czwartek, 7 stycznia 2021

Kabalo - Juda Mistikismo

Kabalo - Juda mistikismo kaj hermetikismo 


Kabalo - hebree קַבָּלָה — ricevo, akcepto - estas la doktrino pri la realo. Laŭ la senduba aŭtoritatulo pri Kabalo, Baal haSulam, "la scienco Kabalo estas kaŭz-konsekvenca ordo de malsupreniro de Superaj fortoj, subordiĝataj konstantajn kaj absolutajn leĝojn, ligataj inter si kaj direktitaj al malkovro de Supera estranta forto (Kreinto) al homo en ĉi tiu mondo." 

Laŭ la ordinara opinio, Kabalo estas mistikfilozofia doktrino, asociata kun judismo. La celo de Kabalo estas spirita perfektiĝo de individuo, kiu donos eblecon al homo kompreni sian antaŭdestinon en la materia kaj en spiritaj mondoj. Konforme al Kabalo, animo enkorpiĝas en la materia mondo ĝis kiam ĝi "ellernos sian instruon" kaj plenumos la funkcion, por kiu ĝi estis kreita. (Estas opiniate, ke ĉiu animo havas iun propran, nur por ĝi specifan specialecon, nome kiun ĝi devas finkonscii). Kiam - per studado de Kabalo - la celo estas atingita, animo ĉesas enkorpiĝi. Tia stato nomiĝas "Gmar Tikun" (hebree גמר תיקון) - fino de korekto. Nome atingo de tiu stato estas la celo de Kabalo. 


Malgraŭ tio, ke ekzistas skribaj tekstoj, uzi ilin preskaŭ ne eblas, ĉar ili intence estas skribitaj per alegoria lingvo kaj aludoj, krom verkoj de Baal haSulam kaj iliaj posteuloj. Scioj pri Kabalo estis transdonataj de instruisto al disĉiplo. Komence de la 16-a jarcento danke al granda kabalisto Ari komenciĝis procezo de "scienciĝo" de Kabalo, unu el sekvoj de kiu (en la 20-a jarcento kaj niatempe, parte per penoj de Baal haSulam kaj liaj disĉiploj) iĝis apartiĝo de la doktrino de religiaj tradicioj. 

Inter la problemoj, pere aŭ malpere ĉeestaj en la spkulativado de la hebrea Kabalo, opas ankaŭ tiu pri la origino de la malbono, en kiu oni konceptas la malbonon kiel kvalaton de Dio aŭ, kiel okazas en Hegelo, ke la nergativeco eniras en la konstituon de la Absoluto kaj le la Alsoluto bezonas ĝin por esti kia li estas. (Piero Cantoni, "Demonologia e prassi dell’esorcismo e delle preghiere di liberazione", en Fides Catholica 1 (2006). 

Ĉirkaŭ la scienco Kabalo, kiu dum multaj jarcentoj restis malfermita doktrino, aperis granda multo da legendoj kaj falsaĵoj. Pri tio skribis, ekzemple, Gottfried Leibnitz en sia libro "Hauptschriften zur Grundlegung der Philosophie": "Ĉar homoj ne havis korektan ŝlosilon al la Mistero, la pasio lerni estis, finfine, transformita en ĉiaspecajn bagatelojn kaj kredaĵojn, el kio aperis propraspeca "vulgara kabalo", kiu malproksimas de tiu vera, kaj diversegaj fantazioj sub la falsa nomo "magio", kaj je tio plenas libroj". 

Kreinto en Kabalo 


Laŭ la scienco Kabalo, Kreinto estas ĝenerala leĝo de la universo, kiu estas neŝanĝebla, Ĝi ne estas fleksebla, Ĝi estas konstanta kaj eterna. Ĝenerala leĝo de la universo estas altruismo. Kaj ĉiuj aliaj leĝoj estas apartaj konsistaĵoj de la leĝo. 

Hermetikismo 


La hermetikismo (kojnea greka lingvo ἑρμητική τέχνη, "la hermetika arto") estas religia revelacia kaj sekreta instruaro de la malfrua antikva epoko. Ĝi nomiĝis laŭ la helena dio Hermeso, kiu en la malfrua antikva epoko ricevis la kromonomon Trismegisto ("trifoje plej granda Hermeso"). La helenoj identigis tiun dion kun la egipta dio Toto. La hermetikismo ekestis dum la helena-romia epoko de antikva Egiptio, inter la jaroj 100 kaj 300 post Kristo. Dum tiu tempo kaj parte ĝis la nuntempo, la vorto konsideriĝis sinonimo por Alkemio. La idearo estas influita de persa, babilona kaj judaj elementoj, kaj de platonismaj, novplatonismaj kaj stoikismaj konceptoj. Ĉar oni dum la mezepoko opiniis, ke Hermeso Trismegisto estis egiptia klerulo dum la tempo de Moseo, kaj opiniis lin fondinto de la helena filozofio, la hermetikismaj tekstoj konsideriĝis fonto de la prisca sapientia (plej pura saĝeco). Inter la bazaj verkoj de hermetikismo konsideriĝas la "Corpus Hermeticum", la "Asklepio-dialogo" kaj la "smaragdaj tabuloj". Pli postaj gravaj tekstoj, kiuj referencis al tiuj tri bazaj verkoj, nomiĝas "Picatrix" kaj "Kybalion". La hermetikismo regis la natursciencan mondkoncepton ĝis la 17-a jarcento kaj influis la okultismon de okcidentaj misteremuloj. 

Zoharo 


Zohar (hebree: זהר) estas kabala libro, verkita en aramea lingvo ĉirkaŭ en la 13-a jarcento (kabalistoj asertas ke ĝi estas skribita en la dua jarcento pere de Rabeno Ŝimon Bar-Joĥaj (RAŜBI)). Ĝi estas opiniata esti la precipa kabalista fonto. 



Ĉiela Torao 


La koncepto de la juda religio pri la ekzisto de la Ĉiela Torao, dirita ankaŭ Supera Torao, devenas el la rabena instruo (ne rekte de la Biblio) kiu simbole datas la originon de la Torao 2000 jarojn antaŭ la kreo (Vidu: Midraŝo Genesis Rabbah (Bereshit Rabbah). Tiu koncepto apartenas prefere al la mistika juda tradicio de la Kabalo. Tiu aserto anoncas la ideon laŭ kiu la Torao tute reproduktas la Dian Saĝon kiu la samon stampis en la kreaĵaro kaj de kiu li profitis por krei: granda spaco estas dediĉita en la Kabalo, fakte, al la valoro de la judaj-hebreaj vortoj de la Torao kiel al la nomoj de Dio, kaj al vortoj kombinitaj per leteroj aranĝitaj per animoj kaj korpoj (vidu ĉe Hebrea alfabeto). La saĝo de la Kabalo alfluigas porscian metodon kiu enirigas al diversaj niveloj de vero kies diversaj kunligoj kaj interrilatoj estas simbole priskribitaj kaj konsideritaj en la kabala libro Zohar kiel surmetaĵoj kaj inkluzivaĵoj de pluraj tavoloj de cepo; tiu koncepto esprimas la ligon inter la diversaj kaŭzoj fontantaj el la “Unua Kaŭzo”, Dio, de la fundamentoj de ĉiuj ekzisto-forumoj renkontiĝantaj. Tiu kaj aliaj alegorioj provas demonstri ke la dia Torao proksimas (alestiĝe) al la homo.

La Torao, esprimo de la dia Saĝo, estas proksima al la homo ankaŭ pro ĝia komprenebleco kaj descendebleco en la lingvaĵon de la homo, kiu estas la estulo, inter la estaĵoj ĉiuj, plej proksima al la dia perfekteco: la Torao estas skribita por ke la homo povu ĝin kompreni kiel la plej altan dian sigelon: ekzistas plue diversaj niveloj de alproksimiĝo kaj observemo de la Torao. Mistikuloj, krome, metafore distingas en la Torao korpon, vestojn kaj animojn. Tiu lasta alegoria ero taŭgigas penetri pliintime kaj sekrete, nivelo ene de kiu eblas ĉiam plie avanciĝi: tiu rabena alegorio celas pruvi ke la Torao ne estas nura historio ĉar ĝi evidentigas elstarajn verojn kaj sekretojn kaŝitajn kaj eksenkaŝiĝintajn al tiu kiu ĝin akceptas kiel dian Revelacion. La rabenoj de la Talmudo tiom estimas la vortojn de la Torao ke ili tion esprimas imagante ke eĉ la ŝtono sur kiuj estas ĉizitaj la “Dek Vortoj” estas origine Ĉielaj. 

Demonoj en judismo kaj kabalo 


Belialo 


Belialo, aŭ Belial aŭ Beliar aŭ Baalial. Tiel estas nomata demono en la antikva juda kulturo, kvankam dekomence en la profeta literaturo per la hebrea בליעל estas indikata ulo senvalora, eble morale deficita. Eble kiel demono ĝi ĝuis kulton ĉe la loĝantaro de Sidono. Ĉe iuj hebreaj sektoj, laŭ la apokrifa malnova testamenta literaturo, ĝi indentiĝis eĉ kun Satano kaj kun Serpento, eble aludanta al tentinto de Evo. En apokrifaĵoj de la judeca epoko, la nomo aperas kiel ĉefo de la demonoj aŭ de multaj demonoj; en marmorta Qumrana manuskripta restaĵo Belial gvidas la Filojn de Mallumo kontraŭ la Filoj de Lumo (1QM). En la novtestamenta literaturo, Belial estas eksplicite difinita kiel diablo kontraŭanto de Kristo (2kor 6,15). Balial en okcidenta literaturo funkcias kiel pereiga ulo; John Milton, en sia Paradizo Perdita, ĝin ludigas demono de malĉasteco ĝin distingigante el Satano. Aliloke en la mezepokaj rakontaroj ĝi hierarkie supreniras ĝis la digneco de reĝo de la Infero kie disponas je okdek legioj da demonoj. 

Dibuko 


En Juda kaj kabala mitologio, dibuko (Jida: דיבוק‎, de la hebrea verbo דָּבַק dāḇaq signifante "algluiĝi" aŭ "alkroĉiĝi") estas malica posedanta spirito kredita esti la elartikigita animo de mortinto. Ĝi supozate forlasas la gastigantan korpon post kiam ĝi plenumas sian celon, foje post kiam oni helpas ĝin. 

La vorto "dibuko" devenas el la jida "dibuk," kiu estas estas mallongigo de דיבוק מרוח רעה dibbūq mē-rūaḥ rā'ā ("alliĝado de malbona spirito") aŭ דיבוק מן החיצונים dibbūq min ha-ḥiṣonim ("dibuko el la ekstero"), kiu estas trovita en viro. "Dibuk" devenas el la hebrea vorto דִּיבּוּק dibbūq kiu signifas "algluiĝado" kaj estas nominala formo derivita de la verbo דָּבַק dāḇaq "aliĝi" aŭ "alkroĉiĝi". 

La termino unue aperas en kelkaj 16a-jarcentaj verkoj, kvankam konvencia studado ignoris ĝin ĝis kiam la teatraĵo de S. Ansky, The Dybbuk, popularigis la koncepton en literaturaj grupoj. Pli fruaj rakontoj de posedo (kiel tiu de Flavio) temis pri demona posedo anstataŭ fantoma. Ĉi tiuj rakontoj rekomendis ortodoksecon inter la popolo kiel evitiga rimedo. Ekzemple, oni sugestis ke maldiligente farita mezuzo aŭ duboj pri la transirado de Moseo tra la Ruĝa Maro malfermas onian domanaron al dibuka posedo. Rakontoj pri dibuka posedo foje inkluzivis precizajn detalojn pri nomoj kaj lokoj. Oni raportas ke Rabeno Joel Teitelbaum, la Satmar rebe (1887–1979) supozate konsilis individuon kiu estis dirita esti posedita konsulti psikiatron. 

La teatraĵo de Ansky estas grava laboro de Jida teatro kaj kelkfoje estis adaptita de verkistoj, komponistoj, kaj aliaj kreintoj inkluzive Jerome Robbins/Leonard Bernstein kaj Tony Kushner. En la teatraĵo, juna edziniĝonto estas posedita de la fantomo de la viro al kiu ŝi estis intencinta geedziĝi se ŝia patro ne rompis geedziĝan interkonsenton. Estas aliaj formoj de anima transmigrado en Juda mitologio. Kontraste al la dibuko, la ibur (signifo "gravedigo") estas pozitiva posedo, kiu okazas kiam virta animo intertempe posedas korpon. Tio ĉi estas ĉiam farita kun konsento, por ke la animo povas elfari micvo. La gilgul (hebree: גלגול הנשמות‎, laŭvorte "rulado de animoj") aperigas la ideon ke animo devas travivi multajn vivojn antaŭ ol ĝi akiras la saĝecon por reunuiĝi kun Dio. En psikologia literaturo la Dibuko estis priskribita kiel histeria sindromo. 

Moloĥo 


Moloĥo (aŭ Moleĥ aŭ Molok aŭ Mal'akh aŭ Melqart (hebree: מלך mlk) estas nomo jen de dio jen de aparta tipo de ofero historie asociita la la fajro. Moloĥo estis historie asociita kun kulturoj de la tuta Proksima Oriento, inter kiuj Hebreoj, Kanaananoj, Fenicoj kaj aliaj najbaraj proksimaj kulturoj. Hodiaŭ la termino “Moloĥo” estas uzata ankaŭ por signifi organizaĵon aŭ personon kiuj postulas aŭ pretendas rezignojn tro kostajn. Kultata kiel dio, kies sidejo kuŝis en la urbo Geheno, al Moloĥo oni donis laŭdojn kaj, laŭ la plej problaboa interpreto, homajn oferojn de infanoj kiuj, post buĉado, estis bruligitaj en brulofero en fajro ĉiam brulantigita honore de la dio. Iom post iom Moloĥo fariĝis la nomo de la rito dum kiu estis oferitaj infanoj (eble unuenaskitoj) por ke ili transformiĝu en kvazaŭdiaĵoj protektantaj de la familio. Per la termino “moloĥo” oni indikis fenican riton kies detaloj ne jam tute klariĝis, ankaŭ ĉar la atestoj pri tiu popolo nin atingis tra nerektaj vojoj, ofte el popoloj kiuj ĝin konsideris malamikan. 

La Biblio, en la Malnova Testamento (2Reĝoj 23,10; Jeremia 7.31), iufoje citas dion Moloĥon kultatan de Kanaananoj al kiu estis oferitaj infanoj (la Biblio diras "pasigitaj tra la fajro"). Ĉi-kaze la Biblio indikas per tofetoj la lokojn kie oni okazigis tiujn oferojn. Aparte tiuj ĉi troviĝas menciitaj en la Levidoj, kie Dio ordonas mortigi tijun kiuj al religia sistemo oferas filojn (20,2-5) [2] Alia grava citaĵo elstaras el la 2lReĝoj. Okazas ke al ĝi, sub la nomo de “Milkom”, reĝo Salomono, maljuniĝinta, en lia nedaŭra politeista fazo, estus homaĝanta aliajn diojn. parolas pri aliaj dioj kaj ne pri Moloĥo. La tradukintaj de la Septuaginto, kiuj tradukas per “moloĥo” povis esti influita de la greka mitologio kiu alestigas la dion Krono (la latina Saturno) kiu vere voradis siajn filojn. Pro tiuj motivoj ekzegezistoj dubas pri la ekzakta senco de tiu biblia teksto. Dummezepoke, en diversaj eŭropaj landoj aparte nordaj, la judoj estis akuzataj kapti kristanajn infanojn por rita “ofero” de kristanaj infanoj ilin bruligante ankoraŭ vivajn (kiel en la supozitaj epoko biblia. Vidu: Simonĉjo kaj Ariel Toaff. 

Fontoj inter kiuj la Libro de Ĥanoĥ rakontas pri Moloĥo, plikorekte pri Molok, kiel la supera reprezentanto de rotoj de falintaj anĝeloj, konataj kiel “Zorgantoj” kiuj decidis malsupreniris al la tero homforme por studi kaj ami aliajn filojn de Dio: pro tio ili estos poste punataj resti sur la tero dum ilia ĉefo, ekzemple, ĝuste Molok, estos forapartigita en nekonata dezerto. En tiu medio, Molok similas al la falinta anĝelo Azazelo, ankaŭ li sendita kontroli la homaron, sed kiu poste generis kun homaj virinoj la Nefilim kaj donis al la mondo novajn malpermesitajn sciojn. 

Kabalistoj 


Pli detalan informon legu en la artikolo Kabalisto.

RAŜBI
Ichak Lurija (ARI)
Jehuda Lejb haLevi Aŝlag (Baal Sulam)
Baruĥ Ŝalom haLevi Aŝlag (RABAŜ)
Miĥael Lajtman 

Kabalistaj libroj 


Ĉi tie estas la listo de ĉefaj kabalistaj fontoj, de la plej malnovaj al la plej novaj tiuj.

Sefer haJecira (Libro de Kreo) de Abraham
Torao (Biblio) de Moseo
Libro Zohar de RAŜBI
Ec Ĥajim (Arbo de vivo) de ARI
Talmud Eser haSfirot (Doktrino de dek sfirot) de Baal haSulam 

Vidu ankaŭ 


Asocio "Bnej Baruĥ"
Framasonismo
Ĥasidismo
Kabalisto
Kabala Centro de Berg 

Brak komentarzy:

Prześlij komentarz