środa, 3 stycznia 2018

Magio Dio Helios kaj Hekato

Magio - Dio - Hielios - Hekato 


Magio estas tuto de la procedoj kaj ritoj, per kiuj la operacianto kredas povi efiki sur la okultajn fortojn de la mondo kaj obeigi ilin al la homaj deziroj. La vorto magio parencas al mago. La bazo de tio estas la imago, ke la naturajn objektojn movas, regas nevideblaj spiritoj (animismo), kiujn la homo kapabla devigi al sia servo. Ĝi evoluis en la primitivaj cirkostancoj de la prahomo, kiam la homo tute dependis de la naturaj elementoj, bonŝanco. Tre gravas en la magia rito la imitado (ĉasado, kapto de besto) kaj eldiro de nomo. La praa arto (danco, artludo, desegnado) elkreskis el la magio. Foje eĉ en religioj troviĝas magiaj spuroj, kiuj tamen antropologoj efike distingas el religio. Eĉ iuj religioj, kiel la Biblia kaj Kristana, rifuzas kiel sensencajn kaj neefikajn kaj pekajn ĉiujn magiajn praktikadojn. Oni distingas blankan (bonfara) kaj nigran magion (malbonfara) ekde la mezepoko.
Mezepokaĵoj”, oni uzas diri ankaŭ la konstato de vasrmo de la magio en la moderna epoko. Sed kiel pruvi la eminenta esploristino Graziella Federici Vescovini, (Medioevo magico. La magia tra religione e scienza nei secoli XIII e XIV, 2008), da magio propre dirita en Mezepoko malmulte troviĝas. La jarcentoj de la magio ne estas tiuj de la Mezepoko, sed la jarcentoj 19-a, 20-a, 21-a. 

Magia Diino - Kalidevi

Antropologia vidpunkto 

Antropologio kun psikologoj kaj faka kredantaro opinias ke la unuaj religiecaj sentoj en la prahomaro eble estis signitaj je magio, kiun la postaj generacioj kapablis distingi el religio. Krome ili dividas magion el religio. Dum en religio, la kredanto ne havas kontrolon sur la okultaj fortoj, kaj nur povas peti kaj pruvi proponi akordojn al la dioj, aŭ esperi bonan volon de gediuloj aŭ spiritoj, en magio, la sorĉisto havas povon (aŭ kredas havi povon), ĉar tiu konas formulojn aŭ ritojn, kiujn certe devigas (tiu kredas) la spiritojn, demonojn, diojn aŭ okultajn fortojn, por ke ili faru kion tiu volas. Sekve, antropologie, la katolika pastro, kiu kredas devigi ke la demonon eliru korpon de posedato per formuloj de ekzorcismo, unuvide tiam ŝajnas praktiki magion, ĉar li ne petas al la demono eliri la posedaton, sed vere ordonas tion al ĝi; sed, duavide, li sin montras religia ĉar li petas al Dio ke al la demono estu ordinite forlasi la posedaton, kiel dedukteblas el la Preĝoj en la koncerna Katolika Ritaro.

Blanka magio 


Nobla magio (malfimagio - "blanka" magio estus "blanka koloro", ne "nobla/malfia") estas esotera praktiko kiu, malsame ol la fimagio, celas interveni nur sur fenomenoj de la naturo pere de la studo pri ties leĝoj, utiligante esplorojn, eksperimentojn, transformiĝojn el unu kemia elemento al la alia.


Karakterizoj de blanka magio 

Dum la fimagio celas kreskigi la povon de la magiisto pere de alvokoj al malnaturaj kaj paranormalaj, kiu transiru la naturajn leĝojn altruditajn de la realo, la nobla magio intencas harmonie labori kun ili, opiniante ke ĉiu organismo, fenomeno aŭ evento havas sian lokon en la universala desegno establita de Kreinto, aŭ de la naturo, ĉar partoprenanta en la unika animo de la mondo (koncepto tipa de novplatonismo reproponita de Marsilio Ficino kaj aliaj renesancaj filozofoj). 

Pli precize, la operatoro de la fimagio esperas sukcesi submeti la kosmajn entaĵojn al sia volo (renversante la naturan ordon), dum, male aganto en la nobla magio submetas sian volon al la kosmaj leĝoj. Tio signifas ke por harmonie aktivi necesis – necesis ĉar tiu precipa spekto de la malfia magio floris precipe dumrenesance - evoluigi kaj konfesi etikan senton bazitan sur la obeo al Dio kaj sur la respekto de la naturo.

Kaj ĉar tiam oni pensis ke la dia volo koincidas kun la objektiva racieco de la mondo, la malfia magio celis ĝin konservi, kaj eĉ favori al la natura racieco. La malfia magio eniris tiel la optikon tipan de la renesancaj pensistoj, kiuj subtenis ke la kreitaĵaro, koruptiĝinta pro la biblia origina peko, tendencus reveni al sia origina perfekteco. Kiel la homo emas al la diiĝo, tiel ĉiu elemento inklinas reveni al la celo al kiu estis destinita (aŭ entelekio), laŭ la aristotela filozofia konceptado miksiĝinta kun tiu platona. Oni provis, se ekstreme metafori, redukti la materion al la spirito; la malfia magio finiĝis tiamaniere por koincidi kun la alkemio, kiu strebis konstrui la ŝtonon de la saĝuloj, imagitan kiel ilo por la transformo de la metaloj al oro, konsiderita la natura celo de ĉiuj elementoj. Oro serĉita ne por kontentigi avidecon aŭ posedeman orgojlon, sed pro ĝiaj intrinsekaj kvalitoj, inter kiuj tiu de la pli alta nekorupteco (nome pli rezista al eluzado de la tempo), krom tiu de katalizilo uzebla en la kemiaj reakcioj.

La interesoj vekitaj de la malfia magio, adresiĝinta nur al la esploro pri la naturo kaj al respekto de la naturaj leĝoj en ĝi entenataj, funkciis tiel antaŭiniciatinto de la moderna kemio. La aktiveco de la alkemiisto konsistis fakte en la empiria studo pri la elementaj substancoj kaj en sciencaj eksperimentoj sur ili. Li serĉis la proprecojn de la elemento ĝuste kiel la moderna kemiisto, provante miksaĵojn, uzante en siaj eksperimentoj fornelojn kaj alambikojn ktp kiuj, poste, perfektigitaj, fariĝos tiuj de la moderna kemiisto. 

Mallongaj historiaj aludoj 


En la juda medio havis grandan influon la studo pri la disvolviĝo de alfabeto transdonita el la patriarko Ĥanoĥ (Gn 5, 21-22), difinita ĥanoĥa, alfabeto taksata taŭga por paroli kun la anĝeloj kaj la spiritoj bonaj, kiuj estis nomataj per nomoj formulitaj en tiu imagita lingvaĵo.

Ĉirkaŭ la 15-a jarcento aktivis Abramelin la magiisto, kiu en sia grimorio parolas pri manuskripto titolita La Sankta magio: li asertas ke mem povis ordoni al demonaj spiritoj jam devigitaj ĵuri fidelecon. Tiam ankoraŭ ne sufiĉe oni distingis la noblan magion el la fimagio kiu celis renversi la naturan ordon helpe de la diablo: pro tio tiu nigra magio estis kondamnita de la kristanaj eklezioj laŭlonge de la tuta mezepoko kaj renesanco ĉar sendepende de la rezultoj, ĉi-kaze juĝataj nerealaj, ĝi celis kapti kaj obeigi Dion al la magiisto aŭ opratoro. La malfia magio, male, celis favori al disvolviĝo de la naturo en la respekto de la naturaj leĝoj.

En la 19-a jarcento unu el la famaj esploristoj pri la magio, sed mem dediĉita al malfia magio, estis Eliphas Lévi. Laŭ alia esploristo, Omramo Miĥaelo Aivanhov (1900-1986) la magio devus esti koncepte distingita el la okultismo: okultismo ne estas vera spirita scienco ĉar estas miksaĵo de bono kaj malbono. La vera magio estas dia magio kiu konsistas en la utiligo de siaj kapabloj kaj povoj por realigi la dian regnon sur la tero. La vera magiisto aktivas por plibonigi la homaron. En tiu koncepto estas spure entenata la principo de malfia magio. 

Feo 

Feoj kaj feinoj estas magia malgranda popolo de Eŭropaj fabeloj. Feo ordinare havas insektajn flugilojn. Feoj estas en Shakespeare, "Somermeznokta sonĝo." En tiu ĉi verko, la reĝino de la feoj estas Titania, kaj la reĝo estas Oberon. En la Oz-libroj (verkis Frank Baum) aperas ankaŭ feoj. La lando Oz situas apud la lando Feejo. En la Fundamento de Esperanto troviĝas la vorto fe'in'o kun la tradukoj fée (fr), fairy (en), Fee (de), фея (ru), wieszczka (pl). PIV2 donas por feo sufiĉe ĝeneralan difinon: "fabela estaĵo de malsupera rango, dotita per supernaturaj povoj". La zamenhofa esprimo "akvofeo" montras, ke Zamenhof uzis la radikon en sufiĉe vasta senco. 

Elfo 

La vorto venas el la angla lingvo elf kiu venas el Angla lingvo Antikva ælf (ankaŭ ylf), el Proto-Ĝermana *albo-z, *albi-z, kiuj donis álfr en Norda lingvo Antikva, kaj elbe en Meza Alta Ĝermana lingvo. La fina etimologio povus esti en la Proto-Inda-Europa radiko *albh- kiu signifas "blanka", el kiu venas Latina albus "blanka" kaj alba "albo".

Elfo estas mitologia estulo devenanta de ĝermana mitologio kaj folkloro. Elfoj ofte aperas en fantastaj verkoj kaj la rolludoj. En la skandinava mitologio, la elfoj estas estuloj dividitaj en du grupoj, la lumelfoj, aŭ elfoj lumaj (origine Ljósálfar), kaj la mallumelfoj, aŭ elfoj mallumaj (origine Dökkálfar). Iuj dividas ilin en tri grupojn kaj ili inkluzivas la nigrelfojn, aŭ elfojn nigrajn (origine Svartálfar), sed tio ĉi ne estas divido klara, ĉar mallumelfoj kaj nigrelfoj povas esti la grupo sama. Snorri Sturluson (Snorri Sturlido), aŭtoro de la Proza Edda kaj la Heimskringla, mencias sendiference nigrelfojn, mallumelfojn kaj nanojn, aŭ dvergojn (origine Dvergar), se nanoj kaj nigrelfoj estas la sama grupo restas nekonata.

La lumelfoj loĝas en Ljósálfheim, "hejmo de la lumelfoj", ili estas la elfoj pli ordinare konataj, elfoj aeraj kaj malpezaj, loĝas en la mondo sub Ásgard, "reĝlando de la dioj". Ili estas rilatitaj kun la maro, la akvo kaj la dioj Vanioj (Vanir), sia lordo estas Freyr, ankaŭ nomita Yngvi kiu signifas "lordo". En la Edda oni diras ke ili estas pli lumaj ol la suno. Anstataŭ, la mallumelfoj (aŭ nigrelfoj, aŭ nanoj) loĝas en Svartálfheim, "hejmo de la nigrelfoj", kiu estas sub la tero. Ili loĝas en kavoj, sub montoj, en grotoj kaj en tuneloj, ili estas bonegaj forĝistoj, la plej bonaj. En rakontoj ili aperas kiel kreantoj de objektoj magiaj al dioj kaj al gravaj homoj. 

En fiktiva libro de John Ronald Reuel Tolkien "La Mastro de La Ringoj", ili estas belaj, senmortaj kaj bonaj kreaturo. En liaj verkoj, Tolkien karakterizas la rason elfan uzante la antikvajn tradiciojn kaj la etimologion. Kvankam la elfoj mitologiaj kaj la elfoj de Tolkien estas tre malsamaj, efektive la elfoj mitologiaj ne estas priskribitaj detale kiel en la verkoj de Tolkien, fizike kaj en tradicioj.

Gnomo 

Gnomo estas folklora estulo ligita al naturo. Ili estas malgrandaj. Laŭ spiritismo, gnomo estas folklora nomo por frivolaj spiritoj. En alkemio, gnomoj estas elementaj spiritoj de tero. Ĝi estas nomita de Paracelsus. Ili vivas subtere, kaj travojaĝas la teron, tiel facile kiel ni iras sur la tero. Ili gardas trezorojn. Gnomoj malŝatas sunlumon; ili povas aliformigi sin al ŝtonoj, aŭ bufoj. Laŭ PIV, gnomo estas malgranda elementa feo de la tero, gardanto de minaj trezoroj. En kelkaj fabeloj (Wil Huygen, Gnomes) sunlumo estas sendanĝera al gnomoj, ili ne gardas ne trezorojn. Ili ankoraŭ gardas naturon kaj animalojn, kaj vivas subtere. Ili surhavas pintajn ĉapelojn, ruĝajn por virgnomoj, kaj brunajn aŭ verdajn por gnominoj. Ĝardenaj statuoj ofte estas gnomoformaj. 

Daimono 


Daimono (helene "Δαίμων", latine Daemon aŭ Genius) estas en la helena mitologio eksterordinara dia estaĵo, kiu influas sortojn de la homo. Daimonoj povas ankaŭ esti komprenataj kiel spiritoj de la mortintoj. Per diminutivo "daimoneto" signas Sokrato voĉon de konscienco, kiu avertas lin antaŭ io mahonesta. Deveno de la Daimono ne estas iel destinita. Ĝi mem povis efiki bonon aŭ malbonon. Kristanismo apartigis bonan anĝelon (gardanĝelon) de dajmono kiel "malbona spirito" aŭ "afrito", kun ĉiuj ĝiaj malbonaj kaj mavaj ecoj. Esprimo Daimono signis ankaŭ diversajn pli malaltajn estaĵojn, vivantajn en subteraj grotoj, en montoj aŭ ravinoj. Kutime ili estis ligataj kun diino Cibelo, nomata iam la Granda Patrino, kiel ŝiaj akompanantoj. La plej signifaj estis

- Kuretoj - montaj demonoj el Kreto
- Koribantoj - pastroj kaj adorantoj de malgrandazia diino Cibelo
- Daktiloj - nanoj, kiuj apartenis al pastroj de la diino Cibelo

Demono 


Demono aŭ dajmono (el la greka vorto δαίμων daimon) estas supernatura ento inter homo kaj la dioj (aŭ Dio). Demonoj rolis en la religioj de helena civilizo kaj eĉ hodiaŭ en kristanismo. "Diablo" estas sinonimo, sed tiu vorto kutime estas rezervata por Satano ("La Diablo"), la estro de la demonoj. En la antikva greka religio, demonoj loĝis en la aero inter homo kaj la dioj. Iuj demonoj estas bonaj, aliaj malbonaj. Sokrato en la Apologio de Platono diris, ke li havis sian propran demonon, kiu gvidas lin kaj funkcias kiel gardanĝelo.

Demonoj fifamiĝis sub kristanismo, kiu rigardis ilin kiel malbonaj anĝeloj, kiuj sekvis Satanon. En la Nova testamento, demonoj estas la kaŭzo de malsano, precipe de tiu, kiun ni nomas mensan malsanon -- por ekzemplo, Maria Magdalena. Jesuo Kristo, kaj poste kristanaj pastroj, famiĝis pro la elpelado de demonoj.

Dum la kristana Nova testamento mencias demonojn 61-foje, la juda Biblio nur mencias ilin dufoje. Laŭ Justino Martiro, Aŭgusteno kaj aliaj kristanaj pensintoj, la romiaj kaj grekaj dioj estis en realo demonoj. Ekde 1700, kredo pri demonoj ĝenerale velkis en la Okcidento, sed la kredo estas ankoraŭ forta inter kristanoj en la Antiloj kaj subsahara Afriko. Laŭ Spiritismo, demono estas nomo donita de iuj popoloj al nepuraj spiritoj.

DIO 


Dio aŭ dioj estas, laŭ multaj religioj kaj aliaj kredosistemoj, la plej alta supernatura, ĉiopova, estaĵo aŭ estaĵoj, kiuj kreis aŭ regas la mondon, ekzemple per la dia providenco. Laŭ la diversaj religioj aŭ kredoj oni parolas pri multaj dioj (politeismo), nur unu Dio (monoteismo) aŭ neniu dio (ateismo). Estas ankaŭ filozofiaj konceptoj de dio, pli aŭ malpli malnaivaj (vidu panteismon, deismon). Nuntempe inter la homoj diras sin 53 % monoteistoj, 26 % politeistoj kaj 21 % ateistoj. La teologoj konsideris varion de atribuaĵoj al la nombraj konceptoj diferencaj pri Dio. Inter tiuj, plej komunaj estas la jenaj: ĉiosciado, ĉiopovo, ĉieesteco, ĉiobonvoleco (perfekta boneco), simpleco, eterneco kaj neceseco. Dio estis konsiderata ankaŭ kiel de naturo senkorpa, personal, la fonto de ĉia moralo, ktp. Tiaj atribuaĵoj jam estis priskribitaj laŭ diferencaj gradoj fare de la unuaj filozofoj-teologoj judaj, kristanaj kaj islamaj, kiaj Maimonido, Aŭgusteno de Hipono, kaj Algazelo, respektive. Multaj elstaraj kaj mezepokaj kaj modernaj filozofoj disvolvigis argumentojn porajn pri la ekzisto de Dio. Same nombraj famaj filozofoj kaj intelektuloj disvolvigis argumentojn malporajn pri la ekzisto de Dio. 

Enklasigo 


Laŭ la nombro de dioj[redakti 

Politeismo (pluraj dioj) – hinduismo (laŭ iuj interpretoj), idolkulto, Umbando - Viko (laŭ iuj interpretoj)
Monoteismo (unu dio) – judismo, kristanismo, islamo, diismo, la bahaa kredo, sikhismo
Ateismo (neniu dio) – agnostikismo, budhismo (de iuj tradicioj), ĝajnismo, humanismo, materialismo, komunismo
Dualismo (du dioj) – manikeismo, zoroastrianismo
Panteismo – dio kaj la universo identas; foje proksima al ateismo

Ofte oni distingas inter politeismaj religioj, kiuj konas plurajn diojn, kaj la monoteismaj religioj, kiuj akceptas la ekziston de nur unu dio. En la kosmologio de monoteismaj religioj, politeismaj dioj kun siaj diversaj funkcioj iĝas ofte atributoj de la ununura dio, aŭ malplialte situantaj supernaturaj estaĵoj kiel anĝeloj aŭ Sanktuloj. 

Laŭ islamo, kristanismo estas politeisma, ĉar ĝi instruas pri Dio kiel patro, filo kaj Sankta Spirito, sed laŭ la memkompreno de kristanismo, ĝi estas monoteisma: la Sankta Triunuo ja estas unu dio, kvankam tri personoj apartenas al ĝi. Notu ke kiam oni skribas pri monoteismaj religioj, la vorto "Dio" ofte estas majuskligita. Kvankam la monoteismanoj nur servas unu plejaltan dion, ili ankaŭ rekonas supernaturulojn super homoj kaj sub dio: anĝelojn, demonojn, ktp. Laŭ Aŭgusteno, la romiaj kaj grekaj dioj ne estis simple falsaj mitoj, sed fakte demonoj, kiuj delonge trompis homojn. 

Laŭ kosmonatura funkcio 

Kreodioj 

En multaj kulturoj disvastiĝis la ideo pri la estiĝo de la mondo el praa ovo, kiu entenis ĉiajn ecojn por krei ĉion. Kutime okazis evento, kiu estigas ŝanĝojn aŭ evoluojn. Ĉe la okcidentafrikaj Dogonoj la kreodio Amma skuis la kosman ovon kaj tiel liberigis diojn de ordo kaj malordo. La ideo de dia metiisto aŭ ĉarpentisto disvastiĝis multe en Afriko. La antikva greka filozofio evoluigis la koncepton de la Demiurgo, diaĵo, kiu kvazaŭ metiisto kreis la universon kaj metis la bazon por ĉiu evoluo. Gnostikismo transformis la koncepton al la ideo, ke Demiurgo, kiu kreis la mondon, estis la dio de la malnova testamento kaj ke la dio de la nova testamento estas alia. Kristanismo konsideras tiun ideon herezaĵo. Bildigo de la ĉielodio Varuna batalanta kontraŭ Rama, pentraĵo de Raja Ravi Varma, 19-a jarcento

Ĉielo- kaj ŝtormodioj 

Dioj, kiuj revelaciiĝis en la ĉielo estis kaj estas ofte rigardataj kiel la plej alta dioj; tipaj tiaj ekzemploj estas la fruveda dio Varuno kaj la irana dio Ahura Mazda. La kredo je ĉielodioj kiel plej altaj estaĵoj, kiuj kreis la mondon, estas ĝis iagrade trovebla ĉe" ĉiuj tribaj popoloj. Tiaj dioj tamen plej ofte estas pasivaj, tiel ke ili en la religia kulto ne havas gravan rolon. Pli gravas la kredo je sanktaj fortoj kaj estaĵoj, kiuj alproksimigas al la ĉiutaga vivo de la homoj, kaj ŝajnas al ili pli efikaj. Tiaj sanktaj fortoj reprezentiĝis diversforme de totemismo kaj kulto de prauloj ĝis mortofantomoj kaj sundioj. Laŭ Mircea Eliade ĉielodioj iam ofte estis la centro de religia vivo, sed estis anstataŭitaj per pli alireblaj formoj. Ekzemploj de ĉieldioj, kiujn oni daŭre veneras kulte estas la dio Avonavilona de la popolo Zuni kaj la kreodio Cagn de la boŝmanoj. 

Laŭ socia funkcio 

Georges Dumézil montras tri ĉefajn sociajn funkciojn ĉe dioj de la protohindeŭropa kulturo: la funkcio de reganto kun magiaj kaj leĝdonaj aspektoj, fizika potenc- kaj kuraĝofunkcio, ĉefe dum militepoko, kaj fekundeco- kaj bonfartofunkcio. Ĉe aliaj kulturoj tiu skemo estas nur parte uzebla. Tiel ekzemple multaj dioj de Malgrand-Azio kaj Afriko kombinas la funkciojn de reganto kaj militestro, dum aliaj kulturoj ne klare distingas la rikolto- kaj militfunkciojn. 

Prizorgantoj de moralo kaj socio

La plej altaj dioj estas ofte samtempe prizorgantoj de la socia ordo kaj moralo. Tiaj dioj postulas respondecon de homoj, juĝas kaj punas ilin, aŭ rekte aŭ malrekte pere de aliaj dioj. En la veda kompreno Varuno estas la protektanto de la kosmomprala leĝo rta. La juda-kristana dio JHWH estas la kreinto de la leĝo. En la romia religio Jupitero estis la prizorganto de la ĵuro, de kontraktoj kaj de moralaj devoj. En Babilono la kunveno de la grandaj dioj zoris pri la socio kaj decidis pri homaj sortoj. 

Laŭ ecoj 

Oni ofte aldonas al dioj apartajn ecojn, kiuj entenas bonajn aŭ kolerajn karakterojn. Tre kruela estas ekzemple la patrinodiino de la aztekoj, Koatlikue, kiu estas prezentita kun ĉemizo el homaj manoj kaj koroj. Ŝi naskis la militdion Huicilopoĥtli, kiu mortigis siajn kvarcent gefratojn. JHWH estas bildigita en la torao kaj dolĉe, kaj kolere. En Hindujo la plej gravaj dioj havas kaj mildan kaj timigan formon. Kvankam Kalio reprezentas morton kaj detruon kaj manĝas siajn idojn, ŝi estas adorata de multaj hinduoj kiel amema patrino. La dio Hina de la havajanoj estas alia ekzemplo por dio, kiu favoras bonfarton, sed alportas ankaŭ morton kaj detruon al la homoj. Antaŭ la kristanisma misiado la kikujoj kredis, ke ilia dio, estis ama dio, kiu tamen punis tiujn, kiuj ne obeis ĝin per malsato, malsano kaj morto. 

Ecoj 


Enkarniĝo 

En iuj religioj dio iafoje enkarniĝas kiel homo: Ramo, Kriŝno, Jesuo Kristo, Montanus, ktp. 

Morto kaj releviĝo 

Dioj estas, preskaŭ laŭ difino, senmortaj, sed malgraŭ tio, ili iafoje mortas kaj reviviĝas. Tiel ekzemple: Dionizo, Adoniso, Oziriso kaj Jesuo Kristo. 

Komunikado 

Laŭ la abrahamaj religioj, Dio komunikas kun homoj per profetoj, anĝeloj, sonĝoj, vizioj kaj sia vorto (la biblio, la korano). Laŭ la antikvaj grekoj, la dioj komunikis per sonĝoj, orakloj, mitologio kaj signoj (precipe la flugado de birdoj kaj la internaĵoj de bestoj). 

Ekzisto de dio 

Filozofoj iafoje penas pruvi la ekziston de dio sole per logiko. Tiel ekzemple Aristotelo, Anselmo, Tomaso de Akvino, Kartezio kaj Kantio. Ĉiu nova pruvo estas pli subtila, sed ĝis nun neniu pruvo estas senmanka. Sed tio ne necese pruvas la kontraŭon: ateismon. 

Diaĵo 

Diaĵo estas postula supernatura estanto, kiu estas ĉiam de grava potenco kaj estas dia, aŭ sankta, alte estimata. Diaĵoj havas la respekton de homoj. Diaĵoj supozas diversajn formojn, sed estas ofte prezentita kiel havanta homan aŭ alian bestan formon. Kelkaj kredoj kaj tradicioj konsideras blasfeme imagi aŭ prezenti la diaĵon kiel havanta iun konkretan formon. Ili estas kutime senmortaj. 

Suna dio 


La suna dio reprezentas la Sunon aŭ karakterizojn de ĝi, kiel povas esti la sunradioj. En la mitologio de multaj kulturoj la suno estis diaĵo; ĝi estis kultata laŭlonge de la Historio en multaj civilizoj, kiaj la egipta, la meksika, la inkaa, la ĉina, la japana, la greka aŭ en religioj kiaj hinduismo. Estas konsiderate ke la kultado al la suno povis esti la origino de la henoteismo kaj poste de la unudiismo. 

Suna ŝipo 

Suna ŝipo estas mitologia reprezantado de la suno stiranta ŝipon.

En la Neolitiko la petroglifoj elmontras en kelkaj kazoj, eblajn sunŝipojn.
La petroglifoj nordiaj de la Bronzepoko inkluzivas ŝipojn en malsamaj konstelacioj.
La ŝipo de Ĥufu (Keopso) el 43,6 metroj longe, estis malkovrita en la komplekso de la Granda Piramido de Gizo kaj oni kredas ke ĝi estis konstruita je la jaro 2500 a. K., ekzemplo pri la simbolismo kaj graveco de la sunŝipo por transiro al la postmorto.
Multaj egiptaj gedioj estas konsiderataj sunaj dioj, kiaj Reo kaj Horuso, kiuj estas bildigitaj stirante sunŝipon.
La ĉiela disko de Nebra ankaŭ povus montri sunŝipon. 

Suna ĉaro 

La suna ĉaro estas alia reprezentaĵo mitologia, kiel la suna ŝipo, sed pli ĵusa, ĉar ĝia origino eble venas ekde la hindeŭropa ekspansiiĝo, post inventado de la ĉaro en la dua jarmilo a.K.

La sunĉaro de Trundholm, nordia dio.
En Grekio, Helios stiras ĉaron kaj ankaŭ Faetono. 
La Sol Invictus estis reprezentita en kvadrigo en la reverso de romia monero. 
Elija supreniras ĉielen per fajroĉaro. 
Surjo estas veda dio kiu reprezentas la sunon en la hinduisma diaro kaj estas bildigata starante ĉaron kun sep ĉevaloj. 

Helios 


Helios (greke: Ήλιος, „suno“) estis laŭ la greka mitologio la dio de la suno, magion dion. Same kiel Selene, la diino de la luno, kaj Eos, la diino de la matena krepusko, li estis ido de la dia paro Hyperion (patro) kaj Theia (patrino). La fama statuo de la koloso de Rodiso reprezentis Helioson. Kune kun sia edzino Klimeno, Helioso havis kvar gefilojn: Ajglo, Faetuso, Lampetio (la tri Heliadinoj) kaj Faetono. Krome li estas la patro de Kirko kaj Pazifao. Dum la malfrua antikvo Helios ludis ankoraŭ gravan rolon, kiam la romia imperiestro Juliano Apostato provis establi novan nekristanan ŝtatan kulton influitan de novplatonismo. 

La tasko de Helios estis konduki la sunĉaron tra la ĉielo; Eos antaŭiris la ĉaron matene kaj Selene sekvis ĝin vespere. Laŭ sia potenco Helioso ofte estis juĝata samforta kiel la diopatro Zeŭso, kiu regis la fulmojn. Dumnokte Helioso loĝis en sia ora palaco. Simile al granda pokalo, ĝi flosis sur la riverego Oceano, kiu ĉirkaŭas la mondon. Tie li ripozis antaŭ ol denove trairi la ĉielon. Eos malfermis la pordon de la palaco ĉiumatene. Kvar fieraj ĉevaloj tiris la ĉaron. Iliaj krinaroj estis el oro. Tiom brilis la skipo, ke tiu, kiu provis rigardi ĝin nudokule, tuj blindiĝis. Clytie enamiĝis en Helioson sed li disdegnis ŝin. Ŝi estis ŝanĝita en floron, kiu ĉiam turniĝas al la lumo de la suno. Tial ĝi nomiĝas helianto aŭ sunfloro.

Hekato 


Hekato aŭ Hekate (helene Ἑκάτη) estas, en la helena mitologio, la submonda diino de sorĉo kaj sorĉistinoj. Hekato personigas la aspekton de sojloj (naskiĝo, vojkruciĝo) kaj la aliformiĝon (sorĉo kaj magio) kaj kultiĝis kiel diino de sorĉistinoj, ĉefe jam dum Mezepoko. Do ŝi reprezentas la tenebran aspekton de la granda diino. Triopa ŝi estas, ĉar oni identigis ŝin kun la ĉiela Feba aŭ Febo, tera Diana kaj submonda (Hadesa) Proserpina. Ŝia ĉaro estas la luno, forveturanta ĉe la proksimiĝo de la tagiĝo kune kun la spiritoj, elfoj, feoj.

Hekato en la Tartaro 

Hekato estris kiel diino de la magio kaj la Tartaro, diino de la ombro, de fantomoj. Ŝi portis torĉon en la mano. Ŝi estis helpata de multe da demonoj. Okazis eĉ kelkfoje, ke Hekato sendis demonojn por turmenti la vivantojn, kiuj malbone agis, dum lunplenaj noktoj.

Magia Diino - Hekato

Bibliografio 


Eliphas Lévi, Histoire de la Magie, 1860.
Vito Zini, La magia bianca: amuleti, talismani, feticci, filtri, cibi magici, scongiuri, Longanesi, Milano 1978.
Omramo Miĥaelo Aivanhov, Il libro della magia divina, Edizioni Prosveta, Tavernelle 2000.
Paola Zambelli, Magia bianca, magia nera nel Rinascimento, Longo Angelo editore, Ravenna 2004.
Ambelain Robert, La magia sacra di Abramelin il Mago, Venexia editrice, Roma 2005 ISBN 978-88-87944-38-9
Charles W. Leadbeater, Magia bianca e nera. Uso e abuso dei poteri psichici, Marco Valerio editore, Torino 2007. 
Massimo Introvigne, Il cappello del mago. I nuovi movimenti magici dallo spiritismo al satanismo, Sugarco, Milano, 1990
Graziella Federici Vescovini, Medioevo magico. La magia tra religione e scienza nei secoli XIII e XIV, 2008) 



Brak komentarzy:

Prześlij komentarz