czwartek, 4 stycznia 2018

Hekato - La Rito de Ŝiaj Sanktaj Fajroj

Esperanto kaj Hekato – La Rito de Ŝiaj Sanktaj Fajroj

La Diino de la Magio - Hekato


La Rito de Ŝiaj Sanktaj Fajroj - Hekato 


Preparo:

Trovu kvietan lokon, kie vi povos fari la riton senĝene. Vi bezonos kandelon (aŭ alian specon de dediĉa fajro, ekzemple  lampon aŭ kamenan fajron) kaj ion, per kiu vi povas ekbruligi ĝin. Vi rajtas laŭplaĉe konsekri la kandelon aŭ la aliajn ceremoniilojn, kiujn vi uzos laŭ via kutima tradicia operacio. Alie, simple certigu, ke ili estas puraj.

Enkonduko:

Konfortigu vin, enspiru profunde kaj trovu vian ekvilibropunkton; ekvilibro de la menso kaj de la animo kaj de la korpo, kiu prezentos vin fiera kaj bela al la mondo. Enspiru profunde kaj trovu vian voĉon, la voĉon, per kiu vi parolos parolojn de vera kaj pura intenco. Enspiru profunde kaj voku al la libereco ene de via koro, por ke vi povu esprimi vin per intencopureco kaj deziroforto.

Metu ambaŭ manojn sur vian koron (restu tiel ĝis tri korobatoj), per la   montrofingro kaj la meza fingro de via ĉefmano tuŝu viajn lipojn (tri korobatojn), kaj poste al via frunto (tri korobatojn). Poste faru pugnojn el viaj manoj, enfermante la dikfingrojn ene de ili kaj levu ambaŭ brakojn ĉielen.

La brakoj ĉiam ĉielen, malfermu la manojn, la manplaton de la maldekstra mano supren kaj samtempe mallevu la dekstran manon al la flanko de la korpo, la manplaton malsupren kaj alvoku la Diinon: 


Alvoko:

“Mi alvokas vin, Granda Mastrino de la Ĉielo, Tero kaj Maro,

Per viaj misteroj de Nokto kaj Tago,

Per la Lunolumo kaj la Sunombro

Mi vokas al vi, Mastrino de la vivo, la morto kaj la renasko.

Ekaperu nun el la Ombroregno por nutri mian animon kaj klerigu mian menson,

Triforma Mastrino de la Tri-vojo.

Mi petegas vin, Ho Ŝlosil-portanta Mastrino de la Noktovagantaj Animoj,

Ke vi elprenu  vian saĝon el inter la steloj

Por ke vi malsuprenportu vian stelofajron el la intera mallumo,

Kreintino de la Lumo!

Diino de la Ombroregnoj! Lum-portanta Reĝino!

Flustru nun viajn sekretojn!

Fajroportantino! Diino de la Tero! Reĝino de la Ĉielo!”

[Levu ambaŭ manojn, la manplatojn supren al la ĉieloj (restu tiel ĝis tri korobatoj) kaj poste tuŝu la grundon, la manoplatojn malsupren]

[Sidiĝu antaŭ la kandelo kaj preparu ekbruligi ĝin]

[Enspiru  profunde tri fojojn kaj permesu, ke viaj sensoj vekiĝu]


Diru:

“Hekato, kompaniulino kaj gvidantino de la misteroj,

Mi bruligas ĉi-fajron en via honoro, [ekbruligu la fajron]

Ĝia lumo unuigas la stelojn kaj la ŝtonojn, la ĉielojn kaj la teron,

Per ĉi-fajro mi esprimas mian deziron por pli granda kompreniĝo de viaj misteroj.

Askej Kataskej Erōn Oreōn Iōr Mega Samnjēr Baŭi (tri fojojn) fobantia Semnē.

Granda Hekato, kiu ŝpinas la stelaraneaĵon kaj regas la vivospiralon

Gvidu min ĝis vojoj de kompreniĝo,

De vojkruciĝo al vojkruciĝo,

La Torĉoportantoj kaj la Ŝlosiloportantoj de viaj misteroj,

Ĉiam trovos unu la alian.”

[Nun sidiĝu kaj rigardu la flamon flagreti kaj danci, permesu, ke vi fokusu je la malsamaj koloroj en la flamo; la flavoj kaj la ruĝoj, la bluoj kaj la  blankoj kaj la nigraj. Se vi deziras, vi rajtas decidi pasigi iom da tempo en meditado de la flamo, serĉante viziojn aŭ aŭgurojn en ĝi. En la sama maniero, vi eble deziros estingi la flamon kaj reteni la kandelon, permesante, ke via vera Memo hele disradiigu siajn belajn misterojn ekde ĉi-tago estontecen, la flamo de la fajroj de Hekato bruladas en via koro!]

“Mi nun forpelas la ombrojn de dubo el mia menso,

Infuzite de la silenco kaj varmeco de nia unuiĝo

Mi sentas vian oran brilon ene de mia koro

Kaj la gloron de scio sur mia frunto,

Mi estas student(in)o de viaj misteroj.”

[Estingu la flamon kaj metu ambaŭ manojn sur vian koron (tri korobatojn), vian montrofingron kaj mezofingron de via ĉefmano sur viajn lipojn (tri korobatojn) kaj poste al via frunto (tri korobatojn)]

[Malfermu la manplatojn, kiuj etendiĝas ĉielen, kaj etendu la manojn kaj tuŝu la Teron.]

——————

With thanks and gratitude to Harry Barron for this translation from English into Esperanto. 

Linko 

Interligo de Hakato:  


Brak komentarzy:

Prześlij komentarz