe. 
* Malchut - "Reĝeco" - Ina ujo por la graveda nutrado de la masklaj lumoj de la emocia sefirot en agon, iĝas la Keter la volo-fonto por iu posta pli malalta nivelo en kreado, plenumo, realigo de la Dia Plano. Grupo de mistikuloj estas la regno de Dio, Malchut! 

Arbo de vivo, Sephiroth arbo estas dek gradoj de inicado mistika, Dek etapoj en la disvolviĝo de animoj kaj kvar mondoj de kabalo. 

1. Atzilut - mondo de "Eliĝo": En tiu nivelo la lumo de la Nil Sof radias kaj estas unuigita kun ĝia fonto. Dia Chochma, la senlima fulmo de saĝeco preter teno kaj Binah la intelekta kompreno, dominas, Keter estas. 

2. Beriah - mondo de "Kreado": En tiu nivelo, estas la unua kreado eksnihilo, kie la animoj kaj anĝeloj havas memkonscion, sed sen formo. Dia Tiferet, la beleca kompreno, dominas Hesed kaj Gevurah estas. 

3. Yetzirah - mondo de "Formacio": Sur tiu nivelo, kreado estas rilata formi. La Dio-emocia Sephirot de Yesod dominas kaj Hod kaj Netzach estas. 

4. Asiyah - mondo de "Ago": Sur tiu nivelkreado estas forigita al ĝia fizika aspekto, la nura fizika sfero kaj la plej malsupra mondo, nia sfero kun ĉiuj ĝiaj estaĵoj. La Dia Reĝeco de Malchut dominas, la celo de Kreado. 

Ĥasidismo 


Ĥasidismo estas juda popolamasa religia movado, mistika movado. La unuaj mencioj pri eŭropa ĥasidismo devenas el Germanio, kie en la 12-a ĝis la 13-a jarcento tiu ĉi mistika movado de piuloj disvastiĝis. En ties frunto staris Jehuda Ĥasid, aŭtoro de verko Sefer chasidim (Libro de piuloj). La nomo de la movado estas derivita de vorto ĥasid - pia. Ĥasidismo estis fondita en eta pieco, ĝojo, mistiko kaj pietismo. 

Fondinto de novepoka orienteŭropa ĥasidismo, kiu estiĝis en Ukrainio kaj en Pollando, estis Jisrael ben Eliezer, konata kiel Baal Ŝem Tov - Beŝt (1700 - 1760) aŭ "Tenanto de Dia nomo", kiu emfazis, ke ne dependas de klereco, sed de eta travivo. Liaopinie judo estas servonta al Dio en ĉiuj siaj vojaĝoj kaj per ĉiuj manieroj kun ekztakta ĝojo kaj esprimonta sian sindonecon al Dio prefere per preĝoj ol sole per studado kaj per kono de Talmudo. Baal Ŝem Tov gvidis al eklezia sento simplan judan popolon kaj li batalis kontraŭ tiam superanta talmuda prezentado de judaismo. La movado komencis rapide disvastiĝi en ĉiujn partojn de orienta Eŭropo. Sekvanto de Beŝt kaj disvastiganto de ĥasidismo fariĝis lia lernanto Dov Ber el Meziříčí - Magid do "Predikisto". 

Grava staturo de ĥasidismo estas Cadik (Justulo), eklezia gvidanto, instruisto kaj sanktulo de ĥasida komunumo, kiu estas peranto inter homo kaj Dio. La ĥasidisma movado ĝistendis sian reviviĝon post la dua mondmilito en Izraelo kaj Usono, kie nuntempe ekzistas kelke da ĥasidismaj komunumoj. Moderna ĥasidismo - neoĥasidismo estas reprezentata per klopodo de modernaj judaj aŭtoroj pri revivigo de ideoj kaj tradicioj de la ĥasidisma movado. 

Gnostikismo 


Gnostikismo aŭ gnozismo estas formo de spirita religio kiu floris dum la 2-a kaj 3-a jarcentoj. Ĝi eble devenis de grekaj interpretoj de orienta religio. Estis multaj specoj kaj subspecoj de gnostikismo – juda, kristana, zoroastria, idolkulta, ktp – sed el la multaj specoj, la plej forta kaj furora klare estis la kristana gnostikismo de Valentino (2-a jarcento), aleksandriano kiu preskaŭ fariĝis la papo ĉirkaŭ 140. Ĉi tie temas ĉefe pri ĉi tiu speco. Alia ĉefa formo de kristana gnostikismo estis la de Marciono. 

Gnostikismo instruis ke la materia mondo estas malbona. Jesuo Kristo estis sendita de la vera, bona Dio (hebr. Elohim JHWH), la nekonata Patro, por instrui doktrinon sekretan. Sed ĉar la materia mondo estas malbona, Jesuo klare ne estis homo, sed nur ŝajnis homo, kaj nur ŝajnis morti sur la kruco. Tial Jesuo ne savas per sia morto, sed per sia sekreta doktrino, la gnozo (greke, gnosis). La harmonia kruco estis emblemo uzita plej konate de la Kataroj, mezepoka grupo rilata al Gnostikismo. 

Gnostikismo floris tra la romia imperio, precipe en Egipto kaj estis simila al aliaj misteraj kultoj de la tempo kaj iafoje estis instruita de magiistoj. Sankta Ireneo de la 2-a jarcento estis la ĉefa kaj la plej fama batalinto kontraŭ la herezo, sed eĉ Origeno en la 3-a jarcento devis batali kontraŭ ideojn gnostikajn. La biblioteko de Nag-Hamado, eltrovita en 1945 en la dezerto de Egipto, estas gnostika kaj enhavas multe de la sekreta doktrino de Jesuo. Antaŭ 1945, Ireneo estis nia ĉefa fonto pri gnostikismo, sed nun la ĉefa fonto estas la biblioteko de Nag-Hamado. 

Ni vivas en mondo plena de sufero, mondo klare difekta kaj absurda. Sed interne de ni homoj estas io multe pli alta ol la mondo, io kio devenas de loko nemonda kaj nekonata, kio revokas nin en voĉo kvieta, apenaŭ aŭdebla. La io estas semo dia, estas nia vera naturo, nia spirito. Ĝi devenas de la vera Dio, do ĝi estas vera kaj perfekta. Ĉio alia - la mondo, la korpo, eĉ la animo kaj moralo, estas trompaĵoj, estas la kaduka, malsana, trista kreo de dio pretenda, la Demiurgo - fidio. La Demiurgo estas la Kreinto de nia mondo, estas la fidio de judismo, de katolikismo, de islamo, de moralordonoj, sed li ne estas la vera Dio. La mondo kiun li kreis estas difekta kaj plena de sufero, ĉar li ne estas la vera Dio, sed dio pretenda kiu fuŝis la laboron. Li kulpigas nin, la malobeon de Adamo, la originalan pekon, sed ĉi ĉio estas granda mensogo. En la Ĝardeno de Edeno, nur la serpento diris la veron. 

La vera Dio sendis aliajn Senditojn de Lumo: Seth, Jesuo, Manikeo. Ili venis por liberigi nin de la mensogoj de la Demiurgo, de la malliberejo de karno kaj tero. Sed se ni kredas la mensogojn kaj forgesas nian veran devenon, tiam morto ne liberigos nin kaj ni ne vidos Dion. La granda problemo de homo estas tia forgeso, tia nescio. Laŭ la Demiurgo la granda problemo de homo estas peko, do li sendis Moseon kaj la Dekologon. Do la katolikoj kredas ke Jesuo venis por morti por niaj pekoj. Sed ĉi ĉio estas mensogo. Jesuo ne venis por liberigi nin de peko, sed de nescio kaj iluzio. Li ne portis pardonon por peko, sed la veron, la gnozon. La kerno de la katolika evangelio estas la morto de Jesuo sur la kruco, sed la kerno de la gnostika evangelio de Tomaso estas la sekretaj diroj de Jesuo.

Homo estas estaĵo triparta: spirito, animo kaj karno. La spirito devenas de la vera Dio. Ĉar homo estas triparta, estas tri grandaj klasoj de homoj laŭ la parto kiu precipas en ĉiu:

- spiritanoj (greke, pneŭmatikoj) estas gviditaj de la spirito, de la parto deveninta de Dio, ĉar ili posedas la veran scion, la gnozon. Ekzemplo: la gnostikoj mem. Post morto ili vidos Dion kaj loĝos kun li, ĉiu kun sia anĝelo.

- animanoj (greke, psyĥikoj) estas gvidataj de la animo, la parto de la Demiurgo, kiu donas al la karno vivon animalan. Ili emfazas moralordonojn kaj erare servas la Demiurgon kiel Dio. Religiaj kaj piaj. Ekzemploj: religiaj judoj, katolikoj, islamanoj, protestantoj, ktp. Post morto, ili loĝos kun la Demiurgo.

- karnanoj (greke, hylikoj) vivas tute en la mondo kaj eĉ ne levas la okulojn al la Demiurgo. Ili, gvidate de la karno, serĉas korpan plezuron, monon, honoron, la bonan estimon de aliaj, kaj aliajn materiajn valorojn. Ili ekzistas nur en materia mondo kaj havas nek spiriton, nek animon. Post morto ili malaperos, kiel ĉiuj materiaj estaĵoj. 

La mondo konsistas de du partoj: la Kenomo (greke kenoma, "malpleneco"), nia mondo de fenomeno, kaj la Pleromo (greke, πλήρωμα, "pleneco"), platonisma mondo de ideoj. La vera Dio, la nekonata Patro, loĝas en la Pleromo kune kun la tridek aeonoj, la eternuloj, la ideoj: Vorto, Menso, Penso, Vero, Fido, Espero, Amo, Vivo, Plezuro, Eklezio, Homo, Saĝo, Kristo, Sankta Spirito, ktp. La aeonoj estas seksaĵoj kiuj kuniĝis por naski aliajn aeonojn en genealogio longa. La vera Dio, ankaŭ nomata Bythos (greke Βυθος, "la Profundeco") ne kreis la unuajn aeonojn, sed ili emanas el li.

Kristo estis ne Dio, sed Sendito de Lumo kiu alvenis al tero kiel homo. Lia korpo kaj suferado sur la kruco estis ŝajna, ne vera. Jesuo Kristo ne mortis por niaj pekoj, sed por transdoni al ni la sekretan doktrinon, la gnozon. 

Sufiismo - La sufioj vojo 


Sufiismo aŭ sufismo (arabe: tasawwuf تصوف, sufiye صوفية, sufiya) estas mistika formo de Islama kredo, islama mistikismo. Ĝis la 9-a jarcento ĝi estis asketa randgrupo kaj deposte la vorto estis uzata kiel kolektonomo por kurentoj de Islamo, premitaj de asketaj tendencoj kaj spirita orientiĝo, ofte nomata mistiko. En la 12-a jarcento kreiĝis sufiaj ordenoj, kiuj havis ankaŭ religipolitikajn funkciojn, interalie organizaĵo de la popola kredemo kaj misio. La vorto sufiismo uziĝas en Eŭropo nur ekde la 19-a jarcento. 

Ano de sufiismo nomiĝas sufiano (arabe: صُوفِيّ, Ṣūfī), sufiisto aŭ derviŝo (درویش, darwīsch). Al-Hallaĝ rigardatas kiel la unua sufiisto. La plej granda sufiisto estis Ĝalal-ed-din Mohammad Rumi. Aliaj aparte famaj sufiistoj estis Ibn Arabi, Al-Gazali kaj Sohraŭardi. Aparte konataj iĝis la derviŝoj, asketismaj anoj de sufiismaj monaĥaj ordenoj.

La plej malnova ekzistanta ordo de Sufis estas chishty (ĉiŝtio) aŭ chishtiyya. Ĝi estis kreita en Afganio. La sidloko de la Ordeno estas la urbo de Ajmer (Aĝmero) en Barato. Ĉiuj modernaj Sufi ordoj venis de la leĝo chishty (la ĉiŝtio ordeno de sufioj). Ĝi komencis en Chisht, urbeto proksime Herato, Afganio pri 930 CE. La fondinto de la Chishti Ordeno estas Abu Ishq Shami (mortis 940). Moinuddin Chishti (1141-1236) ankaŭ nomata kiel Gharīb Nawāz enkondukis la Chishti Ordeno en Lahore (Panĝabo) kaj Ajmer (Rajasthan), iam en la mezo de la 12-a jarcento pK. Li estis oka en la linio de gamo (sinsekvo) de la fondinto de la Chishti Ordeno, Abu Ishq Shami. 

Jen tio kion diris grafo Arthur de Gobineau pri sufismo en Irano:

"Komprenendas per tiu vorto tio, kion ni mem celas, kiam ni diras pri homo, ke li havas "filozofiajn opiniojn". Montras oni per tio, ke la dirita persono akceptas neniun establitan religion. ... Kelkaj el ili forĵetas islamismon, ne kiel estanta malbona, sed estanta malinda je animo lumigita de la dia lumo, estas lakto por la infanoj, ne pano por la fortuloj. Kaj tio konsistas en forpuŝi ĉian dogmon, kaj ĉian moralan ordonon, krom tiu: strebi unuiĝon de la homa animo al dio per ekstazo. kiam tiu unuiĝo estas plena, animo iĝas mem parto en la eco de dio, kaj tiu homo estas dio." 

Sufismon oni foje rilatigas al gnostikismo, kvankam sufianoj proprasence sendependas de religia aparteneco, ĉar la movado ekzistis jam longe antaŭ la historia islamo. Sufianoj mem tamen insistas pri la fakto ke nur ekde la alveno de la profeto Mohameto (Muhammado) sufiismo vere floriĝis, kaj ke islamo posedas la plej bonajn metafizikajn ilojn por la spirita kaj anima evoluo de la homo.

La unuaj sufianoj ekzistis laŭ islama tradicio jam de vivotempo de la profeto en la 7-a jarcento. Ili ofte vivis kiel unuopaj asketoj. La plej fama inter ili estis Uwais al-Qarani el Jemeno, kiu vivis kiel ermito en la dezerto. De li devenus la plej malnova islama sufiordeno Maktab Tarighat Oveyssi.

Tre influa frua sufiano estis la asketo Hasan al-Basri (642–728). Lia ideo pri spirita vivo estis: malmulte da dormo, neniam plendi pri varmego aŭ malvarmo, ne havu fiksan loĝlokon kaj ĉiam fasti. En la urbo Basra en la nuna Irako vivis kaj verkis Rabia al-Adawiyya (714 aŭ 717/718–801), unu el la plej gravaj virinaj sufi-sanktuloj. Oni supozas, ke ŝi neniam havis instruiston, kaj oni nomis ŝin "ebria diamantino", kiu vivis kiel aketino: por trinkado kaj ritaj purigoj ŝi uzus rompitan kruĉon, por dormado maton el kano kaj rulŝtonon kiel kapkusenon.

En la 9-a jarcento Dhu'n-Nun al-Misri (mortinta en 859) estis unu el la unuaj sufianoj , kiu evoluigis teorion pri "fana" (arabe: solviĝo) kaj "baga" (arabe: persisto), kaj instruon pri neniigo aŭ dissolvo de la egoo (nafs). Kromo li envortigis teorion pri marifa. Per siaj poemaj preĝoj li enkodukis novan stilon en la severan asketan piecon de la tiamaj sufianoj.

Al Bayazid Bistami (803-875), el Bistam en la nuna Irano, amo estis la plej grava por atingi unuiĝon kun Dio. Krom tio li uzis severajn memvipadon kaj malhavon por atingi absolutan unuiĝon kun la kreinto. Tamen li ankaŭ konsciis, ke paradokse, li eble devus forlasi ĉiujn siajn strebojn, ĉar li diris, ke nur kun la helpo de Dio li atingus Dion. Li konsilis al siaj disĉiploj konfidi siajn aferojn inter la manojn de Dio kaj kuraĝigis ili akcepti la puran instruon de la unueco de Dio. Tiu instruo konsistis el kvin eroj: respekti la devigojn de la korano kaj la sunna, ĉiam diri la veron, teni la koron libere de malamo kaj rifuzi malpermesitan nutraĵon kaj novigojn.

Pli sobran vojon de sufismo reprezentis Dschunaid (mortinta en 910) el Bagdado, kiu tiuepoke estis la spirita kaj religia centro de la mondo. Pro sia instruado li multe influis postajn sufianojn, substrekis amon, la unuiĝo kaj la transdono de la individua volo al la volo de Dio. Jam tiam islamaj ortodoksuloj pli kaj pli malfidis la agadon de la sufianoj. Tial Dschunaid rifuzis disĉiplon, Mansur al-Halladsch (858–922), kiu estis perso, sed publike parolis pri la sekretoj de la sufia vojo.

Grava reprezentanto de sufiismo estis al-Ghazali (mortinta en 1111), ankaŭ li perso, kiu estis unu el la unuaj, kiu ordigis siajn ideojn al mistika sistemo. La eksa leĝfakulo agnoskis unu tagon, ke li povos trovi Dion nur tra vivmaniero disiĝanta de la mondo. Tial li forlasis sian profesorecon ĉe la universitato de Bagdado kaj vivis dum multaj jaroj kiel marŝanta derviŝo. Li lasis al la mondo multajn religiajn kaj spiritajn verkojn, kaj eĉ sukcesis dumtempe alproksimigi ortodoksion kaj sufiismon.

Grava sufio estis ŝejko Adi (Şexadi, plennome Adî Ibn-Musafîr, verŝajne 1075-1162), kiu disvastiĝis sufiismon trans la limojn de islamo. Verŝajne por eskapi konservemajn malamikojn li fuĝis ĝis la iraka-kurdaj montoj kaj establiĝis en Lalisch, malnova suntemplo, kiu ofte ŝanĝis inter jezidoj, kristanoj kaj islamanoj. Tie li sciis pri la jezida kredo kaj aldonis siajn sufiajn erojn. Tiel oni agnoskas lin hodiaŭ reformisto de jezidismo kaj kvankam li fakte estis islamano estas adorata kiel sanktulo de jezidoj. Lalish, la loko, kie laŭ jezida kredo la tero malmoliĝis estas nuntempe jezida sanktejo kaj tombejo de Şexadi. Ĉar ne ekzistas skribaj dokumentoj de jezidismo antaŭ la epoko de Şexadi, konatas nuntempe nur ke jedizismo enhavas multajn mistikajn elementojn.

Same grava kiel al-Ghazali estis Ibn Arabi (1165-1240), kiu naskiĝis ĉirkaŭ duonjarcenton post la morto de al-Ghazalis en la hispana urbo Murcia. Ibn Arabi estas aŭtoro de ĉirkaŭ 500 gravaj sufiaj verkoj. Oni diras, ke li ne havis spiritan instruiston, sed iniciis lin kaŝita majstro Khidr rekte al mistikan islamon. Ibn Arabi estas nomata "ŝejko al-akbar" (la plej granda ŝejko), kvankam siaj ideoj pri „wahdat al-wudschud“, la unueco de la estado, estis parto de la sufia metafiziko jam antaŭ lia tempo. Sed li unua vortigis tiujn ideojn skribe kaj tial ili transdoniĝis al la postaj sufianoj kaj konserviĝis. Laŭ tio Dio kreis la mondon kiel unuopa unuo, por ke ĝi agnosku kaj adoru la plej altan kreinton. En sia verko "Fusus Al-Hikam" Ibn Arabi desegnas metafizikan genealogion, en kiu la 28 en la korano nomatajn profetojn helpas veki la mistikan konsciencon de la homoj. Tian ideon reprenis en la 19-a kaj 20-a jarcento okcidentaj esoterikaj aŭtoroj kiel Helena Petrovna Blavatsky kaj Rudolf Steiner. Laŭ tio la plej gravaj religiaj estuloj de la homaro estas ankaŭ lumaj estuloj, kiuj formas la konsciencon de la homoj. 

La poeziaj verkoj de Fariduddin Attar (1136-1220) ne estas tre konataj en okcidento, sed ĝi influis dum jarcentoj iujn mistikistojn kaj orient- kaj okcidentdevenaj. Krome oni agnoskas lin unu el la plej gravaj figuroj de sufiismo. Li per nova lumo lumigas sufiismon, priskribante la vojon per la arto de rakontisto.

Unu el la plej famaj el liaj 114 verkoj estas la Mantiq ut-tair (La birdodiskutoj). Tiu eposo raportas pri tridek birdoj, kiu entreprenis vojaĝon tra sep valoj al la birdoreĝo, la simurgh. Fine la birdoj rekonas en la reĝo sian propran identecon. Attar uzas ĉi tie vortludon, ĉar la nomo de la birdoreĝo, simurgh, signifas mitan estulon, verŝajne fenikson. Sed se oni skribas la nomon si murgh, tiam ĝi signifas "tridek birdojn". 

Nuntempe la plej multaj historiistoj opinias, ke la unua sufia ordena komunumo (tariqa) fondiĝis en la 12-a jarcento fare de Abd al-Qadir al-Dschilani (1088 aŭ 1077–1166), kaj tial portis la nomon Qadiri-tariqa. Iom poste estiĝis la Yesevi- kaj Rifai-tariqa. Poste estiĝis aliaj tariqa-j, el kiuj multaj ekzistas ankoraŭ nuntempe. La centroj kaj kunvenejoj de la ordenoj nomiĝas Khanqah (خانگاه, chānegāh kaj خانقاه, chāneghāh), Dergah (perse: درگاه, dargāh, pordosojlo, palaco; osmane: dergâh aŭ derviŝa monaĥejo), Tekke (osmane: تكيه, ota, tekke, tekye) aŭ Zawiya (arabe: زاوية, zāwiya plurale زوايا, zawāyā). Foje oni parolas pri monaĥejo aŭ abatejo, sed ne eblas kompari Tekke al la kristana ideo de monahejo.

Unu el la plej famaj tariqa-j estas tiu de Mevlevi, kiu devenas de la sufia poeto Dschalal ad-Din Rumi. Liaj verkoj estas ĉiuj en la persa lingvo. Derviŝoj de tiu ordeno praktikas meditadon (dhikr) religia muziko kaj turniĝas laŭ la propra akso. Tiu ritualo estas konata en okcidento kiel la "derviŝdanco" (sema) aŭ "danco de la turniĝantaj derviŝoj".

Aliaj transregionaj sufiordenoj krom la du jam nomataj estas Naqschbandi, Bektaschi, Kubrawi, Suhrawardi, Chishti aŭ Halveti. La plej malnova ordo de sufioj estas chishty (chishti), chishtiyya (ĉiŝtio). 

El vidpunkto de sufianoj sufiismo ĉiam restis viva kaj konservis sian dinamikon, ĉar ĝi adaptiĝis al ĉiu epoko kaj ŝanĝiĝis. Samtempe ĝi restis fidela al la tradcio, tio estas al la ena orientiĝo de la koro al Dio kaj la forlaso de la egoo. Ĉar socioj kaj kulturoj daŭre evoluiĝas kaj ŝanĝiĝas ankaŭ sufiismo vidita de ekstere respondas al tiaj ŝanĝoj. 

La vojo de derviŝo 

La termino derviŝo devenas de la persa dar (pordo, pordego), simbolo, ke la almozulo iras de pordo al pordo. En la sufia simbolaro, tio signifas ankaŭ la pordon inter la konsciiĝo de la ĉi-flanka tera materia kaj la aliflanka dia mondoj.

La litera traduko de la persa vorto derviŝo (درويش darwīsch) estas "almozulo". Tion oni ne konsideru devige litere, tio estas, ke ĉiu sufiisto estas almozulo, sed ke temas pri simbolo, ke tiu, kiu estas sur la vojo de sufiismo, konsciiĝas pri sia propra "malriĉeco rilate al la riĉeco de Dio".

Sur la vojo de derviŝo ekzistas jenaj stacioj, kiujn li provas mastrumi:

- Ŝario (la islama leĝaro)
- Tariqa (la mistika vojo)
- Haqiqa (la vero)
- Marifa (la konsciiĝo de Dio)
(En la kredo de alevoj-Bektaŝi Marifa staras antaŭ Haqiqa.)

Sufianoj konsideras tiujn staciojn ankaŭ pordojn sur la vojo al Dio, kiu troviĝas ne unu apud la alia, sed unu post la alia, aŭ eĉ pli bone unu en la alia. Do necesas transiri unu pordon antaŭ ol klopodi atingi la sekvan.

Ibn Arabi priskribis la kvar staciojn jene: Je la nivelo de ŝario ekzistas via kaj la mia. Tio signifas, ke la religia leĝo regulas individuajn rajtojn kaj etikajn rilatojn inter homoj. Je la nivelo de Tariqa mia estas via kaj via estas mia, ĉar de derviŝoj oni atendas, ke ili traktas unu la alian kiel gefratoj, dividante kune amon, ĝojon kaj posedaĵojn. Je la nivelo de vero (Haqiqa) ekzistas nek mia nek via. Progresintaj sufianoj konsciiĝas, ke ĉio venas de Dio, kaj ili estas nur administrantoj kaj fakte nenion posedas. Tiu, kiu konsciiĝis pri la vero, ne plu interesiĝas pri posedaĵoj kaj eksteraĵoj kiel famo kaj socia tavolo. Je la nivelo de konsciiĝo (Marifa) ekzistas nenia mi kaj nenia vi. La unuopulo konsciiĝas, ke nenio kaj neniu estas disigita de Dio. Tio estas la plej alta celo de sufiismo. 

La ŝejko kaj murŝido! En la sufia tradicio gravas, ke la scio estu transdonata tra viva linio. Tial derviŝo devas konfidi sin al spirita gvidado de ŝejko aŭ murshid (instruisto), kiun ligas silsila (hereda ĉeno) tra la profeto Mohameto (Muhammado) al la dia scifonto. La funkcio de ŝejko estas nemalhavebla interalie ĉar sufianoj scias pri la danĝeroj de egocentraj iluzioj. La ŝejko gvidis dum la kunvenoj kun siaj derviŝoj ne nur la dhikr-on, sed donas ankaŭ al ĉiu disĉiplo plej ofte individuajn spiritajn ekzercojn, laŭ la nivelo de ĉiu derviŝo kaj sufia murido (disĉiplo).

En sufiismo oni ofte uzas la simbolon de la rozo. Ĝi simbolas la supre menciitajn ŝtupojun de la vojo der derviŝo jene: la dornoj simbolas la ŝarion, la islaman leĝaron, la tigo estas tariqa, la vojo. La floro estas simbolo de haqiqa, la vero, kaj fine la odoro estas marifa, kiu kunportas konsciiĝon.

La vojo. Videblas la sekva vidpunkto de sufianoj: dornoj protektas la tigon, sen ili bestoj povis facile ataki la rozon. Sen la tigo, dornoj havus nenian signifon. Do videblas, ke al sufianoj ŝario kaj tariqa estas nedisigeblaj. Tigo senflora estus senutila, kaj same floro senodora estus senutila. Odoro sola sen rozo ne povas ekzisti. 

La amo. Centra punkto de la sufia kredo estas la amo (arabe: hubb, 'ischq, mahabba), kiun oni komprenu ĉiam en la senso de direktiĝo (al Dio). Sufianoj kredas, ke amo videblas tra la projektado de la dia esenco al la universo. Tio rekoneblas en multaj poemoj de islamaj mistikistoj, kiuj prikantas la unuecon kun dio kaj la diamon. Ĉar tiaj poetaj verkoj ofte plenas je metaferoj, islamaj leĝistoj ofte rigardis ilin kritike. Laŭ ili tiaj poemoj entenas heredajn eldirojn, kiam ekzemple la serĉanto estas ebria pro vino, kiam en la simbolaro de sufiismo vino signifas amon al Dio, la ŝejko la serviston kaj la derviŝo la glason plenigatan de amo por porti ĝin al la homoj. Al-Ghazali priskribis la amon al Dio kiel la plej alta stacio kaj la vera celo de la survojaj stacioj de la vojo al Dio. Li diris, ke nur Dio indas amon; la amo al Mohameto (Muhammado) estas laŭdinda, ĉar ĝi estas nenio alia ol amo al Dio. Alo al kleruloj pri Dio kaj kredemuloj estas laŭ li ankaŭ laŭdinda, ĉar "oni amas tiun, kiun amas la amatajn". Isa bin Marjam (Jesuo de Nazareto) estas vidata en islamo kiel la profeto de amo. 

Meditado en sufiismo. Per regula ĉiutaga meditado (dhikr), kio signfias "memori", do "memori pri Dio" aŭ dhikrullah) sufianoj provas alproksimiĝi al Dio aŭ unuiĝi al Dio jam dum la surtera vivo. Tion lastan rigardas kritike ortodksaj islamanoj, aŭ eĉ kondamnis ĝin kiel blasfemado. Tiel Mansur al-Halladsch, kiu opiniis sin unuiĝinta al Dio kaj tial diris: Ana al-Haqq ("Mi estas la vero." aŭ "Mi estas Dio.") estis kondamnita de ortodoksuloj kiel hereduloj kaj publike ekzekutita.

Kiam sufianoj aproksimiĝas tian staton, ili ofte eniras trancon, kio estas nur kromefiko kaj tute ne, kiel oni foje supozas, la celo de dhikr. Iuj malmultaj sufikomunumoj ekzekutas dum tranco vundigajn agadojn, kiel ekzemple la traboro de vangoj ĉe la derviŝoj Rifai por montri la plenan konfidon al Dio. Alia ekzemplo de tranco ĉe sufianoj estas la tiel nomataj turniĝemaj derviŝoj de Mevlevi-tariqa el Konya en la nuna Turkujo, kiuj dum dhikr turniĝas laŭ la propra akso, kaj tiel entranciĝas.

Sufiismo ofertas do al la serĉanto per meditado eblon trovi aŭ remalkovri en si mem la dian econ. Sufianoj kredas, ke Dio enmetis en ĉiun homon dian flameron, kiu estas kaŝita plej profunde en la koro. Samtempe tiu flamero estas vualita de amo al ĉio, kio ne estas dio, same kiel de atento pri banalaĵoj de la materia mondo, senatento kaj forgesemo. Laŭ la profeto Mohameto (Muhammado), Dio diris al la homoj :"Ekzistas sepdek mil vualoj inter vi kaj mi, sed nenian inter mi kaj vi." 

Kabalo, gnostiko kaj sufismo estas mistika krono! 

Monado 


La vorto monado devenas el la antikva greka μονάς monas (siavice devenanta el μόνος monos kiu signifas "unuo", "unuopulo", "unikulo") kaj ricevis diversajn signifojn depende de la kontekstoj en kiuj ĝi estis uzita. La termino, en la senco de "lasta individua unuo", frue aperis el la historio de la greka filozofio. En la doktrino de Pitagoro, oni utiligis tiun terminon por aludi al la principo (ἀρχή = arke) el kiu originas la nombroj, la multoblo da entaĵoj unudimensiaj kaj la “”kvar elementoj”” (tero, akvo, fajro, aero) konstituantaj la mondon. En la dialogoj de Platono oni uzis la pluralon monadojn kiel sinonimojn de ideoj. En la verko Metafiziko de Aristotelo la koncepto reprezentiĝis kiel principo de la nombro, tamen senkvanta, sendividebla kaj senŝanĝa. La vorto monado estis uzita ankaŭ de novplatonistoj por priskribi la Unuon. En la leteroj de la kristana novplatona Sinesjo el Kireno Dio estis difinita kiel la Monado de la Monadoj. 

En iuj branĉoj de gnostikismo, aparte en tiuj inspiriĝintaj el monismo, la monado estis supera entaĵo kiu kreis la malsuperajn diojn aŭ unuatempajn emanaĵojn. Tiu vidpunkto, laŭ Hipolito el Romo, estis reflekso de la pitagorana skolo. 

En tiuj gnostikaj sistemoj, Dio estas konata kiel la Monado, la Unuo, la Absoluto, la Aion teleos (la Eono Perfekta), Bythos (Profundeco, Proarkhe (La Antaŭkomenco), kaj la Nekonebla Patro. Li estas la fonto de la Pleromo. La emanaĵoj de tiu Monado estas la eonoj. En Valentino, malsupera diaĵo, konata kiel Demiurgo, rolis kiel kreanto de la materia mondo, aldone al tiu kreita de la Monado. En tiuj formoj de gnostikismo, la Dio de la Malnova Testamento estas ofte identigita kun la Demiurgo, ne kun la Supera Monado, kiu estas la spirita fonto de ĉio kio emanas el la pleromo. Tiel la Dio de la Malnova Testamento aperis dio ignorebla kaj korektebla (ankaŭ pro tio, krom pro aliaj religiaj principoj, la kristana eklezio, pere de la Patroj de la Eklezio, kondamnis kaj batalis gnostkismon). 

Elohimo - la Absoluto, la Unuo estas la Monado en la Malnova Testamento. JHVH (YHVH) estas kvar sferoj de ekzisto, kvar mondoj, kvar niveloj de emanado konata en la kabalado - kaj Li kreas la plej alta mondo de emanado. Jo aŭ Jao aŭ Jah (la unua letero Jod, Yod) estas la plej alta emanado. Jahu estas la dua emanado (hebrea literoj JH, Jod Kai He). JHV - Jahve aŭ Jahvo estas la tria emanado de la Absoluto, Elohimo Dio (emanado tri leteroj JHV) hodiaŭ nomita la astra aŭ astra-mensaj mondo. JHVH - Jahvah aŭ JaHuVaH aŭ JaHVaHo estas la kvara emanado rilatante al la materia mondo. Bonan gnostikaj lernejoj sciis la sekreta instruoj de la Biblio per la nomo de Dio, la Elohimo (Elohim JHVH). 

La Biblio, Malnova Testamento, uzataj en malsamaj lokoj malsamaj formoj de la nomo de Dio, kaj la plej granda eraro de kristanismo estas tradukado de leteroj en la nomo de Dio (J, JH, JHV, YHVH) kiel Sinjoro. Vorto Sinjoro (angla: Lord, pola: Pan) kiel la nomo de Dio (JHVH) estas malhonori, por profanoj, por stultuloj. Propraj nomoj de la literoj signifanta de la emanado estas esotera kabala scio, gnostika scio, por la mistikuloj, pro la elektitoj de Dio. YHVH - la nomo de Dio estas granda mistero de la Biblio, la Malnova Testamento kaj la detaloj de lia ĉantado estas la sekretoj de dia magio, kabalo kaj gnostikismo kaj sufismo. Manko de scio pri la kabalo kaj juda mistikismo multaj kristanaj gnostikuloj kondukis al tute erara ideologioj kaj kuŝanta konceptoj mensogas pri la Dio - Elohim JHVH, Jahvaho (JHVH), Jahvo (JHV), Jaho (JH) kaj Jao (J, Jo). 

Elohimo - hebrua Elohim - la Absoluto, estas primara Monado de tempo antaŭ la kreo de emanado, monada la prakomenco. Biblio sen korekta literoj (J, H, V, H) savis la nomo de Dio (JHVH) valoras nenion por mistikuloj, kabalistuloj kaj gnostikuloj. La Sinjoro - de la hebrea Adonai - anstataŭe de Dia Nomo estas por la profanoj kaj hipokrituloj, kaj ne por mistikuloj, gnostikuloj kaj kabalistujoj. Ekzistas tuta kabalistisma doktrino de sankta leteroj kaj emanacioj hebree kaj ke iu ajn interesita gnostiko devas esti lernita. Biblia profeto Set (Seth) - la tria filo de Adamo kiel unuan malkaŝis la sekretojn de la dia nomo kaj komencis nomi la nomon de Dio - YHVH. Nomante la nomon de Dio per la profeto Seth estas la komenco de kabalo, gnostiko kaj ĉiuj mistikoj. Tio estas la sekreto Dia blanka magio de grandega potenco. Sufi mistikuloj nomas Dio (Elohim) legi kiel Alaho (Allah), kaj alvokoj de dia propraĵoj uzante "Yaa" (Jah, Jaa!), la nomo de la unua emanado de la Absoluta. Elohimo (Elohim) estas la sama kiel Alaho (Allah), la Absoluta, la Monado, la hindua Brahmano (Brahmao), sanskrita: Brahman. 

La Dio 


Dio aŭ dioj estas, laŭ multaj religioj kaj aliaj kredosistemoj, la plej alta supernatura, ĉiopova, estaĵo aŭ estaĵoj, kiuj kreis aŭ regas la mondon, ekzemple per la dia providenco. Laŭ la diversaj religioj aŭ kredoj oni parolas pri multaj dioj (politeismo), nur unu Dio (monoteismo) aŭ neniu dio (ateismo). Estas ankaŭ filozofiaj konceptoj de dio, pli aŭ malpli malnaivaj (vidu panteismon, deismon). Nuntempe inter la homoj diras sin 53 % monoteistoj, 26 % politeistoj kaj 21 % ateistoj. Komprenante la koncepton de Dio en malsamaj lingvoj kaj tradicioj kaj la ĝusta traduko de terminoj signifanta Dio, Absoluto,  estas la fundamento de ĉiuj mistikismo kaj gnostikismo. 

La teologoj kaj teozofianoj konsideris varion de atribuaĵoj al la nombraj konceptoj diferencaj pri Dio. Inter tiuj, plej komunaj estas la jenaj: ĉiosciado, ĉiopovo, ĉieesteco, ĉiobonvoleco (perfekta boneco), simpleco, eterneco kaj neceseco. Dio estis konsiderata ankaŭ kiel de naturo senkorpa, personal, la fonto de ĉia moralo, ktp. Tiaj atribuaĵoj jam estis priskribitaj laŭ diferencaj gradoj fare de la unuaj filozofoj-teologoj zoroastranaj, judaj, kristanaj kaj islamaj, kiaj Maimonido, Aŭgusteno de Hipono, kaj Algazelo, respektive. Multaj elstaraj kaj mezepokaj kaj modernaj filozofoj disvolvigis argumentojn porajn pri la ekzisto de Dio. Same nombraj famaj filozofoj kaj intelektuloj disvolvigis argumentojn malporajn pri la ekzisto de Dio aŭ Dio de dioj (hindua: Brahman - Ĉiospirito, Viśvedevah - Ĉiodioj). 

Gradoj de evoluo en Dio (laŭ stelokvinlatero), gradoj de konscio:  

1. Ateismo (neniu dio) kaj agnostikismo (nekonscia de dio), malpieco, malamikeco al Dio, krima perversecoj kaj devioj, seksa degeneroj, perfidoj - plej malalta grado de konscio. 
2. Panteismo kaj monismo – dio kaj la universo identas (universo teismo). 
3. Dualismo (dio kaj fidio - falsa dio), Ormuzd-Aryman, Elohim JHWH-Satan, Alaho-Ibliso /  Ŝejtan, Spenta Mainu - Angra Mainu) – manikeismo, zoroastrianismo, misticismo, hermetismo, gnosticismo, esoterismo, psikismo - konscio de dioj aŭ angeloj kaj satano/arimano aŭ demonoj. 
4. Politeismo (pluraj dioj aŭ dio kaj anĝeloj) - konscio de anĝeloj aŭ/kaj dioj. 
5. Monoteismo (unu dio aŭ ĉefa dio kaj dioj, dio de dioj, dio kaj diino kiel uno dio, ĉelo kaj anĝeloj, Barato: Brahmano kaj Devaoj) - plene konscia de Dio - plej alta grado de konscio. 

Ofte oni distingas inter politeismaj religioj, kiuj konas plurajn diojn, kaj la monoteismaj religioj, kiuj akceptas la ekziston de nur unu dio. En la kosmologio de monoteismaj religioj, politeismaj dioj kun siaj diversaj funkcioj iĝas ofte atributoj de la ununura dio, aŭ malplialte situantaj supernaturaj estaĵoj kiel anĝeloj aŭ sanktuloj. Notu ke kiam oni skribas pri monoteismaj religioj, la vorto "Dio" ofte estas majuskligita. Kvankam la monoteismanoj nur servas unu plejaltan dion, ili ankaŭ rekonas supernaturulojn super homoj kaj sub dio: anĝelojn, demonojn, ktp. Laŭ Aŭgusteno, la romiaj kaj grekaj dioj ne estis simple falsaj mitoj, sed fakte demonoj, kiuj delonge trompis homojn. Aŭgusteno havis erarajn opiniojn, ĉar Zeŭso kaj Jupitero estas la nomoj de la sama Dio, la Ĉiela Patro kiel la Eternulo (Elohim, JHWH) de la Biblio de judoj kaj kristanoj. La tuta kristana meso estas malnova ceremoniaro en honoro de Jupitero, la romia Dio la Patro, nur la nomon de Jupitero ŝanĝis al Jesuo. 

Diismo (teismo) kredas, ke Dio (taoisma: Dao, Tao) ja ekzistas, estas unu kaj kreis la universon kun ĝiaj naturaj leĝoj. Li kreis universon tute komprenebla per la racio de homo. Sed tuje post la kreo, Dio emeritiĝis kaj ne plu agis sur la estrado de la mondo. Do diismo rigardas dian providencon, miraklojn, dogmojn kaj sanktajn librojn kiel fabelojn por infanoj kaj naivuloj. Esence, diisto kredas je Dio, sed ne je preĝado. 

Dio - La Absoluto, La Monado, greka Theos  
Brahmao, Brahmano - sanskrita Brahman 
Elohimo - hebrua Elohim 
Alaho - araba Allah 
Zurvano - zoroastrano Zurvan 
Ormuzdo (Ormuzd) - zoroastrano Ahura Mazda 
Jupitero - roma Jupiter 
Jassao - slava Jassa aŭ Jasz, Jaszer 

Famaj mistikuloj 


Pitagoro 

Pitagoro (greke Πυθαγόρας), filo de Mnesarko, same kiel Sokrato nenion skribis mem. Pro tio oni ne povas distingi lin de la aliaj pitagoranoj. Ĉio, kion oni scias pri li, devenas de iliaj disĉiploj, sed eĉ ties registraĵoj ne ĉiam estas fidindaj. Resume oni ne povas distingi la majstron de siaj disĉiploj. Li apartenas al la grupo de la grandaj filozofoj de la homaro, ne sole pro siaj filozofiaj ideoj, sed ankaŭ pro matematikaj kontribuaĵoj kaj pro sia mistika vivmaniero. Oni kredas ke li havis sian vivapogeon ĉirkaŭ la jaro 532/531 a.K. kaj mortis en la unuaj jaroj de la kvina jarcento. Li naskiĝis en Samoso, insula urbo de Ionio patrio de aliaj gravaj filozofoj kiel Taleso, Anaksimandro k.a., poste, tridekjaraĝa, li direktiĝis al Krotono en Italio kie li fondis filozofian komunumon laŭmodele de la religiaj kunfrataroj. La ĉefa celo de la komunumo estis plibonigi la homan animon kaj pro tio la scienco estis nur perilo por atingi tiun finon. Lia skolo daŭris pli ol unu jarmilo.

Laŭ la pitagoranoj la numero estis la principo de ĉio ekzistanta kaj la universo estis harmonio kaj numero. Jam en tiu tempo ili konstatis la matematikan regulecon en la naturaj fenomenoj. Jen estas fama aristotela noto pri la pitagoraj principoj:

"La pitagoranoj unue aplikiĝis al matematikoj kaj progresigis ilin, kaj, nutritaj de ili, kredis ke iliaj principoj estis la principoj de ĉiuj estaĵoj. Kaj, ĉar en matematikoj la numeroj estas, pro sia naturo, la unuaj principoj, ĝuste en la numeroj ili asertis vidi, pli ol en la fajro, tero kaj akvo, multajn similecojn kun la aferoj estantaj kaj generantaj [...]; kaj plie, ĉar ili sciis ke la muzikaj notoj kaj akordoj konsistis je numeroj, kaj, finfine, ĉar la aliaj ĉiuj aferoj, tutreale, ŝajnis al ili esti faritaj laŭ la bildo de la numeroj kaj ke la numeroj estis tio unua en la tuta realaĵo, ili pensis ke la elementoj de la numeroj estis la elementoj de ĉiuj aferoj, kaj ke la tuta universo estis harmonio kaj numero".

Pitagoro, laŭ aliaj doksografiistoj, asertis ke la principo de ĉio estas la monado kaj ke ekde ĝi naskiĝas la nedeterminita duo, kiu estas la materia substrato por ĝi. Ekde la monado kaj de la nedeterminita duo naskiĝas la numeroj; de la numeroj naskiĝas la punktoj kaj de ĉi tiuj, la linioj, de kiuj devenas la planaj figuroj; de la planaj figuroj naskiĝas la solidoj kaj de ĉi tiuj, la sensivaj korpoj kies elementoj estas kvar, nome, aero, akvo, tero kaj fajro. De la miksaĵoj de ĉi tiuj elementoj fariĝas la universo kun siaj senfinaj mondoj kaj estaĵoj. Tre interesa afero estas ke, preskaŭ en la sama epoko, en la fora Ĉinio alia granda filozofo, Laozio, asertis similan pensmanieron.

Fundamentita sur orfeismo la pitagora filozofio strebis venki la materion kaj liberigi la animon de la ciklo de reenkarniĝo aŭ metempsikozo por fina unuiĝo kun Dio. Pitagoro mem, laŭ kelkaj registraĵoj, kredis rememori pri kvin pasintaj vivoj. Disĉiplo de Ferecido, oni diris ke li instruis sin pri anima transmigrado kun sia majstro, kiu siavice ellernis de la egiptoj. La pitagoranoj, tiel kiel sia majstro, ne manĝis viandon nek aliajn vivaĵojn, ili faris oferadojn kaj praktikis ritajn purigadojn.

La pitagoraj ideoj influis la tutan grekan filozofion kaj oni diras ke oni ne povas kompreni Platonon kaj novplatonismon sen pitagorismo. La pitagoranoj ne publikigis siajn doktrinajn principojn, ĉi tiuj estis sekretaj, nur la inicitoj scipovis ilin. La unua publikiginto estis Filolaŭo samtempulo de Sokrato.

Oni diras, ke Pitagoro multe vojaĝis al Oriento, estis instruita pri la sekretoj de egiptaj pastroj kaj magoj; tio estas nigruloj. Klemento el Aleksandrio diras, ke li estis disĉiplo de Zoroastro kaj de la Brahmanoj de Hindio. (Klemento el Aleksandrio, Div., I, xv). Li fondis sekton en Krotono, kies anoj devis draste obei severan regularon en komuna vivo. Fakte pluraj el liaj postaj praktikoj estas kompreneblaj kun tiuj de la egiptaj pastroj: emo al sekreto, rifuzo manĝi fazeolojn, rifuzo uzi eĉ nur vestojn faritajn el besta materialo kiel lano, kaj strebo al pureco. Li asertis, ke: Funde universo estas matematika. Onidire li kredis je reenkorpiĝo, vegetarismo, malpermesoj.

Ibn Arabi 

Abū Bakr Muhammad Ibn 'Alī Ibn al-'Arabi (arabe أبو بكر محمد بن علي ابن عربي الحطمي) (n. en Murcio, la 28-an de julio 1165 – m. en Damasko, la 16-an de novembro 1240) pli konata kiel Ibn Arabi, Abenarabi kaj Ben Arabi estis sufia mistikulo, filozofo, poeto, vojaĝanto kaj islama saĝulo el Al-Andalus. Liaj gravaj kontribuoj en diversaj fakoj de la islamaj sciencoj donis al li la surnomon Viviganto de la Religio kaj La Plej Doktoro. Probable li estis la plej influa en la historio de islama mistikismo. 

Jakob Böhme 

Jakobo Bumo (Jakob Böhme; 1575, Alt-Seidenberg bei Görlitz – 1624, Görlitz): germana luterana mistikulo kaj naturfilozofo, ŝuisto, aŭtodidakta pensanto, la kreinto de la sintezo de la mezepoka mistika tradicio kaj la luterana spirita vivrigardo.

Li lernis kiel metiisto kaj post la necesaj vagaj jaroj - dum kiuj li konatiĝis kun multaj teologiaj kaj filologiaj direktoj-, li setlis en 1599, en Görlitz. Li havis en la sekva jaro la unuaj vizioj, mistikaj travivaĵoj, je kies efiko li komencis serĉi la similpensantajn unuopulojn kaj komunumojn. En 1612 li unuafoje surnotis siajn religiajn pensojn. Tiel naskiĝis lia plej fama verkaĵo la Aurora, en kiu li meditis pri la ĉion-trapenetra Dia forto kaj la reira ebleco de la mondo al Dio. La lokaj pastroj kondamnis tiun verkaĵon kaj malpermesis por li priskribi siajn religiajn spertojn.

Spite al la malpermeso, li daŭre verkis fine de la 1610-aj jaroj pri Dio, la homoj kaj pri Diiĝo de la mondo. La baza penso de lia mistiko estas, ke la Genezo egalas al Dio. Dio kreas la mondon kaj la homon por realigi sin mem, sed en la mondo ankaŭ aperas la Malbono, kiel neado de la dia geneza faro. Tiel la lukto de la Bono kaj Malbono iĝas la antaŭenpela forto de monda funkciado, bazo de la interna lukto de homo.

La sava misio de Kristo kunportis la venkon super la Malbono, kiu ebligas la unuecon, unuiĝon de la dia kaj homa konscio, la revenon de la spirito al Dio. La instruojn de Böhme oni komence suspekte rigardis, sed la ideoj akceptiĝis pli poste en la luterana spiritualo per F. Oetinger. Pli poste Leibniz, Hegel, Schelling, F. v. Baader ĉerpis el la mistika panteismo de Böhme. 

Emanuel Swedenborg 

Emanuel SWEDENBORG (nomo denaske Swedberg, esperantigita formo de la nomo Emanuelo Svedenborgo) (naskiĝis la 29-an de januaro 1688 en Stokholmo - mortis la 29-an de marto 1772 en Londono) estis sveda filozofo, teologo, sciencisto kaj mistikulo. Li estis filo de luterana episkopo. Antaŭ la publiko li prezentiĝis unuafoje en 1708 per poemaro Carmina miscellanea. Samtempe li studis filozofion, matematikon, natursciencojn kaj okupiĝis pri antikvaj lingvoj kaj teologio. Siajn sciojn li larĝigis per tri vojaĝoj tra Eŭropo. Li okupiĝis pri eksperimentaj kaj praktikaj sciencoj. Li provis inventi submarŝipon, flugmaŝinon, teĥnike li helpis ĉe sieĝado de Frederikshald en 1716. En 1719 li estis nobeligita de reĝino Ulrika Eleonora kaj ŝanĝis la nomon Swedberg al Swedenborg.

En 1743 en Londono li havis vizion, ke Dio lin vizitis kaj donis al li taskon, ke li fariĝu heroldo de la ĝusta kompreno de evangelio inter la popoloj. Ekde tiu tempo li kredis, ke li tenas kontaktojn kun la transa mondo kaj interparolas kun Dio kaj anĝeloj. Konvinkita, ke Dio lin elektis, li fondis novan eklezion Apokalipso de sankta Johano. Lia religia sistemo estas meditema mistikismo bazita sur natursciencoj, tial li estas konsiderata kiel antaŭulo de la germana naturfilozofio. Li akceptis doktrinon pri elaĉeto de pekoj, sed rifuzadis sanktan Triunuon.

Adeptojn lia doktrino trovis precipe inter intelektuloj kaj politikistoj. En 1796 formiĝis societo Fide et charitate, kiu disvastigas liajn ideojn. Tiuj enradikiĝis ĉefe en Anglio, kie liaj verkoj estis tradukataj kaj komentataj. Ekde 1830 aperadis gazeto The intellectual Repository and New Jerusalem Magazine. Siajn verkojn li skribis latine. 

Baal Ŝem Tov 

Jisrael ben Eliezer (hebree רבי ישראל בן-אליעזר, naskiĝis la 27-an de aŭgusto 1698 en la tiam pollingva vilaĝo Okopy Świętej Trójcy, nun simple Окопи, latinlitere Okopy, hebree אקופ, en nuna Ternopila provinco de okcidenta Ukrainio, mortis la 22-an de majo 1760 en la tiam pollingva urbeto Międzybóż, hebree מז'יבוז', nun Меджибіж en Ĥmelnicka provinco de Ukrainio), pli konata sub alnomo Baal Ŝem Tov (hebree הבעל שם טוב; estas diversaj tradukoj: Majstro de Sankta Nomo, Sinjoro de Bona Nomo aŭ Viro de Bona Famo) – konata ankaŭ sub reduktita alnomo: Beŝt (hebree בעש"ט) – estis rabeno, cadiko kaj unu el la kreintoj de la ĥasidismo sur la terenoj de la Respubliko de Ambaŭ Nacioj en la 18-a jarcento. Li estis majstro de Dov Ber el Międzyrzec Korecki (דב בער ממזריטש), la instruisto de Elimeleĥ Vajsblum (אלימלך מליז'נסק) el Leżajsk.

Li esprimiĝis per simpla lingvo, konata al ĉiu judo. Dum sia vivo li jam tre populariĝis inter la malplej riĉa juda popolo. Baal Ŝem Tov ĉefe aktivis en Podolio, kie li poste setlis en urbeto Międzybóż (inter la riveroj Suda Bugo kaj Okcidenta Bugo). Li estis ĉarmita de la juda mistikismo, nomata kabalo, kiu estis parto de la juda talmuda tradicio. Lia instruo estis provo de sintezo de la tradicio kun nova mistikismo kaj samtempe atako kontraŭ la juda ortodokseco. Baal Ŝem Tov estis kvazaŭ ekvivalento de Lutero el kristanismo, ĉar li opiniis perantecon de rabenoj kaj enprofundiĝadon al komplikaĵoj de Talmudo superfluaj. Pro tio konfrontis kritikon flanke de Ortodoksa Judismo.

Li predikis kontraŭbatalon de malbono ne per malbono, sed per bono, kiun oni devas ekvidi kiel diecan aspekton kaj sekve direkti ĝin al la bono. Ĉiu povis kalkuli je mempurigo kaj premio, ĉar la homo (pli ĝuste ties animo) estas ligita al Dio per amo (hebree devekut - "algluiĝo", "kuniĝo"). Kuniĝo kun Dio estis intelekta akso de ĥasidismo. Beŝt instruis, ke la Dion oni laŭdu ne per martiriĝo kaj asketismo, sed prefere pere de saĝa kaj ĝoja profito de la vivo kaj ties donacoj, kiujn ĝi portas kun si. Pieco estis ĉi-koncepte afirmado de la vivo.

De tio rezultis nekonata pli frue larĝskala formo de Di-adoro per danco kaj kanto kaj ankaŭ karakteriza por ĥasidoj formo de ekstaza preĝo kondukanta al stato de ĝoja raviĝo kaj fascino (hebree hitlahavut - "entuziasmo"). Tia preĝo devus alporti al la homo ĝojon kaj serenon de la spirito, kio signifas kuniĝon kun la Dio. Tio ne ekskludas kontempladon kaj senĉesan servon al la Dio, kio plenigas la tutan vivon de ĥasido. En la instruo de Beŝt oni povas ankaŭ rimarki eĥojn de panteismo de apudrejnaj ĥasidoj, ĉar simile al ili li provis ekvidi ĉieeston de Dio en ĉiu aspekto de la vivo, ne nur homa. Lia filo estis Moseo Ĥaim el Sudlikovo, kaj pranepo Naĥman el Braclavo. 

Ŝri Ramakriŝna 

Ŝri Ramakriŝna (1836-1886) estis bengala mistikulo. Li loĝis ĉe templo de la diino Kálí, kie li estis pastro. Li praktikis metodojn de preĝo kaj medito el multaj tradicioj, kaj li instruis pri la unueco de religioj. Multaj hinduoj adoras Ramakriŝnan kiel dian enkorpiĝon. Ŝri Ramakriŝna ne mem verkis librojn, sed post lia morto verkis disĉiploj pri lia vivo kaj liaj instruaĵoj. Ŝri Ramakriŝna komparis la diferencojn inter religioj kun diferencoj inter lingvoj. Li parolis pri uzantoj de malsamaj lingvoj, kiuj trinkas akvon el la sama rivero, sed nomas la akvon per malsamaj vortoj. Ĝuste tiel, laŭ li, anoj de malsamaj religioj trovas la saman finfinan realecon, kvankam ili nomas ĝin malsame. M.K.Gandhi skribis ke la vivo de Ramakriŝna "povigas nin vizaĝ-al-vizaĝe vidi Dion." 

Sai Baba de Shirdi 

Sai Baba de Shirdi - naskiĝis la 27/28-an de septembro 1935 aŭ 1838, mortis la 15-an de oktobro 1918 en Shirdi – barata majstro kaj spirita instruisto, jogano (majstro de jogo), islamana fakiro (majstro kaj gvidanto de sufio), mistikulo, konsiderata de siaj kredantoj, apartenantaj al hinduismo guruo de guruoj, kaj ankaŭ avataro de Ŝivao mem kaj de Dattatreja, kaj laŭvica enkarniĝo de Kabir. Laŭ opinio de islamanoj (ĉefe sufioj) estis sanktulo, kiu en sia instruado ligis tradicion de hinduismo kun barata islamo.

Moralaj instruoj de Sai Baba estas prezentataj diverslingve en pluraj libroj kaj revuoj.  Li apostolis unuecon de ĉiuj religioj, paciĝon kun si mem, helpon al aliaj, sed ankaŭ honoron kaj dignon, ĉar permesante neglekti nin ni samtempe permesas malgravigi dian fajreron enestantan en ni. 

Vivekananda 

Vivekananda (hindia: विवेकानंद, bengala: বিবেকানন্দ) - naskiĝis la 12-an de januaro 1863, mortis la 4-an de junio 1902 - barata mistikulo, hinduisma kaj jogo svamio kaj guruo. Disĉiplo de Ramakriŝna el Kolkato. Lia plej granda atingo estis popularigado de la hinda filozofio (jogo kaj vedanto) en Okcidenta civilizo. Li fondis du gravajn hinduismajn spiritajn organizaĵojn: Ramakrishna Math kaj Ramakrishna Mission. Svami Vivekananda estis unu el ĉefaj personoj de la bengala renaskiĝo. 

Jogananda 

Jogananda (nagario: परमहंस योगानन्‍द, angle: Paramahansa Yogananda) - naskiĝis la 5-an de januaro 1893 en Gorakhpur, mortis la 7-n de marto 1952 en Los-Anĝeleso - barata mistikulo, jogano, svamio kaj krija jogo guruo. Lia plej granda atingo estis popularigo de krijajogo en la okcidenta civilizo. Verkis i.a. aŭtobiografion sub la titolo Aŭtobiografio de jogano. Lia spirita majstro estis Juktesvar Giri. 

Paramahansa Jogananda naskiĝis en bramana familio kiel Mukunda Lal Ghosh en Gorakhpur, subŝtato Utar-Pradeŝo, en Barato. Lia patro estis Bhagabati Ĉaran Ghoŝ, kaj la patrino Gurru Ghoŝ. La gepatroj adoris joganon Lahiri Mahasaja. Li havis sep gefratojn – tri fratojn kaj kvar fratinojn. En sia aŭtobiografio skribas, ke jam de la plej fruaj jaroj ekinteresiĝis pri religio. Li ofte ĉeesti kun joganoj, kies mirakloj ege lin impresis.

En la aĝo de 17 jaroj, en 1910 renkontis sian spiritan majstron (guruon) – Sri Juktesvar Giri. Post fino de studoj, en 1915 eniris la ordenon Giri kaj akceptis la nomon Jogananda, kio signifas "feliĉigita pro unuiĝo kun la Dio". De tiam estis konata kiel Svamio Jogananda.

En 1917 Jogananda establis malgrandan lernejon por knaboj en vilaĝo Dihika, en Bengalio. En 1918 translokiĝia al urbo Ranĉi. En tiu ĉi lernejo kutima instruado estis ligita kun lernado de jogo kaj meditado. Ĝia eduka programo enhavis multe da elementoj de antikva sistemo gurukula, kiel ekz. instruado en freŝa aero. En 1920 Jogananda vojaĝis al Usono por partopreni Mondan Kongreson de Religioj en Bostono. Samjare fondis tie faman Self-Realization Fellowship.

En 1935 Jogananda revenis al Barato, kie kontribuis al fondo de Yogoda Satsanga Society of India. Dum la restado renkontiĝis kun Mahatmo Gandhi, Anandamaji Ma, Giri Bala. Dum tiu ĉi periodo en Purio, subŝtato Oriso foriris en mahasamadhio la guruo de Jogananda – Sri Juktesvar Giri. En 1936 Jogananda forlasis sian landon kaj iris lekcii al Londono. La 7-an de marto 1952 en Los-Anĝeleso Jogananda atingis la staton de mahasamadhio. 

Meher Baba 

Meher Baba (perse: مهر بابا devanagari: महर बाबा), ĝuste Merwan Sheriar Irani) - naskiĝis la 25-an de februaro 1894, mortis la 31-an de januaro 1969 - barata mistikulo kaj spirita gvidanto, kiu deklaris sin avataro. Meher Baba edukiĝis en Puneo, kie setliĝis lia patro, kiu antaŭe kiel zaratuŝtrano estis migranta derviŝo. Dum lerneja vivado li ne interesiĝis pri spiritaj aferoj, sed pri sporto, kaj precipe pri kriketo. En la aĝo de 19 jaroj islama sanktulino Hazrat Babaĝan komencigis lian spiritan vekiĝon. En 1915 ricevis titolon "Parvardigar" (en sufiismo signifanta Dio kiel Plejalta Subtenanto) de la barata guruo kaj fakiro Sai Baba de Shirdi. Li ankaŭ ricevis helpon de aliaj tri spiritaj majstroj. Unu el ili Upasani Maharaĝo en 1921 malkaŝis lian spiritan identecon kiel antikveca.

Baba loĝis kaj vojaĝis en societo de proksimaj disĉiploj, viroj kaj virinoj. Ili vivis treege modeste. De 1925 ĝis fino de sia vivo Baba silentis komunikiĝante nur helpe de tabuleto kun alfabeto aŭ per gestoj. Li pasigis multe da tempo izolita, ofte fastante, nur periode vojaĝis aŭ partoprenis publikajn manifestaciojn. Laboris bonfarante, en tio kun lepruloj, malriĉuloj, frenezuloj kaj asketoj en ekstazo. Li multe lekciis, kion kolektis liaj adeptoj. En 1931 unuafoje vizitis Okcidenton. Dum tiuj vojaĝoj akompanis lin okcidentanoj. En la 40-aj jaroj kun elektitaj membroj de siaj akompanantoj vojaĝis incognito tra Barato. Tiun ĉi periodon nomis "nova vivo". La 10-an de februaro 1954 Baba proklamis sin avataro (t.e. enkorpiĝo de Dio). 

Ofta diraĵo de Meher Baba Don't worry, be happy (Ne ĉagreniĝu, estu feliĉa) iĝis inspiro por verko de la plej granda, skribita en 1988, sukcesega ĵaz-kanto de Bobby McFerrin sub la sama titolo. Lia filozofio inspiris Pete Townshend el rok-grupo The Who verki Baba O'Riley. 

Georgij Gurĝijev 

Georgij GURĜIJEV (ruse: Гео́ргий Ива́нович Гурджи́ев; January 13, 1866 – October 29, 1949) estis influa spirita instruisto de la frua al meza 20-a jarcento, kiu instruis ke la plejmulto de homoj vivas siajn vivojn en stato de hipnota "maldorma dormeco", sed, ke eblas transcendi al pli alta stato de konscio kaj atingi la plenan homan eblecon. 

Lalitamohan 

Lalitamohan naskiĝis la 7-an de februaro 1962, estas pollanda mistikulo, joganulo kaj majstro de jogo, spirita instruisto, gvidanto aŭ guruo de joga kaj mistikado disĉploj. 


Brak komentarzy:

Prześlij komentarz