piątek, 4 września 2015

Ĉakroj - la sekreta scio de laja jogo

Ĉakroj - la kaŝita scio de laja jogo kaj ĉakroterapio 


Ĉakroj estas laŭ joga filozofio, tantro kaj ved-hinduismaj pensaj fluoj energiaj centroj en la korpo, priskribataj kiel kirlo aŭ rondo. Laŭ tiuj ĉi doktrinoj la ĉakroj servas kiel komplikaj ŝanĝiloj kaj transformiloj de prano en la homa organismo. La scienco de la ĉakroj estas tre grava parto de jogo, inkluzive de la bazo por la praktiko de Laja Jogo kaj Krija Jogo kaj progresinta praktiko Hatha Jogo, Raĝa Jogo aŭ ia alia aŭtentikaj metodo de jogo .En la korpo estas sep ĉefaj ĉakroj. 

Sahasrara - ĉakro de krono, kronĉakro  
Aĝna, Aĝnia - ĉakro de tria okulo 
Viŝiuddha - ĉakro de gorĝo, gorĝĉakro 
Anahata - ĉakro de koro, korĉakro 
Manipura - ĉakro de sunplekto, sunplekta ĉakro
Svadiŝthana - ĉakro de subumbiliko, subumbilikĉakro 
Muladhara - ĉakro de bazo, seksorgana ćakro  

Dodaj napis
Ĉiu ĉakro nutrigas organojn kunigitaj kun ili per la prano kaj transdonas bioenergion en aŭron. Por ke la homa korpo estu sana, ties ĉakroj devas esti en ekvilibro kaj akcepti la bioenergion. La ĉakro akceptas tiun ĉi energion, nur se ĝi turniĝas en direkto de horloĝaj montriletoj (la fingroj de la dekstra mano montras la direkton de turniĝado, la dikfingro montras la direkton de la fluado de energio). Se ĝi turniĝas male, la energion ĝi ne donas. Ĝis kiam ne estas en la ekvilibro la tuta energia kampo de la homo, la ĉakroj akceptas kaj donas la energion. Perturboj en la agado de ĉakroj montriĝas kiel malfacilaj vivsituacioj. Se ĉiuj ĉakroj estas en harmonio, la harmonia estas ankaŭ la vivo de homo. 

La ĉakroj estas energiaj zonoj de la homa korpo. Troveblas sep ĉefaj, kiuj viciĝas de la malsupra korpo ĝis la kapsupro. Neniu ĉakro estas supera ol la alia. Iuj partoprenas la konstruadon de homaj ĉeloj. Iliaj agadoj estas gravaj ĉar ili ekvilibrigas la tutan korpon. Se unu ĉakro malekvilibras, oni ne povas farti plene bone. La saĝaj Hindoj simboligas la homan evoluon uzante sep ĉakrojn . Tiu scio kapablus alporti kaj disdoni energiojn por ĉiu bona ago. Do estas tre grave sin analizi tre ofte. Laŭ jogo, akupunkturo kaj aliaj hindaj kaj ĉinaj tradiciaj sciencoj, iu el la energinodoj en la korpo, el kiuj la sep precipaj sidas laŭ la vertebraro: kutime oni kalkulas sep ĉakrojn, kiuj situas apud anuso, seksorgano, umbiliko, brusto, gorĝo, frunto kaj verto. 

Ĉakroj estas jam fotitaj kaj pri ili ekzistas grandega literaturo. Evidente, materialoj pri parapsikologio kaj konkrete pri ĉakroj abundas ankaŭ en Reto; kiu deziras, povas trovi ilin. Ĉakroj (sanskrite tio signifas "radoj"; la vorto estas parenca al latindevena vorto "cirkloj") apartenas ne al fizika, sed al pli fajna kaj subtila korpo. Kutime oni kalkulas sep chakrojn, kiuj situas apud anuso kaj seksorgano, subumbiliko, sunplekto, brusto, gorĝo, frunto kaj verto, super la supro de la kapo. 

Ĉiu el tiuj ĉakroj, kiam plene evoluigita, donas al homoj iujn miraklajn supereblecojn. Krom tiuj, ekzistas multe da aliaj, malpli grandaj centroj - ĉe ŝultroj, piedoj ktp. Kiam ĉakroj de homo ekfunkcias, por klarvidanto ili aspektas kiel diverskoloraj lumantaj floroj. W skrajnych przypadkach ich światło jest widoczne nawet dla prostych ludzi; Dlatego na temat ikon głów nimbon kufel ĉirkax świętych. Halo jest światło, które promieniuje kapitału, VERTA ĉakro.

Jogistoj kapablas elteni froston kaj varmegon, dum horoj ne spiri kaj fari aliajn "miraklojn".  Ĉiuj tiuj kapabloj enestas en ĉiu el ni, sed ni ekde frua infanaĝo jam estas misedukitaj. Ĵusnaskita bebo, se ĝin ĝuste eduki, povas fariĝi "superhomo". Jogo estas proksima al kristanismo, ankaŭ al budhismo aŭ islamismo kaj aliaj lumportantaj religioj kaj filozofioj de la mondo, ĉar ĝi diras, ke ĉiuj religioj devenas el unu Fonto. Certe ankaŭ ĝi estas proksima al teosofio de Blavatskaja kaj familio de Roerich kaj Alice Bailey, kiu antau venis Agni Jogo. Jogo emfazas signifon de Ĝojo (sanskrita: Ananada) kiel konscia, aktiva percepto de Beleco, Amo kaj Scio. Ĝojo estas unu el la signoj plej alta saĝeco. Jogo konfirmas kompareblecon, trankvilkarakterecon kaj laŭceleco en malkonfortaj pozicioj. 


Muladhara - La unua ĉakro (ciakro) estas la Muladhara 


La unua ĉakro estas la Muladhara au baza ĉakro (ciakro, ĉiakro), tanko ĉe la bazo. Ĝi trovigas inter la anuso kaj la ekstera seksorgano. Je la malantaua flanko de tiu punkto deiras la grava meridiano Governestro kaj je la antaua flanko deiras la alia grava meridiano Konceptejo (ties unua punkto Du Maj kongruas kun Muladharo). Ĝi koncernas la materian, izikan ekziston, la vivenergion de la korp-volo pri estkurago kaj postvivado. Tial gi estas ligita al manĝaĵo, trinkado, kopulacio, sekureco, mono kaj laboro kaj dormanto. En sia plej primitiva formo ci tiu ĉakro evidentigas en agresemo, erfortigo, bruo, sencela kolektado de posedo, sennuanca pensado pri aliuloj, egoismo, klara sed naiva istingo inter bono kaj malbono. Libera energifluado rezultos en neelcerpebla laborforto, granda fizika kaj mensa stabileco, solida disradiado kaj fidindeco. 

Tiaj homoj staras fikse sur la tero. Laulitere tio okazas per la ĉakroj en la plandoj, kiuj estas rekte ligitaj al la Muladharo. Jogo kaj aliaj sistemoj uzas la plandojn rekte en siaj ekzercoj pri surterigo. Se la ĉakro montras blokadon, estas nebalancita, oni ne staras surtere per ambau kruroj (t.e. ne estas stabila, realisma). Tio rezultos en timo, angoro, laceco, elcerpigo, peniga fizika realeco. 

Fizike ci tiu ĉakro estas ligita al la vostosto kaj suba ĉakro. Ĝi estas asociita kun la flarado, do la nazo (esence dum casado). Ĝi kontrolas la reproduktan seksagon. Krome gi estas asociita kun la cifero KVAR (kvar petaloj de la lotuso floro), la koloro ruga (kelkaj doktrinoj asertas flava - tero elemento) kaj la sono gamo: DO. Tiu sono estas via propra baza tono, kiu eĉ povas sangigi pro cirkonstancoj (facile trovebla per kantado de diversaj tonoj; tiu kiu plej facilas kaj placas estas via DO. Kelkaj doktrinoj asertasla fiksan tonon C anstataŭ do. Tio ne gustas ĉar homoj diferencas. Inverse oni povas influi la ĉakron per la ruĝa koloro (nenecese sur la cakra loko) kaj la sono do. Precipe tambura muziko pozitive influas ĝin (ankaŭ aliaj tonoj). 

Laste la ĉakro asociigas kun la vivperiodo de la naskiĝo kaj ĝis cirkau 7 jaroj. Estas la periodo de sinmalkovro kaj egocentrismo. La elemento, kiu apartenas al la baza ĉakro, estas la tero (flava koloro, kvadrato). La cakretoj en la plandoj estas ankau nomataj terĉakroj. Kernvorto por la baza ĉakro estas mi. Ja preterlasas la diversajn mistikaj ecojn kaj karakterizojn imputitajn de doktrinaj instruistoj (mal-guruoj, mal-majstroj), kaj kiuj estas dubindaj aŭ subjekto de kvereloj inter dogmoj. Ja estas tiuj, kiuj satas mistifiki kaj komplikigi la aferojn, por pli facile alproprigi al si saĝecon kaj autoritaton, kaj tiel influi, subigi kaj obeiigi aliulojn, t.n. disciplojn aŭ adeptojn, por ke ili dependigu de tiuj guruoj. Krisnamurti ja ne sencele avertadis kontraŭ ĉiuj guruoj (ankaŭ si mem) kaj rekomendis, ke ĉiu estu sia propra guruo! 

Muladhara - la elemento tero, tago por intensa praktiko - sabato, simbolo de tera elemento estas flava kvadrato. La baza mantro: LAM silabo.  

Svadhiŝthana - La 2-a ĉakro estas la Svadhiŝthana  


Ĝi trovigas 2 fingrolargoj sub la umbiliko. Ĝi estas la pezo centro de nia korpo. En Japanio oni nomas tiun centron HARA. En diversaj aziaj kulturoj la ventro estas konsiderita gravega centro. Kiam en Eŭropo solida, fidinda persono estas nomita iu kun spino, tiam la japanoj nomas tiun individuon hara-no-hito, viro de la ventro. Iuj parolas pri ventra cerbo. Ankaŭ en la okcidento oni povas diri al tro racia persono: pensu malpli per la kapo, sed pli per la ventro. La 2-a ĉakro koncernas la intimecon, gesolecon (do, duopecon), rilatojn seksecon, negocan intersangon. Malferma ĉakro rezultas en harmonio en rilatoj, interdividado, facila kaj natura fizika kontakto, fluantaj movigoj, allogeco. 

Kernvorto ci-ĉakra estas kun. Kie en la 1-a ĉakro la homo batalas, zorgas kaj respondecas pri si mem, tie en la 2-a ĉakro li venkis tiun elementan batalon, nun venas la tempo por kunul(in)o, por zorgi ankaŭ pri aliulo. Post la serioza lukto pri postvivo, lisi nun malkovras la eblecon gui. Antaŭe la manĝaĵo kaj trinkaĵo estu nutraj, nun ili ankaŭ estu bongustaj! Same en la seksrilatoj. En muladharo tio signifas reproduktadon, en svadhiŝthano ĝi signifas ankaŭ amindumi, gui. Klare: post vivolukto sekvas vivoguo. Nun vi komprenas, ke kvankam la ekstera seksorgano situas en la kampo de la baza ĉakro, la 2-a ĉakro vere regas la seksumadon. Tial ĝi ofte nomigas ankaŭ la seksoĉakro. 

Nun vi povas klare vidi ankau la rilaton kun la numerologio (nombromistiko): post la komenca soleco nun estas tempo por atenti duan personon por kune gui la vivon. La nombro de tiu ĉakro estas ses - ses petaloj de la lotuso floro. Tiu ĉi ĉakro kovras la agperiodon de c. 7 gis 14 jaroj. Tio estas la periodo, kiam la infano iras ekster la familion kaj hejmon, nome lernejen, kaj venas hejmen kun amik(in)eto por kune ludi kaj gui. Lisi aprezas la familian hejmon. Blokitan ĉakron karakterizas ĵaluzo, senbremsa sopiro, timo pri propra sekseĉo, timo pri intimeĉo, manko de kreiveĉo kaj manko de krea energio. Mankas la ekvilibro.

Fizike ĉi tiu ĉakro (ciakro) estas ligita al la supra sakro ĝis la dua limba vertebro. Ĝi estas asociita kun la gusto, do la lango (esenca por bongustajoj), pasio kaj plezuro (cina Budho kun dikega ventro). Ĝia agado montrigas per la manoj. Ĝi kontrolas la renojn, adrenalinon, korpajn likvajojn, kaj ludas gravan rolon en la procezo de sano kaj (re)sanigo. En ĉi tiu rilato estas utile atentigi pri japana kutimo volvi ekstilstrion (rubandon au zonon) cirkaŭ la ventro kiel preventilo kontraŭ la malsanigo (speciale malvarmumo kaj gripo). Ni transprenis tiun kutimon dum la malvarmaj sezonoj kaj devas agnoski la efikon. 

Kontraŭe nuntempe la junvirina modo evidente preskribas, ke la umbilika zono inter upo/pantalono kaj bluzo/jerzo estu nuda, ofte ankau por montri bele ornamitan traboritan umbilikon. Mi demandas min, ĉu tio ne gvidas al sanecaj konsekvencoj iam. Fine la ĉakro estas asociita kun la koloro oranga (la 2-a koloro de la ĉielarko) en Hindio kun kusanta argenta lunarko. La "hara" ĉakro povas esti influata de la koloro oranga kaj muziko per lignaj blovinstrumentoj kaj precipe de la gama sono RE. La elemento kiu apartenas al la ventra ĉakro estas la akvo.  

Svadhiŝthana - la elemento akvo, tago por intensivaj praktiko - merkredo. La dua ĉakro estas la simbolo de la formo de duona luno vazoj arĝenthara verdeta koloro de la akvo elemento. Mantra por la disvolviĝo de subumbilika centro estas la VAM silabo.

Manipura - La tria ĉakro nomiĝas la manipura 


La tria ĉakro (ciakro) nomiĝas la manipura aŭ sunplekta ĉakro. Ĝi troviĝas je la nivelo de la talio, ĉe la stomako, iom sube de la brusta osto - duonvoje inter la umbiliko kaj la sternumo. Ĝi koncernas la ligon inter la sinmemo kaj la ĉirkaŭa mondo, formigo de la ekzisto, rilato inter pensado kaj sentado. Do mallonge: liŝia pozicio en la mondo. Ĝi estas la plej konata ĉakro. Eĉ homoj, kiuj nenion scias pri ĉakroj, konas la "plexus solaris". Kiam ni rilatas la bazan ĉakron al la introverteco, tiam ni rilatigu la 3-an al la ekstroverteco. En la 2-a ĉakro ni jam serĉis akompanon, nun estas la tempo por malfermiĝi al la cetero de la mondo. Tial la rilato al la suno. De ĉi tiu ĉakro ni volas el- kaj disradii nian kontaktemon al nia medio, nian simpation al niaj kunhomoj, nian deziron ludi rolon en tiu socio. Kiel kernovorto ni povas konsideri ĉi tie „kontakto“. 

Nia suna interplektaĵo koncernas la emon sentigi sian influon, la memstarecon, liberecon, memfidon, la eblecon de gvidado, regado, aŭtoritato, organizado, kaj la naturan superecon, ĉio ĉi en plena malfermiteco kaj sincereco. Ĉe malbalanco en ĉi tiu regiono la emo sentigi sian influon, pedanteco kaj ribelado superas.  La rilato kun la numero 10 montriĝas en la kompletiĝo de onia fizika kaj familia vivo. Post la edukado kaj baza lernado nun venas la tempo por elekti profesian studon por poste, aŭ tuj trovi funkcion, perlaboron en la socio kaj realigi ambiciojn. Ankaŭ venas la tempo por serĉi kaj trovi partneron kaj fondi familion (patro + patrino + infano = 3, sed iu estas la kapo de la familio). 

Ja ne senkaŭze la sunkunplekta ĉakro kovras la aĝperiodon de ĉ. 14-21 jaroj. Estas la tempo de pubereco kaj adulteco, de ekstera amuziĝo, de malkovro de la ekstera mondo (diskotekoj, drogoj, eksterlandaj ferioj ktp.) kaj ekestas la deziro pri pli da sendependeco. En diversaj landoj tio rezultas en la fakto, ke la ido forlasas la hejmon por memstare loĝi en luita ĉambro aŭ studentejo. Do, alia kernvorto por ĉi tiu ĉakro estas "memstareco". En la manipura ĉakro oni plenumas la 3 dimensiojn de la ĉiutaga vivo, same kiel 10 direktoj igas la centro, en la mezo, unu loko. Oni memstaras en la socio kiel postvivanto (1-a), respondeculo (2-a) kaj utila sociano (3-a). 

Ĝi kontrolas la persisteman energion, la streĉon kaj la emocion. La koncerna elemento de ĉi tiu ĉakro ja ne povas esti alia ol la fajro. Kaj libere rigardante la eksteran mondon la koncerna senco ja devas esti la vido, do la okuloj. Organoj influitaj de tiu ĉi ĉakro estas la hepato, pankreaso kaj lieno. La kontakto kun la fizika mondo okazas per la anuso. Fizike ĝi estas ligita al la regiono de la 2-a limba vertebro ĝis la 10-a brusta vertebro. Manipuro povas esti influita per la koloro flava, kaj per muziko per libere vibrantaj lamenetoj, kiel harmoniko, akordiono (ĝi ja pendiĝas de la stomako) harmoniumo kaj gurdo. 

La tono reganta estas "mi". 

Manipura - la elemento fajro, tago por intensa praktiko - mardo. La nombro de lotuso manipura estas vibro dek, simbolita per la ruĝa fajro triangulo kun tri langetoj en la formo de granda T. Mantro de la tria lotuso estas silabo RAM

Anahata - La 4-a ĉakro nomiĝas la Anahata 


Nun ni estas duonvoje. Vere: ja pasis tri ĉakroj, precipe materiaj, la 5-a ĝis la 7-a ĉakroj estas pli spiritaj. Kaj la 4-a mezvoje, estas la ligo inter la fizika kaj la mensa/spirita parto de nia ekzisto. Ĝi nomiĝas la "Anahata" (anahatao) aŭ kora ĉakro (korĉakro) kaj situas meze inter la mampintoj. Ĝi regas la regionon inter la 9-a kaj la 3-a brustvertebroj. Ekzakte koro ĉakro situas en la mezo de la linio konektanta la du cicoj mamoj. 

La korĉakro prezentas la sinrealigon, unuiĝon, sindonon kaj amon. Enbalance, do malfermite, ĝi montras malfermitecon, spontaneon, harmonion, konkordon, korecon kaj sinceran varmon. Elbalance, do fermite, ĝi rezultas en sindubo, problema emocia vivo, problemoj pri amikecoj kaj rilatoj, malfido, lukto inter korpo kaj menso. Koro centro respondas al la kapablo sperti kaj esprimi sentojn de supera edukado. 

La koro chakra estas lotusa floro kun dekdu petaloj, regata de la numero 12 en nombromistiko (numerologio) resumis kiel tri (1+2). En la numerologio la 3 reprezentas i.a. la 3-dimensiajn aspektojn, kiuj estas materiaj. Numero tri en la koro de la tri verbotempoj: ĉeestanta, pasita kaj estonteco, kiun ni vidas kiel unu kontinuaĵo. La 4 aldonas la spiritan dimension, do la rilato kun la korĉakro estas klara. 

Same la koloro: verda, do klara al Esperantistoj, verdo estas la koloro de naturo, de la arbo. Leginte la karakterizon de ĉi tiu ĉakro vi ne miros, ke ĝia elemento estas la aero kaj ĝia sento la tuŝo, do la haŭto. En amo oni ja karesas, ĉu ne? Anahato regas la koran ritmon, timuson kaj pulmojn, kaj manifestacias sin per la generiloj. La muzikinstrumento estas la harpo, mandolo, mandolino ktp. La reganta gama tono estas "FA". La aĝperiodo (21-28 jaroj) markas la transiron de lernado al laborado, de scio al sperto, de "libero" al geediĝo. 

Anahata - la elemento vento aŭ arbo (ligno), tago por intensa praktiko - ĵaŭdo. La simbolo de la koro chakra estas ses-pinta stelo. Aero elemento koloro estas blua ĉielo, bruligis la blua ĉielo. Mantra por la disvolviĝo de la koro centro estas la silabo JAM (YAM). 

Vishudha - La 5-a ĉakro estas la Viŝuda aŭ Viŝiuddha 


Ĝi troviĝas en la suba parto de la gorĝo kaj kovras la regionon de la du plej supraj brust- kaj ĉiuj nuk-vertebroj. Ĝi koncernas la scion, intelekton, parolon, kaj esprimadon, kaj tiel regas la aŭdadon, aŭskultadon, lernadon, komunikadon. La aganta senso do estas la oreloj. Malferma viŝudo montriĝas per facila esprim-maniero, distingeblo, flekseblo, justeco, konscio kaj skrupulo. Blokita gorĝĉakro evidentiĝas per la malfacila kontaktiĝo kun aliuloj, malfacila realigo de kreivo, ŝajnkonduto kaj deprimo. Tiaj personoj „englutas“ tro multe da aliuloj, kaj klopodas klarigi ĉion logike aŭ redukti je teĥnikoj. 

La gorĝo estas la sidloko ankaŭ de la konsterniĝo kaj timo. Konata estas la gesto (precipe ĉe virinoj) permane kapti al si la gorĝon pro subita teruriĝo. La elemento apartenante al ĉi tiu ĉakro estas la etero. Ĝi kontrolas la gorĝon, tiroidojn kaj cerbon. La reganta koloro estas blua kaj la ŝatata muziko estu ludata per latuninstrumentoj. La reganta sono estas la tono „SOL“. Ofte oni ligas la gorĝan ĉakron ankaŭ al la intuicio, sed ni preferas ligi tion al la 6-a ĉakro. La numero 16, dekses kaj sumo 7 (1+6) reprezentas komunikadon, pensadon, verkadon kaj moviĝon. La aĝperiodo estas de ĉ. 28-35 jaroj - tempo de disvolviĝo de kaŭza menso, ĉiela, dia aŭ anĝela abstrakta penso. La kaŭza korpo estas rilatanta al la gorĝo chakra. 

Anahata - la elemento etero aŭ oro (metalo), tago por intensa praktiko - vendredo. La mistika nombro gorĝo estas dek ses kaj sep. La simbolo de la lotuso gorĝo kaj la etero estas plenluno kaj la koloro de la lotuso gorĝo estas la plenluno lumo. Lotus mantra gorĝo aŭ Viŝudha mantro estas sanskrita silabo "Sham" aŭ "Śam", mola Ŝam aŭ SiamŜiam. Sanskrito sonas simila al Siam aŭ Ŝiam. 

Aĝnao - La 6-a ĉakro nomiĝas Aĝna 


La 6-a ĉakro nomiĝas Aĝna (Aĝnia) ĉakro aŭ la tria okulo. Ĝia centro situas iom super la punkto meze inter la brovoj. Iam ĝi estis konsiderita kiel la lasta ĉakro de la homo. Ĝi estas la (ofte per juvelo) markita de Hindoj per koloro de sia kasto (t. n. „tikla“). Fizike tie troviĝas en la kapo la hipofiza glando. Pernerve ĝi estas ligita i. a. al la okuloj. Kiam mallumiĝas, ĝi ricevas signalon pri tio de la okuloj kaj produktas ĥemiaĵon, kiu enkondukas la dormon. Do iel vere estas tria okulo. 

La ĉakro asociiĝas kun inteligenteco, kompreno, envido, konscio, meditado, intuicio kaj okulta scio. Klarvideco, antaŭvido aŭ antaŭsento de aferoj estas elmontro de malfermita tria okulo. Nebalancita aĝno povas rezulti en konfuza menso, negativaj prognozoj, neado de lecionoj pri la vivo, fantaziado, iluziado, fabulismo. Ĉi tiu ĉakro regas la regionon de la okcipitra osto. Ĝi estas ligita al la kognitivaj funkcioj. Klare estas, ke al aĵno apartenas la elemento „lumo“. Budho ja estis lumigita. La senso, kiu rilatas al ĉi tiu ĉakro estas do la 6-a senso: la subita (senracia aŭ nekonscia) kompreno. 

La tria  okulo agas per la hipofozo kaj influas la menson. Ĝi kontrolas la zorgemon. La cifero 6 (sensoj) reprezentas i. a. la harmonion. Ja devas regi harmonio inter racio/ intelekto kaj menso/spirito, harmonio de ses sensoj. La muzikinstrumento, kiu apartenas al la tria okulo, estas la (forte) piano kaj la influanta sono estas „LA“. Ĝia  koloro estas indigo/violkolora. Ĝi kovras la aĝperiodon de ĉ. 35-42 jaroj. En tiu periodo oni ofte atingas la ambician pinton de la kariero, aŭ oni konkludas, ke la irita kariervojo tamen ne kontentigis, ĉar ne gvidis al la dezirinda celo. Aŭ eble pli ĝuste: la celo ŝanĝiĝis pro mensa maturiĝo, spirita kreskado. Ofte 42-jarulo spertas „duan junaĝon“, kiel ili komencas re-ciklo disvolviĝo de Muladharo. 

La tria okulo en la kapo, laŭ la sekreta instruoj de jogistoj estas sistemo de kvin sekreta ĉakroj en la kapo de kiu la publika lernas pri la unua nivelo inter la brovoj. Dupetaloj lotusa floro tria okulo estas la fundamento de la sistemo Ajna centroj. 

Aĝna, Aĝnia - la elemento luno, tago por intensa praktiko - lundo. La simbolo de la lotuso inter la brovoj estas lotuso kun du petaloj kaj la sola okulo. Sono energio kaj lotus mantro por la evoluo de tria okulo estas OM

Sahasrara - La lasta ĉakro estas la Sahasrara 


La lasta ĉakro estas la Sahasrara aŭ verta ĉakro. Same kiel verto ne estas en la kapo sed sur ĝi, tiel la sahasraro troviĝas sur la supro de la kapo. Tial longtempe oni konsideris la trian okulon la lasta ĉakro de la korpo. Do ordinaraj homoj havis nur 6 aktivaj ĉakrojn, nur sanktuloj kaj bodhsatvoj havis 7 evoluintaj ĉakrojn. 

La aŭreoloj ĉirkaŭ la kapoj de sanktuloj reprezentas tiun 7-an ĉakron kaj la tonsuro ĉe pastroj kaj monaĥoj estas simbola redono de tiu plej alta ĉakro. Tamen nun estas ĝenerale akceptite, ke ni ĉiuj havas 7 primarajn ĉakrojn. Krome, kvankam ĝi troviĝas super nia fizika korpo, ĝi ja troviĝas en niaj subtila kaj astrala korpoj. La vertoĉakro reprezentas la plej altan veron, spiritecon, meditecon, ĉielirecon, ekstazo kaj ravo. Ĝia malfermeco montriĝas per la disradiado de kreiveco, kosma unueco, pura konscio. 

Senbalanco montriĝas per timo aŭ rezisto kontraŭ la realiĝo de spiritaj eblecoj, korligiĝo kaj sinfiksiĝo al materiaĵoj, manko de spirita energio. Ĉi tiu ĉakro ligiĝas precipe al la 2 fontaneloj, regas la regionon de la kraniosto (os parietale) kaj agas per la epifizo. Lotuso Sahasraro havas dudek ruloj de kvindek cerealo petaloj en rulo. La punkto sur kapopinto estas lotuso de dek du petaloj kaj la bazo de la tuta sistemo lotusoj krono. Floro sur kapopinto nomiĝas "Guru Chakra" - La Ĉakro de Guruo. Vibro por la disvolviĝo de la Guruo Ĉakro estas la sono de la silaboj AIM (AIM/EIM). 

Sahasraro - la elemento suno, tago por intensa praktiko - dimanĉo. Simbolo estas triangulo montranta supren konsileto. Mantro de la kronon estas la silabo AUM kiel unusono kiu sonas kiel pola litero "Ą"", kiel unusono kiun ĉiuj literoj A, U kaj M unuope. 

La ĉakroj - energio centroj, la internaj organoj de la animo 


Al la ĉakroj oni povas ligi ankoraŭ aliajn aferojn, ekz. ĉielkorpojn. Ankaŭ tie la simileco estas okulfrapa. Ekz. Marso, la dio de la batalado por la baza ĉakro, aŭ Merkurio, la dio de la komerco por la tria ĉakro. Aŭ la ligo kun vokalaj literoj I (j) ĉe la baza ĉakro estas la plej ferma vokalo. Ĝi montras internen (introverto). A (tria okulo) estas la plej malferma kaj montras eksteren (ekstroverto). Sentu vi mem per kantado de la sinsekvaj vokaloj IEHOUA. Ĉe ĉiu vokalo la buŝo iom pli malfermiĝas kaj ne nur la buŝo. Facile kontroleble per la formo de la gorĝo kaj la buŝo kaj la spirfluo tra ili. Do I estas egocentra, A estas altruisma. Se oni legas la literojn sinsekve, oni ricevas la judan nomon por dio „JEHOVA“. 

Inverse, se la energio venas de la alia flanko kaj trairas vin, vi ricevas sonaron, kiu reprezentas la mantron OM aŭ AUM (Ohm/ Auhm). Fakte la hindoj atribuas po mantro al ĉiuj ĉakroj. Vidu la sinoptikon. Oni vidas ankaŭ la diversajn nivelojn de amo en la unua, dua, kvara kaj sepa ĉakroj (en la 7-a ĉakro vi estas la amo mem), nome sinsekve seksumo, amoro/amo kaj „agape“. 

En Hindio oni ligas la ĉakrojn ankaŭ al aliaj simboloj kiel lotusoj kun diversnombraj petaloj, figuroj kiel trianguloj, kvadratoj, arkoj ktp., aŭ koloroj, kiuj estas diferencaj de nia ĉielarko kiel arĝento kaj oro. Ĉakroj ludas gravan rolon en la diversaj jogaj skoloj, en tantro, en daŭismo (taoismo), en la diversaj  terapioj (i.a. ajurvedo kaj reikio aŭ energio terapio, kaj resanigo). 

Kompreneble la limiteco de nia bulteno ne permesas prilumi ĉiujn aspektojn de la ĉakroj kaj pridiskuti ĉiujn detalojn (kiel la „Ĝusta“ nombro de korpoj ktp.). Tamen eble tre interesaj aferoj restis nemenciitaj. La kono kaj scio pri ĉakroj atingis la aziajn kaj eŭropajn landojn el Hindio. Sed kompreneble ankaŭ Afrikanoj kaj (pra- )Amerikanoj havas la samajn ĉakrojn. Ĉu la malnovaj kulturoj de la Indianoj, Maorioj, Aŭstraloj aŭ Afrikaj triboj iel konis la ĉakrojn? 



Nun estas tempo por aktivigi niajn Ĉakroj 


En unu ekspiro malrapida, kantu tion sonon: «LAMMMM», kaj samtempe vi koncentriĝas al tio Ĉakro kiu estas loki apud malsupren vertebraron. Kiam vi kantas, imagu tion sonon projektigi en la atmosfero. Kantu tri fojojn. 

Nu, vi povas pasi al sekvan sonon: «VAMMMM», vi koncentriĝas al tio Ĉakro «hara» kiu estas loki al centra stomako. Tio Chakras alligi vin al seksa bezono kaj nutraĵo. Kantu tri fojojn. 

Pasu al sekvan sonon: «RAMMMM», vi koncentriĝas al tio Ĉakro «suno» kiu estas loki apud ombiliko. Tio Chakras alligi vin al libereco kaj la dezira forteco. Kantu tri fojojn. 

Pasu al sekvan sonon: «YAMMMM», vi koncentriĝas al tio Ĉakro «koro» kiu estas loki al koro. Tio Chakras alligi vin al amoro kaj la interrilato. Kantu tri fojojn. 

Pasu al sekvan sonon: «SIAMMMM», vi koncentriĝas al tio Ĉakro «gorĝo» kiu estas loki al gorĝo. Tio Chakras alligi vin al komuniko. Kantu tri fojojn. Sanskrito originala sono inter mallaŭte prononcita SIAM (simila al la pola vorto "siatka") kaj ŜIAM, ne okazas en Esperanto kaj devus esti la korekta prononco lerni de majstro aŭ instruistoj de Laya Jogo. 

Pasu al sekvan sonon: «OOOOMMMM», vi koncentriĝas al tio Ĉakro «tria okulo» kiu estas loki al inter okuloj. Tio Ĉakro alligi vin al intelekta. Kantu tri fojojn. 

Nun, por unuigi la groupo en harmoniakanto aŭ kolekti ciuj kune en tion sonon: «AUM». Kantu: «AAAAAUUUUMMMM», nun vi restias trankvila kaj apreziu tio eco. Kreo de sola sono de A, U, M postulas praktikon sub la gvido de Guruo. 


"Pri Viaj ordonoj mi meditas, kaj mi rigardas Viajn vojojn." ~ Psalmaro 119:15 

Esperanton "ĉapelitajn" literojn: ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ, ŭ. 


Ĉ, ĉ - pola cz, angla ch,  
Ĝ, ĝ - pola dż, angla dj, 
Ĥ, ĥ - pola ch, angla kh, 
Ĵ, ĵ - pola  ż, angla  j, 
Ŝ, ŝ - pola sz, angla sh, 
Ŭ, ŭ - pola  ł, angla  w, 

Esperanton "ĉapelitajn" literojn: ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ, ŭ 

Surogate laŭ la x-sistemo: cx, gx, hx, jx, sx, ux. 
Surogate laŭ la h-sistemo: ch, gh, hh, jh, sh, u.  

Brak komentarzy:

Prześlij komentarz