poniedziałek, 24 sierpnia 2015

Nova Epoko - Erao de Akvano

Nova Epoko - Nova Aĝo aŭ Aĝo de Akvano 


Nova Epoko aŭ Aĝo de Akvano aŭ Epoko de Akvano - estas tre ĝenerala termino por nomi ampleksan religian (aŭ novreligian) movadon. La nomo estiĝis dum la 20aj jaroj de la 20a jarcento, per la "Manifesto de la Nova Epoko", kvankam ĝi estis prenita de verko de Alice A. Bailey, (1880-1949) grava membro de la Teozofia Societo (La disĉiplado en la nova epoko). Nova Epoko estas popola sinkretisma movado religia populariĝinta en la 1960aj jaroj en Nordameriko kaj aliaj landoj el fontoj teozofiaj, kristanaj, hinduismaj...: pioniro de la nuntempa „Nova Epoko“ estas Helena Blavatsky, Alicja Bailey, Rudolf Steiner, Helena kaj Nikolai Roerich, Mahavatar Babaji, Sri Ramakriŝna, Svami Vivékananda, Paramahansa Yogananda, Mohandas Karamchand Gandhi, Ramana Maharŝi, Sri Aŭrobindo, Svami Sivananda, Sathya Sai Baba, Guru Anandashiva kaj Lalitamohan Babaji.

Patrolando - Nikolai Roerich
Iafoje ankaŭ Nova Tempo, Amfora Epoko (pro zodiaka signo Amforo), Nova Erao: la adeptoj de la Nova Erao ... kontaktas aliajn estulojn loĝantajn en la universala Tuto.  

Oni povas konsideri parton de la noveraa movado multajn skolojn kiuj en la praktiko kaj doktrino rezultas ege malsimilaj. Sed la ĉefaj trajtoj de ĉiuj estas la sekvak kredoj:

- Dio estas unu, sed ĉiu ajn rajtas interpreti ĝin laŭ sia propra maniero, kio en la praktiko estigas "personan dion".
- Ĉio estas dio.
- Homoj povas konekti sin kun dio kaj diino.
- Ĉiuj religioj estas egale pravaj kaj bonaj se korekte praktikataj.
- La tasko de la homo sur la tero estas evolui kaj perfektiĝi ĝis fine li atingos la unuecon kun dio. 

La praktikoj de la noveraanoj estas tre diversaj kaj eĉ kontraŭaj, kvankam oni ofte trovas vegetarismon, meditadon, jogon (kaj aliajn praktikojn el Oriento); magion, astrologion kaj aliajn formojn de divenado, ekologiismon, reenkarniĝon, inter multaj aliaj. 

Kvankam la termino Nova Epoko ŝajnas aludi al novaj kredoj, fakte la doktrina korpo de tiu ĉi movado estas prenita el malnovaj filozofioj kaj religioj, ĉefe orientaj. Jam en 1875, Helena Petrovna Blavatsky fondis la Teozofian Societon, bazitan sur antikvaj konoj, eltrovitaj de Blavatsky mem, laŭdire en Tibeto kaj Hindio. La teozofio, fakte, estas bazita ĉefe sur unu el la skoloj de la hinda filozofio, la veda, miksita kun la eltrovaĵoj de la tiutempa okcidenta scienco, elektriko, magnetismo, ktp.

En la unuaj jardekoj de la 20-a jarcento, alvenis en Eŭropon kaj Amerikon la unuaj sŭamoj (hinduismaj monaĥoj) por disvastigi la orientan filozofion. Tiel fondiĝis la unuaj societoj kiuj preparis la grundon por, post jardekoj, la ekflorado de la noveraa movado.

Estas atribuite al Marilyn Fergunson la "patrinecon" de la nuntempa nocio pri nova erao, pere de ŝia verko La amforana konspiro (1980), kvankam jam en 1976, Mark Satin estis publikiginta Politiko en la nova erao, en kiu li pledas por nova maniero fari politikon, pli centrita en la individuo kaj ties personaj necesoj, ol en la diktatoj de la ekonomio.

La tradiciaj religioj, ĉefe kristanaj, malrekomendas al siaj membroj partopreni en iu ajn movado suspektita de "noveraeco", pro tio ke tiuj ĉi grupoj predikas personan dion, personan rilaton kun dio kaj eĉ personan interpretadon de la sanktaj libroj. Ne malmultaj ortodoksaj religiuloj kondamnas la praktikojn kaj kredojn de la Nova Erao kiel inspiritajn de la diablo. 

piątek, 21 sierpnia 2015

JOGO - spiritaj praktikoj kaj meditado

Jogo estas familio de antikvaj spiritaj praktikoj kaj meditadoj kiuj originis en Hindio, kie ili daŭras esti vibranta kaj vivanta tradicio havante la iluminiĝon kiel celo. Karma Jogo, Bhakti Jogo, Ĝnana Jogo kaj Raĝa Jogo taksiĝas kiel la ĉefaj jogoj, sed ekzistas multaj aliaj tipoj.

En aliaj partoj de la mondo kie jogo estas populara, ĝi fariĝis asociata plej ofte kun asanoj (pozicioj) de Hatha Jogo, kiuj popularas kiel fizikaj ekzercoj. Jogo, kiel rimedo de enlumiĝo estas centra por Hinduismo, Budhismo, Sikhismo kaj Jainismo, kaj influis aliajn religiajn praktikojn tutmonde.

La termino de jogo venas el la sanskrita योग kiu signifas unio de korpo kaj spirito. La vorto posedas la saman hindo-eŭropan radikon kiu troveblas en la franca joug en la angla yoke aŭ en la rumana jug. Jogo prezentas ankaŭ la ideon ke la atmano gvidendas al tiu absoluta unio. Sed per la unio de tiuj du elementoj, jogo estas la realiĝo de la vero per la joga vojo. 

Jogo estas Hindio plej venerado kaj antikvaj kultura tradicio. Jogo estas sanskrita vorto kiu signifas "kunigi". Ĝi estas konsiderita kiel potenca ekzerco pro lia kapablo por revitalizar la fizika, spirita kaj mensa aspektoj de la korpo. Jogo estas praktikita en la tuta mondo por lia mirinda sano profitoj kaj estas aparte populara inter la virinoj. Homoj kutime konsideras yoga kiel rimedo igi svelta kaj lertaj. Tamen, jogo estas ne nur utila por perdi pezon, ĝi povas ankaŭ proponas multajn aldonita avantaĝoj kiel toning kaj fleksebleco. Plie, fekundeco jogo estis konata por disvolvi la reproduktaj kaj endocrino sistemoj de la korpo. 

Praktikado de jogo 


Moderna praktiko de jogo ofte inkluzivas tradiciajn elementojn hereditajn el Hinduismo, kiel moralaj kaj etikaj principoj, pozicioj por konservi la korpon en bona sanstato, spirita filozofio, instruojn de guruo, kantado de mantroj (sanktaj silaboj), kvietigo de spiro kaj senmovigo de la menso per meditado. Tiuj ĉi elementoj ofte iĝas adaptitaj por la bezonoj de la nehindaj praktikantoj. Proponantoj de jogo taksas la ĉiutagan praktikadon mem kiel boniga; ĝi plibonigas la sanstaton, la emocian ekvilibron, la mensan klarecon kaj la vivoĝojon. Adeptoj de jogo progresas al samadhia stato, je kiu la praktikanto havas tutan regon pri sia konscio.

La celoj de jogo estas esprimitaj malsimile en diversaj tradicioj. En la diocentrema Hinduismo, jogo estas taksata kiel serio de praktikoj kiuj intencas alproksimigi homojn al Dio aŭ helpi ilin akiri unuiĝon kun Dio. En Budhismo, kiu ne postulas necese kreantan tipon de Dio, jogo profundigas la saĝon de la praktikantoj, kompaton kaj envidon. En okcidentaj tradicioj, kie ekzistas forta emfazo de individueco, jogpraktikado estas aldono de la serĉado por signifo en la egoo kaj integrado de diversaj aspektoj de la estaĵo. La terminoj mem-realiĝo kaj Di-realiĝo estas uzataj interŝanĝe en hinda jogo, kun la subkaŝiĝanta kredo ke la vera naturo de la egoo, malkovrita per praktikado de jogo, estas samspeca kun la naturo de Dio. La fina celo de jogpraktikado estas atingo de liberiĝo (Mokŝa) el mondaj suferoj kaj el la ciklo de naskiĝo kaj morto (Samsara).