piątek, 4 września 2015

Ĉakroj - la sekreta scio de laja jogo

Ĉakroj - la kaŝita scio de laja jogo kaj ĉakroterapio 


Ĉakroj estas laŭ joga filozofio, tantro kaj ved-hinduismaj pensaj fluoj energiaj centroj en la korpo, priskribataj kiel kirlo aŭ rondo. Laŭ tiuj ĉi doktrinoj la ĉakroj servas kiel komplikaj ŝanĝiloj kaj transformiloj de prano en la homa organismo. La scienco de la ĉakroj estas tre grava parto de jogo, inkluzive de la bazo por la praktiko de Laja Jogo kaj Krija Jogo kaj progresinta praktiko Hatha Jogo, Raĝa Jogo aŭ ia alia aŭtentikaj metodo de jogo .En la korpo estas sep ĉefaj ĉakroj. 

Sahasrara - ĉakro de krono, kronĉakro  
Aĝna, Aĝnia - ĉakro de tria okulo 
Viŝiuddha - ĉakro de gorĝo, gorĝĉakro 
Anahata - ĉakro de koro, korĉakro 
Manipura - ĉakro de sunplekto, sunplekta ĉakro
Svadiŝthana - ĉakro de subumbiliko, subumbilikĉakro 
Muladhara - ĉakro de bazo, seksorgana ćakro  

Dodaj napis
Ĉiu ĉakro nutrigas organojn kunigitaj kun ili per la prano kaj transdonas bioenergion en aŭron. Por ke la homa korpo estu sana, ties ĉakroj devas esti en ekvilibro kaj akcepti la bioenergion. La ĉakro akceptas tiun ĉi energion, nur se ĝi turniĝas en direkto de horloĝaj montriletoj (la fingroj de la dekstra mano montras la direkton de turniĝado, la dikfingro montras la direkton de la fluado de energio). Se ĝi turniĝas male, la energion ĝi ne donas. Ĝis kiam ne estas en la ekvilibro la tuta energia kampo de la homo, la ĉakroj akceptas kaj donas la energion. Perturboj en la agado de ĉakroj montriĝas kiel malfacilaj vivsituacioj. Se ĉiuj ĉakroj estas en harmonio, la harmonia estas ankaŭ la vivo de homo. 

La ĉakroj estas energiaj zonoj de la homa korpo. Troveblas sep ĉefaj, kiuj viciĝas de la malsupra korpo ĝis la kapsupro. Neniu ĉakro estas supera ol la alia. Iuj partoprenas la konstruadon de homaj ĉeloj. Iliaj agadoj estas gravaj ĉar ili ekvilibrigas la tutan korpon. Se unu ĉakro malekvilibras, oni ne povas farti plene bone. La saĝaj Hindoj simboligas la homan evoluon uzante sep ĉakrojn . Tiu scio kapablus alporti kaj disdoni energiojn por ĉiu bona ago. Do estas tre grave sin analizi tre ofte. Laŭ jogo, akupunkturo kaj aliaj hindaj kaj ĉinaj tradiciaj sciencoj, iu el la energinodoj en la korpo, el kiuj la sep precipaj sidas laŭ la vertebraro: kutime oni kalkulas sep ĉakrojn, kiuj situas apud anuso, seksorgano, umbiliko, brusto, gorĝo, frunto kaj verto. 

Ĉakroj estas jam fotitaj kaj pri ili ekzistas grandega literaturo. Evidente, materialoj pri parapsikologio kaj konkrete pri ĉakroj abundas ankaŭ en Reto; kiu deziras, povas trovi ilin. Ĉakroj (sanskrite tio signifas "radoj"; la vorto estas parenca al latindevena vorto "cirkloj") apartenas ne al fizika, sed al pli fajna kaj subtila korpo. Kutime oni kalkulas sep chakrojn, kiuj situas apud anuso kaj seksorgano, subumbiliko, sunplekto, brusto, gorĝo, frunto kaj verto, super la supro de la kapo. 

Ĉiu el tiuj ĉakroj, kiam plene evoluigita, donas al homoj iujn miraklajn supereblecojn. Krom tiuj, ekzistas multe da aliaj, malpli grandaj centroj - ĉe ŝultroj, piedoj ktp. Kiam ĉakroj de homo ekfunkcias, por klarvidanto ili aspektas kiel diverskoloraj lumantaj floroj. W skrajnych przypadkach ich światło jest widoczne nawet dla prostych ludzi; Dlatego na temat ikon głów nimbon kufel ĉirkax świętych. Halo jest światło, które promieniuje kapitału, VERTA ĉakro.

Jogistoj kapablas elteni froston kaj varmegon, dum horoj ne spiri kaj fari aliajn "miraklojn".  Ĉiuj tiuj kapabloj enestas en ĉiu el ni, sed ni ekde frua infanaĝo jam estas misedukitaj. Ĵusnaskita bebo, se ĝin ĝuste eduki, povas fariĝi "superhomo". Jogo estas proksima al kristanismo, ankaŭ al budhismo aŭ islamismo kaj aliaj lumportantaj religioj kaj filozofioj de la mondo, ĉar ĝi diras, ke ĉiuj religioj devenas el unu Fonto. Certe ankaŭ ĝi estas proksima al teosofio de Blavatskaja kaj familio de Roerich kaj Alice Bailey, kiu antau venis Agni Jogo. Jogo emfazas signifon de Ĝojo (sanskrita: Ananada) kiel konscia, aktiva percepto de Beleco, Amo kaj Scio. Ĝojo estas unu el la signoj plej alta saĝeco. Jogo konfirmas kompareblecon, trankvilkarakterecon kaj laŭceleco en malkonfortaj pozicioj.