Nova Epoko - Nova Aĝo aŭ Aĝo de Akvano
Nova Epoko aŭ Aĝo de Akvano aŭ Epoko de Akvano - estas tre ĝenerala termino por nomi ampleksan religian (aŭ novreligian) movadon. La nomo estiĝis dum la 20aj jaroj de la 20a jarcento, per la "Manifesto de la Nova Epoko", kvankam ĝi estis prenita de verko de Alice A. Bailey, (1880-1949) grava membro de la Teozofia Societo (La disĉiplado en la nova epoko). Nova Epoko estas popola sinkretisma movado religia populariĝinta en la 1960aj jaroj en Nordameriko kaj aliaj landoj el fontoj teozofiaj, kristanaj, hinduismaj...: pioniro de la nuntempa „Nova Epoko“ estas Helena Blavatsky, Alicja Bailey, Rudolf Steiner, Helena kaj Nikolai Roerich, Mahavatar Babaji, Sri Ramakriŝna, Svami Vivékananda, Paramahansa Yogananda, Mohandas Karamchand Gandhi, Ramana Maharŝi, Sri Aŭrobindo, Svami Sivananda, Sathya Sai Baba, Guru Anandashiva kaj Lalitamohan Babaji.
Iafoje ankaŭ Nova Tempo, Amfora Epoko (pro zodiaka signo Amforo), Nova Erao: la adeptoj de la Nova Erao ... kontaktas aliajn estulojn loĝantajn en la universala Tuto.
![]() |
Patrolando - Nikolai Roerich |
Oni povas konsideri parton de la noveraa movado multajn skolojn kiuj en la praktiko kaj doktrino rezultas ege malsimilaj. Sed la ĉefaj trajtoj de ĉiuj estas la sekvak kredoj:
- Dio estas unu, sed ĉiu ajn rajtas interpreti ĝin laŭ sia propra maniero, kio en la praktiko estigas "personan dion".
- Ĉio estas dio.
- Homoj povas konekti sin kun dio kaj diino.
- Ĉiuj religioj estas egale pravaj kaj bonaj se korekte praktikataj.
- La tasko de la homo sur la tero estas evolui kaj perfektiĝi ĝis fine li atingos la unuecon kun dio.
La praktikoj de la noveraanoj estas tre diversaj kaj eĉ kontraŭaj, kvankam oni ofte trovas vegetarismon, meditadon, jogon (kaj aliajn praktikojn el Oriento); magion, astrologion kaj aliajn formojn de divenado, ekologiismon, reenkarniĝon, inter multaj aliaj.
Kvankam la termino Nova Epoko ŝajnas aludi al novaj kredoj, fakte la doktrina korpo de tiu ĉi movado estas prenita el malnovaj filozofioj kaj religioj, ĉefe orientaj. Jam en 1875, Helena Petrovna Blavatsky fondis la Teozofian Societon, bazitan sur antikvaj konoj, eltrovitaj de Blavatsky mem, laŭdire en Tibeto kaj Hindio. La teozofio, fakte, estas bazita ĉefe sur unu el la skoloj de la hinda filozofio, la veda, miksita kun la eltrovaĵoj de la tiutempa okcidenta scienco, elektriko, magnetismo, ktp.
En la unuaj jardekoj de la 20-a jarcento, alvenis en Eŭropon kaj Amerikon la unuaj sŭamoj (hinduismaj monaĥoj) por disvastigi la orientan filozofion. Tiel fondiĝis la unuaj societoj kiuj preparis la grundon por, post jardekoj, la ekflorado de la noveraa movado.
Estas atribuite al Marilyn Fergunson la "patrinecon" de la nuntempa nocio pri nova erao, pere de ŝia verko La amforana konspiro (1980), kvankam jam en 1976, Mark Satin estis publikiginta Politiko en la nova erao, en kiu li pledas por nova maniero fari politikon, pli centrita en la individuo kaj ties personaj necesoj, ol en la diktatoj de la ekonomio.
La tradiciaj religioj, ĉefe kristanaj, malrekomendas al siaj membroj partopreni en iu ajn movado suspektita de "noveraeco", pro tio ke tiuj ĉi grupoj predikas personan dion, personan rilaton kun dio kaj eĉ personan interpretadon de la sanktaj libroj. Ne malmultaj ortodoksaj religiuloj kondamnas la praktikojn kaj kredojn de la Nova Erao kiel inspiritajn de la diablo.