piątek, 21 sierpnia 2015

JOGO - spiritaj praktikoj kaj meditado

Jogo estas familio de antikvaj spiritaj praktikoj kaj meditadoj kiuj originis en Hindio, kie ili daŭras esti vibranta kaj vivanta tradicio havante la iluminiĝon kiel celo. Karma Jogo, Bhakti Jogo, Ĝnana Jogo kaj Raĝa Jogo taksiĝas kiel la ĉefaj jogoj, sed ekzistas multaj aliaj tipoj.

En aliaj partoj de la mondo kie jogo estas populara, ĝi fariĝis asociata plej ofte kun asanoj (pozicioj) de Hatha Jogo, kiuj popularas kiel fizikaj ekzercoj. Jogo, kiel rimedo de enlumiĝo estas centra por Hinduismo, Budhismo, Sikhismo kaj Jainismo, kaj influis aliajn religiajn praktikojn tutmonde.

La termino de jogo venas el la sanskrita योग kiu signifas unio de korpo kaj spirito. La vorto posedas la saman hindo-eŭropan radikon kiu troveblas en la franca joug en la angla yoke aŭ en la rumana jug. Jogo prezentas ankaŭ la ideon ke la atmano gvidendas al tiu absoluta unio. Sed per la unio de tiuj du elementoj, jogo estas la realiĝo de la vero per la joga vojo. 

Jogo estas Hindio plej venerado kaj antikvaj kultura tradicio. Jogo estas sanskrita vorto kiu signifas "kunigi". Ĝi estas konsiderita kiel potenca ekzerco pro lia kapablo por revitalizar la fizika, spirita kaj mensa aspektoj de la korpo. Jogo estas praktikita en la tuta mondo por lia mirinda sano profitoj kaj estas aparte populara inter la virinoj. Homoj kutime konsideras yoga kiel rimedo igi svelta kaj lertaj. Tamen, jogo estas ne nur utila por perdi pezon, ĝi povas ankaŭ proponas multajn aldonita avantaĝoj kiel toning kaj fleksebleco. Plie, fekundeco jogo estis konata por disvolvi la reproduktaj kaj endocrino sistemoj de la korpo. 

Praktikado de jogo 


Moderna praktiko de jogo ofte inkluzivas tradiciajn elementojn hereditajn el Hinduismo, kiel moralaj kaj etikaj principoj, pozicioj por konservi la korpon en bona sanstato, spirita filozofio, instruojn de guruo, kantado de mantroj (sanktaj silaboj), kvietigo de spiro kaj senmovigo de la menso per meditado. Tiuj ĉi elementoj ofte iĝas adaptitaj por la bezonoj de la nehindaj praktikantoj. Proponantoj de jogo taksas la ĉiutagan praktikadon mem kiel boniga; ĝi plibonigas la sanstaton, la emocian ekvilibron, la mensan klarecon kaj la vivoĝojon. Adeptoj de jogo progresas al samadhia stato, je kiu la praktikanto havas tutan regon pri sia konscio.

La celoj de jogo estas esprimitaj malsimile en diversaj tradicioj. En la diocentrema Hinduismo, jogo estas taksata kiel serio de praktikoj kiuj intencas alproksimigi homojn al Dio aŭ helpi ilin akiri unuiĝon kun Dio. En Budhismo, kiu ne postulas necese kreantan tipon de Dio, jogo profundigas la saĝon de la praktikantoj, kompaton kaj envidon. En okcidentaj tradicioj, kie ekzistas forta emfazo de individueco, jogpraktikado estas aldono de la serĉado por signifo en la egoo kaj integrado de diversaj aspektoj de la estaĵo. La terminoj mem-realiĝo kaj Di-realiĝo estas uzataj interŝanĝe en hinda jogo, kun la subkaŝiĝanta kredo ke la vera naturo de la egoo, malkovrita per praktikado de jogo, estas samspeca kun la naturo de Dio. La fina celo de jogpraktikado estas atingo de liberiĝo (Mokŝa) el mondaj suferoj kaj el la ciklo de naskiĝo kaj morto (Samsara). 


Joga diverseco 


Dum la longa historio de jogo, diversaj skoloj aperis, kaj ekzistas multnombraj ekzemploj de subdividoj kaj sintezoj. Oftas paroli pri ĉiu formo de jogo kiel "vojo" al iluminiĝo. Tiel, jogo inkluzivas amon kaj sindediĉon (kiel Bhakti Jogo, sindonan laboron (kiel en Karma Jogo), konon kaj distingpovon (kiel en Ĝnana Jogo), aŭ ok-brakan sistemon de disciplinoj emfazante meditadon (kiel en Raĝa Jogo). 

Raĝa jogo 

Reĝa (raĝa) jogo de firma volo kaj memdisciplino. Ĝi eluzas poziciojn (asanojn), spiradon (pranajamon), meditadon (dhjana) kaj celigon (dhrana) por atingi samaĝon (samadhi). 

Karma jogo 

Jogo de neegoista agado. La jogano klopodas pri akordo kun propra dharmo, kun ĉiuj vivaj estuloj kaj kun sia ĉirkaŭaĵo. Per tiu ĉi jogo oni purigas karakteron de homo. 

Bhakti jogo 

Jogo de amo kaj sindoneco. En tiu ĉi jogo oni adoras bhakti-ojn (diaron) en iuj liaj aspektoj (viŝnuo, ŝivao ktp.). Mem-ofero nuligas iluzion de neĝusta egoo (Mio, Miego, kaj Ĝio) kaj la jogano atingas nirvanon. 

Ĝnana jogo 

Tio estas jogo de ekkono kaj sciado. Jogano akiras mem-ekkonon kaj bodhi-on per studado de la veda literaturo, meditado kaj la harmonia vivo kongrue kun sia ĉirkaŭaĵo.

Hatha Jogo 

Hatha Jogo, ankaŭ konata kiel Hatha Vidya estas specifa sistemo de jogo disvastiĝita far la jogo saĝo Swami Swatmarama dum la 15-a jarcento en Barato. Ĝi estas parto de la barata tradicioj de jogo kaj tantro kaj estas vojo de spirita realiĝo, kondukante al la fina celo de Raja Jogo: la kontemplado de la Unua Realeco. Estas kion la plejparto de la homoj asociigas kun jogo kaj estas ĉefe praktikata por mensa, fizika sano kaj viveco ekster Barato.

Jogo - Asano de arbo

Originoj de jogo

Bildoj de meditantaj jogistoj el la Indusa Valo laŭtakse aĝas 6000-7000 jarojn. La plej fruaj skribitaj tekstoj pri jogo aperas en Rig Veda, kiu estis verkita inter 1500 kaj 1200 antaŭ Kristo. Estas malfacile konstati precizan daton de la apero de jogo, ĉar Rig Veda estis transdonita voĉe dum la unua jarmilo. La unua joga traktado datiĝas de la 2-a jarcento a.K. kaj estis verkita de Patanjali. Ĝi priskribas la aliĝon al la "ok brakoj" (la sumo kiu konsistigas "Ashtanga Jogo"-n) por kvietigi la menson kaj unuiĝi kun la senfino.

La unuaj detalaj priskriboj de la principoj kaj celoj de jogo troviĝas en la Upaniŝadoj, kiuj estis verkitaj inter la oka kaj la kvara jarcentoj a.K.. En la Upaniŝadoj, ankaŭ nomataj Vedanta, la malnovaj praktikoj de oferdonoj kaj la ceremonioj por pacigi la diojn anstataŭiĝas per nova kompreno ke la homo povas, per ena oferdono, fariĝi unu kun la Supera Estaĵo (aludita kiel Brāhman aŭ Māhātman) per morala kulturo, memregado kaj mensa trejnado. 

Meditado 

Meditado estas disciplino per kiu oni haltigas la pensojn, tiel permesante plenan koncentriĝon de la atento je io. Ĝi estas grava parto de budhismo kaj hinduismo. En la plejmulto de religioj ekzistas ia medita tradicio, ekzemple en la judismo, kristanismo, islamo, vuduo, kaj multaj ŝamanismoj.

Ekzistas multaj formoj de meditado, sed oni povas klasi ilin en du ĉefajn kategoriojn: la senpera meditado, kiu konsistas en la koncentrado de la atento por haltigi la fluadon de la pensoj, kaj la apogita meditado, en kiu la individuo apogas sin sur mantroj (ripetado de iu difinita sono), kantoj, ĉantoj, kreado de mensaj imagoj, ktp.

La budhisma (Vipassano) kaj la zena meditadoj estas ekzemploj de la senpera meditado. La kristana meditado, kiu koncentriĝas en imagoj de la Sankta Virgulino aŭ de Kristo mem, estas ekzemplo de la apogita meditado. Meditado estas ankaŭ grava parto de la praktikoj de la skoloj de la Nova Erao. En la ĉiutaga lingvaĵo, oni ofte konfuzas meditadon kun pripensado. Dum la meditado, oni ne pensas pri io sed, tute male, klopodas ĉesigi la pensojn. 

Ekzistas pluraj proverboj pri medit(ad)o en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili; 

„Fremda medito estas kaŝita.”

„Atendis, meditis, ĝis en tombon englitis.” 

„Vero ne bezonas mediti nek spriti.”


Upaniŝadoj 

La Upaniŝadoj estas bramanismaj sanktaj libroj de klasika hinduismo. La t.n. Monda Paca Preĝo estas bazita sur teksto el iu upaniŝado. 

Mantro 

En hinduismo kaj budhismo, mantro (el la sanskrita «sakrala formulo») estas mensa formulo aŭ silabaro aranĝita laŭ certa ordo, kiun oni ripetas multfoje per specifa ritmo. Unu el la plej konataj mantroj en Tibeto estas la mantro de Tchenrezi, kutime nomita mani. Oni diras "om mani peme hung" aŭ, en sanskrita, "om̐ Maṇipadme hūm" (ॐ मणिपद्मेहूम्). Tiu mantro estas alvoko al Maṇipadmā, virina formo de Avalokiteshvara. La traduko estas « Oh Maṇipadmā, oh ! ». La celo de mantro estas malproksimigi distron, mensan konfuzon. Oni ofte uzas samtempe mâlâ'n, specon de rozario, kiu havas 108 bidojn. Joga mantro: Om, AUM, Om śivaaya namah! (Om sivaaja namah). 

Mudroj 

Mudro estas simbola gesto uzata en budhismo kaj hinduismo. Kelkaj mudroj estas prezentataj helpe de la tuta korpo, sed por bildigi plimulton el ili necesas nur la manon kaj fingrojn. La mudroj estas gravaj dum interpretado de multaj religiaj bildigoj kaj ankaŭ parto de kelkaj hinduismaj ritualoj. Inter la plej konataj mudroj apartenas mudro "gesto de tuŝo de tero", kiun uzis Gautama Budho, kiam li estis survoje al vekiĝo. En la budhisma ikonografio la plej konataj estas la jenaj mudroj:

- Abhaja - gesto de ŝirmo
- Bhumisparŝa - gesto de tuŝo de tero
- Bodhjangi - gesto de vekiĝo
- Dharmaĉakra - gesto de rado de leĝo
- Dhjani - gesto de meditado
- Ŝaranagamana - gesto de rifuĝejo
- Varada - gesto de afableco

Ĉakroj 

Ĉakroj estas laŭ hinduismaj pensaj fluoj energiaj centroj en la korpo, priskribataj kiel kirlo aŭ rondo. Laŭ tiuj ĉi doktrinoj la ĉakroj servas kiel komplikaj ŝanĝiloj kaj transformiloj de prano en la homa organismo. En la korpo estas sep ĉefaj ĉakroj. 

- Sahasrara
- Aĝna
- Viŝuddha
- Anahata
- Manipura
- Svadiŝthana
- Muladhara

Ĉiu ĉakro nutrigas organojn kunigitaj kun ili per la prano kaj transdonas bioenergion en aŭron. Por ke la homa korpo estu sana, ties ĉakroj devas esti en ekvilibro kaj akcepti la bioenergion. La ĉakro akceptas tiun ĉi energion, nur se ĝi turniĝas en direkto de horloĝaj montriletoj (la fingroj de la dekstra mano montras la direkton de turniĝado, la dikfingro montras la direkton de la fluado de energio). Se ĝi turniĝas male, la energion ĝi ne donas. Ĝis kiam ne estas en la ekvilibro la tuta energia kampo de la homo, la ĉakroj akceptas kaj donas la energion. Perturboj en la agado de ĉakroj montriĝas kiel malfacilaj vivsituacioj. Se ĉiuj ĉakroj estas en harmonio, la harmonia estas ankaŭ la vivo de homo.

Pranajamo 

Pranajamo estas sanskrita vorto kunmetita el vortoj prano (vivenergio) kaj jamo (priregado). En la jogo oni kunigas ĉiujn tri specojn de spiro (enspiro, elspiro kaj reteniĝo de spiro) en unu tutaĵon, por ke estiĝu unu natura ritma movo. Ĝi estas parto de ok fakoj de la jogo laŭ la jogoj de sutroj de Patanĝali, kie estas en evoluo de ecoj la jena prezento: ...poste ni perfektigas la spiradon per priregado de la enspiro, elspiro kaj la mallonga aŭ la longa reteniĝo de spiro... 

Krijo 

Krijo estas jogana tekniko, kies celo estas purigado de ekskreciaj organoj de propra korpo.
La plej gravaj krijoj estas:

- trataka - fiksita rigardo
- neti - purigado de nazo
- kapalabhati - rapida spirado
- dhauti - purigado de stomako
- nauli - purigado de intestoj
- basti - klistero 

Jamo 

Evoluo de ĝusta traktado kiel parto de ok fakoj de jogo:

- vereco
- neperforteco
- neegoisteco
- moreco
- senposedeco

Nijamo 

Evoluo de spiritaj valoroj kiel parto de ok fakoj de jogo:

- pureco
- kunsento
- asketo
- sciado
- sindoneco 

Karmo 

Karmo kaj vipako (sanskrite karma-vipâka, palie kamma-vipâka): ĉiuj agoj kaj faktoj (karmo) kaj ties sekvoj (vipako) laŭ iuj religioj : Hinduismo, Ĝajnismo, Budhismo, Spiritismo. Foje la vorto "karmo" estas erare uzita por inkluzivi kaj agojn kaj sekvojn, sed tio estas evitinda. Laŭ la budhismo, karmo estas fakte ne la ago mem, sed la intenco malantaŭ la ago; senintenca ago do ne estas karma. La ĝajnismo havas alian interpreton, kaj inkluzivas ankaŭ senintencajn agojn en la karmokoncepto. Spiritismo nomas la karmon Leĝo de Kaŭzo kaj Efiko. 

Darmo 

Darmo (sanskrite dharma aŭ धर्म), havas multajn difinojn rilate al la religiaj tradicioj de Hindio, inkluzive de Hinduismo, Budhismo, Ĝajnismo, kaj Sikismo. Etimologie, darmo derivas el sanskrita radiko dhŗ aŭ dhar kiu signifas “subteni” aŭ “apogi”; do darmo estas verbdevena substantivo signifanta la subtenadon aŭ apogadon de io, aparte la universo mem. La plejparto da la etenditaj signifoj poviĝas rilati pli malpli al ĉi tiu baza senco. La darmoj en la Vedo (prahindua sankta skribo) signifas precipe la ritojn de ofero priskribitaj en la Vedaj kaj Bramanaj tekstoj inter proksimume 1200 a.K. kaj 600 a.K. Ĉi tie ne ekzistas klara diferenco inter darmo kaj karmo; ambaŭ rilatas nur al ritaj aferoj. Ankaŭ estas menciinda, ke darmo ne estas grava ideo en la plej frua sanskrita literaturo. 

La darmoj en Darmoŝastroj (traktaĵoj pri darmo) signifas la religiajn kaj jurajn devojn de la hinduaj kastoj. Ĉitradicie darmo kaj darmoj estiĝis la plej grava fundamento de hindua memkonscio, pere de kiu oni povis distingi “Arjojn” el aliaj hindiaj komunumoj. Laŭ Kane, darmoj estas "la privilegioj, devoj, kaj farindaj agoj de homo, lia modelo de konduto kiel ano de la Arja komunumo, kiel ano de unu de la kastoj, kiel persono je aparta etoso de la vivo." Tiu ĉi koncepto de darmo estas komuna tra la hindua historio ĝis la dek naŭa jarcento, kiam la Hinduismo, pro la renkonto kun Brituja Kristanismo, ekdifiniĝis konscie tiel religio kiel Kristanismo. Ĉimomenton nova koncepto de darmo inter hinduoj aperis, kiu emfazis la unuecon kaj la universalecon de darmo kontraŭ ĝia frua kompreno kiel pluraj devoj, kiuj kune subtenas la variajn partojn de universo sed ankaŭ diferencas inter popoloj laŭ kasto kaj vivetapo (āśrama). Ambaŭ ekzistas nuntempe en la Hinduismo, universala, etika darmo kaj kuntekstaj, juraj darmoj. Ĉi tiu kontraŭo ja estis pli frue (vidu la diferencon inter varṇāśramadharma kaj sādhāraṇadharma), sed la koncepto de universala, komuna darmo neniam estis bone ellaborita ĝis la kolonia periodo. 

Reenkarniĝo 

Reenkarniĝo, Renaskiĝo aŭ Metempsiĥozo estas proceso laŭ kelkaj kredoj per kiu, animo revenas post morto al Tero per nova korpo por nova vivo. Oni povas diri ke reenkarniĝo estas speciala tipo de metempsikozo. Sub tiu lasta koncepto la reenkarniĝo estis defendata en la antikva Grekio, unue de Ferecido el Siroso je la sesa jarcento a.K., poste de Orfeismo, Pitagoro kaj siaj disĉiploj kaj la kuracisto-folozofo Empedoklo. La reenkarniĝo estas regulata de karmo, tiu estas, la estonta vivo rezervas al la homoj punojn kaj ĝuojn konformajn al lia konduto, ĉu obeanta, ĉu malobeanta la Leĝon de Dio.

Laŭ Spiritismo, la Spiritoj estas kreitaj simplaj kaj sensciaj. Ili progresas intelekte kaj morale, pasante per reenkarnigo de malsupra ordo al sekvanta pli supra ordo, ĝis la perfekteco, ĉe kiu ili ĝuas senŝanĝan feliĉon. La Spiritoj reenkarniĝas tiom da fojoj, kiom necese por sia pliboniĝo. La Spiritoj ĉiam progresas. En siaj multaj korpaj ekzistadoj ili povas ne antaŭeniri, sed ili neniam malprogresas. La rapideco de ilia intelekta kaj morala progreso dependas de iliaj klopodoj por atingi la perfektecon. Laŭ Spiritismo, la spirito konservas sian individuecon antaŭ, dum kaj post ĉiu enkarniĝo, laŭ aliaj kredoj tio ne okazas. Renaskiĝo estas ankaŭ budhisma termino uzata por marki senĉesan procedon de morto kaj naskiĝo, per kiu trairas ĉiu estaĵo en sansaro, ĝis kiam ĝi ne atingos finan liberiĝon - nirvanon.  

Metempsiĥozo 

La vorto Metempsiĥozo, metempsikozo aŭ animomigrado povas signifi la doktrinon pri la postmorta transmigrado de la animo el iu korpo en alian aŭ tiun transmigradon mem. Metempsiĥozo, larĝasence, ampleksas la transmigradon de animo de homo al alia besto, de besto al besto, de alia besto al homo aŭ de homo al homo (reenkarniĝo). Ĝenerale, metempsikozo estas uzata kiel sinonimo de reenkarniĝo, ĉar vere malmultaj kredas je intermikso de homaj kaj aliaj bestaj vivoj. En antikveco Orfeismo, Pitagoro kaj Empedoklo instruis pri metempsikozon, en eŭropa mezepoko Katarismo. Metempsiĥozo hodiaŭe estas agnoskita de Budhismo, Hinduismo kaj aliaj religioj. Ankaŭ sufiĉe multe da famaj pensuloj kredis pri tio. 

Hinduaj filozofioj 

La ses klasikaj ortodoksaj filozofiskoloj hinduaj:

- Njaja
- Vajŝaeŝika
- Sanĥja
- Joga
- Purva-Mimansa
- Uttara mimansa ankaŭ konata kiel Brahmasutra 

Atmano 

Atmano aŭ Atmo (Sanskrite आत्मन्, ātman, Palie: atta, originala signifo: spiro) estas termino de la barata filozofio. Ĝi estas la koncepto de la persona memo de la nedetruebla, eterna esenco de la spirito, kaj estas ofte tradukita per la vorto animo. En la epoko de la Upaniŝadoj (750-500 a.K) oni komencas kompreni la kosman animon brahmo kaj la individuan animon atmano kiel unuon kiu reprezentas la veran esencon de la mondo. Tiu unuo en la kosmo nomiĝas brahmo kaj en la individuo ĝi nomiĝas atmano. Estas la celo de la vivo rekoni la unuecon de brahmo kaj atmano. Atmano estas ĉiam ekzistanta kaj neniam separiĝas de la kosma potenco de brahmo, kaj ĝi neniam ŝanĝas. 

Brahmo 

Brahmo (sanskrite brahma ब्रह्म) estas la koncepto de la spirito plej alta trovata en Hinduismo. Brahmo estas la realeco neŝanĝanta, enrestanta, kaj transcenda kiu estas la Fundo Dia de la tutaj materio, energio, tempo, spaco, esto, kaj ĉio transa en ĉi-tiu universo. La naturo de Brahamo priskribatas tiel kiel transpersona, persona, kaj nepersona laŭ malsamaj skoloj saĝamaj. En la Rigvedo, Brahmo ekzistigas la estaĵo praa Hiranjagarbha, kiu egaligatas kun la Dio kreanta Brahmao. La trimurti sekve tiel konsidereblas kiel personigito de Hiranjagarbha kiel la principo aganta kiu realigas la aperaĵojn de la universo. La vidantoj kiuj plivigligis la verkadon de la Upaniŝadoj asertis ke la animo liberigita (ĝiŭanmukta) realigintas ĝian samecon kun Brahmo kiel ĝian memon veran.

La vorto “Brahmo” devenas de la verbo brh (sanskrite: kreski), kaj sugestas grandecon. Tekstas la Upaniŝado Mundaka: 

Om- Ke Brahmo plej alta estas senfina, kaj ĉi-tiu Brahmo kondiĉita estas senfina. La senfina elvenas el la senfina. Do per scio, komprenanta la senfinecon de la senfineca, ĝi restas tiel kiel la senfina sola. 

Brahmao 

Brahmao (sanskrite en nagaria skribo ब्रह्मा, en IAST-transskribo Brahmā; elparolu brəhmα:) estas la ĉefdio-kreisto en hinduismo, kaj kune kun la aliaj dioj Viŝnuo kaj Ŝivao parto de la Trimurti, la hinduisma analogio al la kristana Sankta Triunuo. En ĉi tiu triopo rolas Brahmao la principon de la kreado. La brahmanismo, kiu dediĉas al li specialan atentemon je adorado, perdis hodiaŭ multe da signifo, malkiel la aliaj ĉefaj branĉoj de hinduismo (viŝnuismo, ŝivaismo). Ĉe bildoj estas Brahmao plej ofte videbla kun kvar vizaĝoj kaj brakoj, kaj kun preĝa florkrono kaj la vedoj (plej alta hinda literatura kolekto). Lia simbolo estas la ansero, kiu estas bildigita ankaŭ super la enirpordego de lia plej grava templo de la 14-a jarcento en la barata urbo Pushkar. En la Bhagavadgitao estas Brahmao la unua kreita estaĵo, kiu naskiĝis en la lotusfloro, kiu kreskas de la umbiliko de Viŝnuo. Onidire li rezidas ĉe lotusplanedo kaj respondecas pro la ekapero de pasio en la universo. En la publika adorado staris Brahmao malkiel ĉiuj aliaj dioj historie ĉiam malantaŭe, kio opiniigis kelkajn klerulojn, ke en la kazo de ĉi tiu dio temis pri speciala kreo de pastra kasto, kiu estis kreita por rondigo de la sistemo de dioj en iliaj sencoj. 

Guruo 

Guruo (el Sanskrito, guru, en Esperanto "grava, multsignifa") estas religia kaj jogo titolo por spirita instruisto en Hinduismo, majstro de jogo. Tio baziĝas sur la filozofia imago pri la signifo de scio en la Hinduismo. La instruisto estas nepre necesa por la disĉiplo okaze de la serĉado al scio kaj por la vojo ĝis saviĝo. 

En la Hinduismo la guruo depost longe okupas gravan lokon pro ĝia signifo rilate al karmo. Laŭ la vivmaniero de la guruo kaj la etoso en la aŝramo oni povas senti, kio estas la enhavo de lia instruo, ĉar multaj guruoj en Barato ne vivas laŭ siaj propraj principoj. La vera guruo ne trudas sian majstrecon, ne diras ke liaj vortoj estas la solaj ĝustaj kaj ne alstrebas materian profiton. Ekestas aŝramo el la bezono, kiun homoj sentas por vivi en la ĉeesto de la guruo. 

Ĝis hodiaŭ la titolo en Barato kaj inter la anoj de Hinduismo aŭ Sikismo havas grandan signifon. En la tibeta oni uzas la titolon analoge kiel "alta" (transliterade: blama, prononcata Lamao). Pro la fakto ke multaj memnomataj guruoj, ĉefe en okcidento, komerce, materie, fizike kaj psike ekspluatis siajn disĉiplojn, la vorto guruo nun havas ankaŭ negativan kromsignifon. 

Disĉiplo 

En pedagogio kaj jogo, disĉiplo estas persono, kiu studas sub instruanto aŭ kiu sekvas ies doktrinon. Tamen en la praktiko oni uzas la esprimon sub la dua signifo (Platono estis disĉiplo de Sokrato, Rafaelo estis disĉiplo de Perugino, Jesuo kaj liaj disĉiploj), dum en la normala pedagogia senco estas aplikataj esprimoj lernanto kaj studento. 

Avataro 

Avataro (el sanskrito अवतार, avatāra) signifas "malsupreniĝo", vorto per kiu hinduismo signas la sinsekvajn enkorpiĝojn de la dio Viŝnuo, Sivao venanta por helpi al la homaro. Laŭ la kredantoj de bahaismo, Sai Baba estas moderna avataro. 

Sadhuo 

Sadhuo (sanskrite साधु, sādhu, laŭvorte „bonulo“) en hinduismo estas kategoria termino por kredantoj, kiuj dediĉis sin al aparte religia, parte strikte asketisma vivo. Aparte ĝi grupigas la monaĥojn de la diversaj hinduismaj ordenoj. Sadhuo, kiu plene rezignis pri ĉiuj posedaĵoj, ĉiuj familiaj kaj sociaj ligoj kaj vivas asketisme, nomatas sanjasino, "abstinulo". Sed ankaŭ ekzistas sadhuoj, kiuj edziĝas kaj fondas familiojn, kiel la Baul, anoj de reforma ordeno en la oriento de Barato: Ili vagas tra la lando, en vilaĝoj kaj urboj kantas siajn tipajn religiajn kantojn kaj vivas el donacoj ricevitaj, estante posedantoj de tre modesta loĝejo.

Aliaj sadhuoj kreas komunumojn en aŝramoj aŭ vivas en loĝejoj ligitaj al temploj. Tie ili dediĉiĝas al spirita vivo, studas kaj instruas la sanktajn tekstojn de hinduismo. Multaj sadhuoj okupiĝas krom pri spiritaj aktivaĵoj ankaŭ pri filantropaj kaj humanismaj taskoj - aparte konataj pri tio estas la monaĥoj de la Ramakriŝno-misio kaj de la Sŭaminarajano-ordeno, ambaŭ en Barato tre popularaj. Ili organizas helpon por povruloj kaj por viktimoj de naturaj katastrofoj. 

Aŝramo 

Aŝramo el la sanskrita vorto por 'fazo de la vivo', estas religia lernejo, komparebla al okcidenta monaĥejo (kaj ofte tiel nomita), kie disĉiploj vivas en komunumo kun aŭ ĉirkaŭ guruo, sed kie ofte iu ajn povas tranokti aŭ restadi por meditado, jogo, danco, prelegoj ekz. En ĉiu aŝramo oni praktikas jogon. 

Vedoj 


Vedoj estas la plej antikvaj sanktaj libroj de Hinduismo, sin prezentas kolekto de himnoj, sorĉaj ritoj kaj religiajn ceremonioj. Konserviĝis nur kvar kolektoj, plej fruaj partoj apartenas al la mezo de II jarmilo a.K., sed dum unu jarmilo ili reverkadis kaj la fina versio estis farita en tempoj proksimaj al nia erao.

- Rigvedo - la unua kaj plej antikva libro de la hindaj Vedoj, entenanta religiajn himnojn.
- Samavedo - kolekto de himnoj, ripetanta tekstoj de Rigvedo, sed aldonas per ceremonia-rita instrukcioj.
- Jaĝurvedo - priskribas Vedajn ceremoniojn kaj regulojn de viktimado.
- Atharvavedo - kolekto de sorĉaj ritoj kaj formuloj. 

Rigvedo 

Rigvedo aŭ Rgvedo (sanskrite ऋग्वेद) (Laŭd-vero) estas la plej frua el la kvar sanktaj skriboj de Hinduismo, kiujn oni nomas la Vedoj. Ĝi konsistas el 1,017-1,028 himnoj (el kiuj multaj celas diversajn oferajn ritojn). Ilin entenas dek libroj, nomitaj Mandaloj. Tiu ĉi longa kolekto da mallongaj himnoj estas plejparte dediĉita al laŭdado pri la dioj. Tamen, ĝi enhavas ankaŭ disajn aludetojn al historiaj eventoj, precipe la luktado inter la fruaj vedaj popoloj (nomataj la Arjoj kaj iliaj malamikoj, la Dasoj. La nomoj de gedioj troveblaj en Rigvedo troviĝas ankaŭ ĉe multaj aliaj hindeŭrope parolantaj popoloj. Tio ĉi montras la antikvecon de la teksto. Elstaras interne de Rigvedo la gedioj Agni, Dyaus Pitar, Indra, Prithivi Mater, Viŝnuo; ankaŭ la sankta Soma. Rigvedo finiĝis ĝis la jaro -1500. (de Mary Pat Fishser)

Friedrich Max Müller, la unua notinda eŭropano studinta la Vedojn, rigardis Rigvedon kiel la solan "efektivan" Vedon; li argumentis, ke la aliaj (precipe Jaĝurvedo kaj Samavedo) estis apenaŭ pli ol ellaboraĵoj, parafrazoj kaj citadoj de ĝia teksto. Ĉi tial la baza teksto de Rigvedo estas aparte interesa el kaj historia kaj religia vidpunktoj. Ĝi registras tre fruan etapon en la evoluado de hinduismo, foje nomata la "veda" aŭ "arja" stadio de la religio, kiu havas intimajn ligojn al la antaŭzaratuŝtra religio de Persujo. Oni opinias ke kaj la Zoroastrismo kaj la veda hinduismo disvolviĝis el komuna antaŭa religia kulturo. 

Samavedo 

La Samavedo (Sanskrite, सामवेद, sāmaveda, laŭvorte: "Scio pri la kantoj") estas unu de la kvar Vedoj de la sankta skribaĵo de Hinduismo. Plejparte la himnoj konsistas el elektaĵo de la Rigvedo sed konformigitaj al la liturgiaj melodioj de la ceremonioj. La plej malnovaj partoj de la Samavedo datiĝas de ĉirkaŭ 1000 a.K. 

Arjoj 

La vorto arjo havas sian devenon en la sanskrita आर्य (árja) kaj signifas nobla. (Ĝis hodiaŭ ĝi estas ekzemple enhavita en la nomo de Irano, devene Árjan, aŭ alivorte la lando de arjoj). Laŭ tradicia interpretado la nocio árja ne rilatas al la etno, sed al kultiveco kaj pastreco de personoj en veda socia sistemo varnaŝramo. Ankaŭ konata citaĵo कृण्वन्तो विश्वमार्यम् (kṛṇvanto viśvam āryam -"Ili farigu ĉiujn (aŭ la tutan universon) arjojn") konfirmas, ke la nocio arjo rilatis al nenia konkreta raso aŭ etno. 

Veda Sanskrito 

Veda Sanskrito estas hindarja pralingvo. Ĝi estas la parolata praulo de liturgia Sanskrito, kaj frua descendanto de pra-hindarja. Ĝi estas proksime rilata al Avesta, nome la plej aĝa konservita Irana lingvo. Veda Sanskrito estas la plej aĝa atestita lingvo de la Hindirana branĉo de la Hindeŭropa familio.

Veda Sanskrito estas la lingvo de Vedoj, nome tekstoj kompilitaj ĉirkaŭ la periodo de komenca la meza 2a al meza 1a jarmilo a.K. Ili estis parole konservitaj kiel parto de la tradicio Śrauta de Veda recitado, antaŭa al la alveno de alfabeta skribado en Hindio dum kelkaj jarcentoj. Pro manko de kaj epigrafia pruvaro kaj de nerompita manuskripta tradicio, la Veda Sanskrito estas unu el lingvoj kiuj ne povas esti tradukitaj akurate en tiu epoko. Speciale la plaj aĝa epoko de la lingvo, nome la Rigveda Sanskrito, nome la lingvo de la himnoj de Rigvedo, estas konservita nur en formo redaktita kelkajn jarcentojn post la kompono de la tekstoj. Rekuperado de ties origina formo estas celo de lingva rekonstruado. 

El ĉirkaŭ 4a jarcento a.K., en la klasika periodo de Ferepoka Antikva Hindio, Veda Sanskrito lasis la vojon al la Klasika Sanskrito kiel difinita de la gramatiko de Panini. 

Agni 

Agni estas dio en hinduismo kaj jogo. La vorto en sanskrito signifas fajron. Li estas la dio de fajro kaj la akceptanto de oferoj. La oferoj faritaj al Agni celas aliajn diojn, ĉar Agni estas la mesaĝisto al aliaj dioj. Li estas ĉiam juna kaj senmorta. Agni estas la fajro de la suno, la fulmo, kaj la fajro en la doma fajrejo. Foje oni diras, ke Agni estas la ĝemela frato de Indra, kaj kiel Indra li naskiĝis kun plena poveco kaj vigleco. Oni pretendas, ke Agni estas la filo de dek patrinoj, kiuj ĉiuj estas fratinoj; tiuj reprezentas la dek fingrojn de la homo. 

Ŝivao - Dio de jogo 

Ŝivao (sanskrite शिव) - fojfoje transskribata kiel Sivao, "la bona, la afabla, kiu feliĉecon alportas" - estas laŭ Hinduismo formo de Dio. En la Dia Triopo (kun Bramo kaj Viŝnuo), li estas la Detruanto. Kvankam li representas detruon, oni rigardas lin favore (kiel Detruanto de Malbono) ĉar post detrui ebliĝas la konstruo. Laŭ la Ŝivaistoj, Ŝivao estas personiĝo el absoluteco, la detruanta kaj samtempe rekreanta deveno de la tutmondo, disdonante mortiĝon kaj renaskiĝon. Estas origine dravida Dio, kies unuaj fontoj la arjajn invadojn antaŭas. 

Estas Dio kiu laŭ la Hinduisma mitologio dancas; lia danco simbolas la energion kiu trairas la mondon kaj kaŭzas la ritmojn de tago kaj nokto, de la sezonoj, de naskiĝo kaj morto. Li bildigatas kun tria okulo, simbolo por saĝeco, meze de lia frunto kaj kun kobro ĉirkaŭ lia kolo. Li portas tridenton (triŝulao) kaj tenas perkutileton (damaruo). Li sidas sur felo de tigro, simbolo por potenca energio. Ŝivao efektive reprezentas dormantan kreeman fonton. El lia hararo, en kiu troviĝas kreskanta luno, simbolo por tempa ciklo, droniĝas Gango, sankta rivero laŭ hinduismanoj. Lia rajdbesto estas la taŭro Nandi. 

La lingamo (ankaŭ lingam, lingo, Ŝivaa linga, Ŝivaa ling, en sanskrito लिङ्गं, liṅgaṃ, kun signifo "marko", "signo", aŭ "intermeto") estas cilindra reprezentaĵo de la Hindua dio Ŝivao uzita por adorado en temploj. 

Ŝaktio (Siaktio) 

En la kadro de hinduismo, ŝaktio aludas al la «energio» de deva (nome vira dio en hinduismo), personigita kiel lia edzino. En origino, ĉiu ina diaĵo de hinduismo estis nomita Devī kaj estis asocia kun fekundeco, poste ĉiu devi kaj ties potenco estis komprenita kiel ŝakti. Tiele ĉiu ŝaktio estas komprenita kiel aspekto de la Granda Diino (Durgao aŭ Kalio). 

Lingamo 

La lingamo (ankaŭ lingam, lingo, Ŝiva linga, Ŝiv ling, en sanskrito लिङ्गं, liṅgaṃ, kun signifo "marko", "signo", aŭ "intermeto" estas reprezentaĵo de la Hindua dio Ŝivao uzita por adorado en temploj. En tradicia socio de Barato, la lingamo estas vidita pli kiel simbolo de energio kaj povoforto de Dio, Ŝivao mem. Ĝi havas formon de cilindro. 


Kiel Dose Yoga Helpo Pliigi fekundecon?


Malkresko Stress: Jogo povas helpi vin en ceteraj cool kaj trankviligi kiu siavice reduktas streson. La pli relajado vi estas, des malpli cortisol estos produktita de via ventro kaj la pli ŝancojn vi havos de igante graveda.

Etendi sangofluon la Utero: Jogo metas povas helpi en eltiri la blokadoj en la sango, kiu fluas al la utero. Tio helpas en pliigante la fluon de sango al la malsupra parto de la korpo kaj plibonigas la eblojn de koncepto.

Dinamizar la Imuna Sistemo: Iuj yoga metas havas la kapablon por pliigi la imuna sistemo. Helpante vin distras via korpo, tiuj yoga metas povas plirapidigi vian korpon kuracon mekanismo kaj prepari ĝin por la vojaĝo antaŭen.

Boost ovárico Funkcio: Jogo estas konata por relanĉi la reproduktaj organoj de la korpo. Ĝi faras ke pliigante la fluon de sango al la reproduktaj organoj kiel la ovarioj. La kresko de sango plibonigas la ovárico funkciokaj pliigas la eblon de koncepto.

Redukti Adversaj efektoj de Fekundeco Drogoj: Jogo helpas forigi la malutila kromefikoj de fekundeco drogoj tiel. Kun redukto en niveloj de streso, la korpa kapablo elteni la traktadoj de fekundeco pliigas vian ŝancojn akiri graveda.

Kio estas Agni Jogo? 


La Instruo estis donita de niaj Altaj Fratoj (kiujn en Hindio oni nomas Mahatmoj, t.e. Grandaj Animoj) per helpo de Helena kaj Nikolas Roerich, rusaj homoj, kiu dum multaj jaroj loghis en Hindio. Roerich-oj kun iliaj du filoj estis bonegaj sciencistoj, pensuloj kaj pentristoj. En la 1920-aj jaroj ili aranghis la Transhimalajan ekspedicion, la plej grandan kaj gravan ekspedicio en Orienton.

Ja kio estas Agni Jogo? Ghi estas la plej alta sintezo de la plej altaj sistemoj de jogo, kaj Karma jogo, la jogo de Ago, estas ghia bazo. Agni Jogo estas la vojo de konscia altruismo, de egalpezo inter memperfektigho kaj servado al Komuna Bono. Ghi estas la plej moderna kaj same la plej antikva Instruo de Sagheco. Ghi estas la plej rapida kaj fidela vojo al Scio kaj al la plej altaj mondoj. Ghi estas la vojo de chiuj Senditoj de Lumo, komuna spirita denominatoro, venanta tra chiuj popoloj, jarcentoj, kulturoj kaj civilizacioj.

Agni Jogo mem estas sintezo de religio, scienco kaj filozofio. Ghi estas nek aparta religio, nek scienco. Alia nomo ghia estas Viva Etiko. La Instruo diris pri kvar Kosmaj Leghoj:

1) la legho de Hierarkio, t.e. "kiel supre, tiel malsupre";
2) la legho de Karma ("Kion vi semis, tion rikoltos");
3) la legho de alikorpigho (reinkarnado);
4) la legho de libera volo.

Angi Jogo emfazas signifon de Ghojo kiel konscia, aktiva percepto de Beleco, Amo kaj Scio. Ghojo estas la plej alta sagheco. Agni Jogo konfirmas kompareblecon, trankvilkarakterecon kaj lauceleco en chio.

La lasta vico da libroj de Agni Jogo estis verkita de Estroj de Orienta Sagheco antaue per Helena Blavatskaja (sub la nomo Sekreta Doktrino), poste per Franchia La Dju (sub la nomo Instruo de la Templo), poste per familio de Roerich (ghuste sub la nomo Agni Jogo au Instruo de Viva Etiko) kaj antau nelonge per Boris Abramov (sub la nomo Facetoj de Agni Joga). Agni Jogo estas proksima al Kristanismo, ankau al Budhismo kaj aliaj lumportantaj religioj kaj filozofioj de la mondo, char ghi diras, ke chiuj religioj devenas el unu Fonto. Certe ankau ghi estas proksima al Teosofio de Blavatskaja, kiu (lau mia opinio) antauvenis Agni Jogon kiel Sankta Johano antau Kristo. Ankau Homaranismon de L. Zamenhof kaj Rozo de Paco de D. Andrejev estas parencaj al Agni Jogo.

Agni Joga estas destinita antau chio al la homoj de nova pensmaniero, liberaj de antaujughoj, stereotipoj kaj dogmoj de la antauaj epokoj. Ghuste tial multego da dischiploj de Viva Etiko loghas en eks-Sovetio, Europo, Latina Ameriko kaj Usono. Homoj de tiuj landoj estas pli impreseblaj al novaj ideoj, malpli konservativaj. Ankau, lau la Sekreta Doktrino kaj leteroj de H. Roerich, tiuj popoloj formigos la bazon de nova, la Sesa, radika raso kaj la sesa subraso de la Kvina radika raso. La nova erao komencighis en la 1924 lau unuaj fontoj au en la 1947 lau aliaj.

Nerefutebla fakto estas, ke la homaro iras lau la vojo de evolucio konstante per helpo de la Fortoj de Lumo, Reprezentantoj de Kiuj de tempo al tempo enkorpighas inter homoj. Ili konatigas la homaron kun la Leghoj Universaj, t.e. akcelas kreskon de konscio. En diversaj tempoj inter diversaj popoloj enkorpighis Buddha, Kristo, Mahomet kaj aliaj. Ili alportis al mondo la Grandajn Verojn; kiam la homaro ekposedis ilin, ghi ekhavis kapablon veni lau la vojo de spirita evolucio. Chiu Granda Instruisto alportis sian Instruon, sed inter ili kontraudiro ne ekzistas, char chiuj ili vokas homojn al spirita perfektighado kaj al unuigho kun la Fortoj de Lumo.

La homoj kredas kaj honoras je tiu Instruisto, kiu estas la plej harmonia al vibradoj de iliaj koroj. Sed kiun ajn ni honorus kiel sia Spirita Instruisto, chiu devas plenumi tion, kion instruas lia Instruisto.

Unu homo demandis Dalaj-Lamaon: "Kiamaniere mi devas ighi budhiston?" Dalaj-Lamao ankau demandis lin: "Kian religion vi apartenas?" Li respondis: "Mi estas kristano." "Bonege, diris Dalaj-Lamao, estu kristano, char Kristanismo estas la plej bona Budhismo." Do, tio estas la plej ghusta konsilo lau Viva Etiko!

Himalajo 


Himalajo - el la sanskritaj vortoj hima = neĝo kaj ālaja = domo, do "domo de neĝo" kaj domo de joganoj - estas montaro en Azio. Kune kun la pli nordaj regionoj Tibeta Altebenaĵo kaj Pamiro ĝi estas nomata la "Monda Tegmento". 10 el la 14 montoj pli altaj ol 8000 m situas en Himalajo. 

Himalajo formas la limon inter Ĉinio (Tibeto) unuflanke kaj Barato, Butano, Nepalo kaj Pakistano aliflanke. Ĝi estas longa ĉirkaŭ 2500 km kaj plejparte enhavas tri paralelajn ĉenojn; la plej norda estas ankaŭ la plej alta kaj la plej maljuna. 

La himalaja kaj karakoruma montaroj estiĝis ĉar la kontinenta plato de Oceanio kaj Hindio koliziis kun relative granda rapideco kaj forto kun la kontinenta plato de Azio. Geologie Himalajo estas relative juna montaro kaj la proceso ankoraŭ ne finiĝis. La montoj en Himalajo ĉiu-jare kreskas kelkajn centimetrojn kaj la tuta regiono regule skuiĝas per fortaj tertremoj. 

Notindaj unuopaj montoj 

Ĉomolungmo (aŭ Everesto) 8850 m - la plej alta monto sur tero
Kangchenjunga 8586 m
Lhotse 8501 m
Makalu 8462 m
Ĉo Oju 8201 m
Dhaulagiri 8167 m
Manaslu 8163 m
Nanga Parbat 8126 m
Anapurno 8091 m
Ŝiŝapangmo 8027 m
Gyachung Kang 7922 m
Nuptse 7861 m
Nanda Devi 7817 m
Kamet 7756 m
Kabru 7338 m
Pumori 7161 m 

La montoj K2 (Ĉogorio) (8611 m), Gaŝerbrum 1 (8068 m), Falĉan Kangri (aŭ Broad Peak aŭ K3) (8047 m), Gaŝerbrum 2 (8035 m) estas proksimaj al Himalajo sed pli precize apartenas al Karakorumo. 

Kajlaŝo - Sivao' monto 

Kailash kaj en Esperanto Kajlaŝo (Gang Rinpoĉe, tibete:གངས་རིན་པོ་ཆེ, Kangrinboqê) estas monto alta 6714 metrojn en montaro Gang Tise, en la okcidenta parto de la montara masivo de la Transhimalajo en Tibeto. Ĝia pinto havas tre simetrian formon kaj similas al piramido, kiu tutjare estas kovrita per neĝo. Kailash situas en centro de areo, kiu havas centran gravecon por la tuta akvofluo en la tibeta altebenaĵo. En tiu areo fontas la kvar grandaj riveroj de la sudazia areo. Norde la Induso, oriente la Yarlung Tsangpo (Bramaputro), okcidente Satluj kaj Karnali (alfluanto de Gango) en la sudo. Tiuj riveroj havas gravan proporcion en akvoprizorgo de la tuta regiono. La religia graveco estas forte ligita kun tiu aspekto. La distanco de la monto al Nov-Delhio estas 980 km, al Lhasa 1280 km. La monto ĝis nun estas negrimpita pro religiaj kontraŭsentoj (budismo, hinduismo, ĝanaismo).

Esperanton "ĉapelitajn" literojn: ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ, ŭ. 

Ĉ, ĉ - pola cz, angla ch,
Ĝ, ĝ - pola dż, angla dj,
Ĥ, ĥ - pola ch, angla kh,
Ĵ, ĵ - pola  ż, angla  j,
Ŝ, ŝ - pola sz, angla sh,
Ŭ, ŭ - pola  ł, angla  w,

Esperanton "ĉapelitajn" literojn: ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ, ŭ

Surogate laŭ la x-sistemo: cx, gx, hx, jx, sx, ux.
Surogate laŭ la h-sistemo: ch, gh, hh, jh, sh, u.


Brak komentarzy:

Prześlij komentarz