Esperanto kaj Hekato – La Rito de Ŝiaj Sanktaj Fajroj
![]() |
La Diino de la Magio - Hekato |
La Rito de Ŝiaj Sanktaj Fajroj - Hekato
Preparo:
Trovu kvietan lokon, kie vi povos fari la riton senĝene. Vi bezonos kandelon (aŭ alian specon de dediĉa fajro, ekzemple lampon aŭ kamenan fajron) kaj ion, per kiu vi povas ekbruligi ĝin. Vi rajtas laŭplaĉe konsekri la kandelon aŭ la aliajn ceremoniilojn, kiujn vi uzos laŭ via kutima tradicia operacio. Alie, simple certigu, ke ili estas puraj.
Enkonduko:
Konfortigu vin, enspiru profunde kaj trovu vian ekvilibropunkton; ekvilibro de la menso kaj de la animo kaj de la korpo, kiu prezentos vin fiera kaj bela al la mondo. Enspiru profunde kaj trovu vian voĉon, la voĉon, per kiu vi parolos parolojn de vera kaj pura intenco. Enspiru profunde kaj voku al la libereco ene de via koro, por ke vi povu esprimi vin per intencopureco kaj deziroforto.
Metu ambaŭ manojn sur vian koron (restu tiel ĝis tri korobatoj), per la montrofingro kaj la meza fingro de via ĉefmano tuŝu viajn lipojn (tri korobatojn), kaj poste al via frunto (tri korobatojn). Poste faru pugnojn el viaj manoj, enfermante la dikfingrojn ene de ili kaj levu ambaŭ brakojn ĉielen.
La brakoj ĉiam ĉielen, malfermu la manojn, la manplaton de la maldekstra mano supren kaj samtempe mallevu la dekstran manon al la flanko de la korpo, la manplaton malsupren kaj alvoku la Diinon: